Aŭtokurejo de Aintree
Aspekto
(Alidirektita el Cirkvito de Aintree)
Aŭtokurejo de Aintree (pron. ejntri; angle Aintree Motor Racing Circuit) estas konstruita por vetkuroj de aŭtoj en la kategorio Formulo 1. La kurejo estas 4828 metrojn longa kaj havas 8 kurbojn. En la jaroj 1955, 1957, 1959, 1961 kaj 1962 tie okazis Formulo-1-konkursoj pri la Brita Grandpremio. La plej rapidan rondveturon faris Jim Clark en 1962, kun la rezulto 1:55.0.
Listo de venkintoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Stiristo | Aŭto |
---|---|---|
1955 | Stirling Moss | Mercedes |
1957 | Tony Brooks Stirling Moss |
Vanwall |
1959 | Jack Brabham | Cooper-Climax |
1961 | Wolfgang von Trips | Ferrari |
1962 | Jim Clark | Lotus-Climax |