Cervera de Pisuerga
Cervera de Pisuerga | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34840 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 265 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 52′ N, 4° 30′ U (mapo)42.8635509-4.4972234Koordinatoj: 42° 52′ N, 4° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 005 m [+] | ||
Areo | 323 km² (32 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cervera de Pisuerga [+] | |||
Cervera de Pisuerga [zerBEra depiSŬERga] estas municipo en la nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina. Cervera de Pisuerga estas komprenebla etimologie kiel Cervejo de Pisuerga, alude al la rivero Pisuerga, kiu fluas tra la municipo. Arbejal 02.jpg
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 323,21 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 288 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 200 el jaro 2000. Tamen ĝi rekuperis stabilan loĝantaron pere de la absorbo de apudaj loĝlokoj.
La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:
- Arbejal
- Barcenilla de Pisuerga* Celada de Roblecedo
- Cubillo de Ojeda
- Estalaya
- Gramedo
- Herreruela de Castillería
- Ligüérzana
- Perazancas de Ojeda
- Quintanaluengos
- Rabanal de los Caballeros
- Rebanal de las Llantas
- Resoba
- Rueda de Pisuerga
- Ruesga
- San Felices de Castillería
- San Martín de los Herreros
- Santibáñez de Resoba
- Vallespinoso de Cervera
- Valsadornín
- Vañes
- Ventanilla
- Verdeña
Ĝi distas 110 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
- Cervera de Pisuerga havas la plej grandan municipan teritorion de la provinco kun 325 km².
- La municipa teritorio estas ene de la protektita areo natura parko de Fuentes Carrionas y Fuente Cobre-Montaña Palentina, pri kio estas disponebla informejo en la urbocentro.
- En la municipa teritorio estas la akvorezervejoj de Requejada kaj de Cervera (konata ankaŭ kiel de Ruesga)
- En la submunicipo Estalaya estas fama kverko nomita Roblón de Estalaya, jarcenta kaj enorma.
- La municipa teritorio enhavas ankaŭ la iaman terminon de Villanueva de Vañes kiu estis inundita de la akvorezervejo de Requejada.
Aliaj municipoj de la subkomarko de Cervera de Pisuerga estas jenaj:
- Cervera de Pisuerga
- Castrejón de la Peña
- Dehesa de Montejo
- Mudá
- La Pernía
- Polentinos
- San Cebrián de Mudá
- Triollo
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Rabanal de los Caballeros.
-
Resoba.
-
Ruesga.
-
Santibañez de Resoba.
-
Vañes.
-
Verdeña.