Saltu al enhavo

Death on the Nile

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Death on the Nile
filmo
Originala titolo Death on the Nile
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 29 sep. 1978, 13 okt. 1978, 23 okt. 1978, 24 okt. 1978, 27 okt. 1978, 30 okt. 1978, 2 nov. 1978, 6 nov. 1978, 16 nov. 1978, 9 dec. 1978, 15 dec. 1978, 22 dec. 1978, 25 dec. 1978, 25 jan. 1979, 9 feb. 1979, 16 feb. 1979, 5 apr. 1979, 1 jun. 1979, 6 sep. 1979, 9 okt. 1979
Ĝenro krimfilmo, suspensa filmo, suspense film, mistera filmo, filmo bazita sur romano, detective film
Kameraado Jack Cardiff
Reĝisoro(j) John Guillermin
Produktisto(j) John Knatchbull, 7th Baron Brabourne • Richard Goodwin
Scenaro Anthony Shaffer
Filmita en Egiptio • Pinewood Studios
Loko de rakonto EgiptioEgipta Reĝlando
Muziko de Nino Rota
Rolantoj Peter Ustinov • David Niven • Simon MacCorkindale • Lois Chiles • Mia Farrow • Bette Davis • George Kennedy • Maggie Smith • Angela Lansbury • Olivia Hussey • Jon Finch • Jack Warden • Jane Birkin • I. S. Johar • Harry Andrews • Sam Wanamaker
Produktinta firmao Paramount Pictures 
EMI Films
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Kostumfasonado
IMDb
vdr

Death on the Nile (Morto ĉe Nilo) estas brita mistera drama filmo de 1978 bazita sur la samnoma romano de Agatha Christie de 1937, reĝisorita de John Guillermin kaj adaptita de Anthony Shaffer.[1] La filma protagonisto estas la belga detektivo Hercule Poirot, ludita de Peter Ustinov por la unua fojo, plus stelula aktoraro inter kiuj elstaras Maggie Smith, Angela Lansbury, Bette Davis, Mia Farrow, Jane Birkin, David Niven, George Kennedy, kaj Jack Warden. La filmo estas sammedia sekvaĵo de la filmo de 1974 nome Murder on the Orient Express.

La agado okazas en Egiptio en 1937, ĉefe dum veturado per padelŝipo sur la Nilo. Kelkaj famaj lokoj de Antikva Egipto aperas en la filmo, kiel la Grandaj Piramidoj, la Sfinkso, kaj la temploj de Abu Simbel kaj Karnak.

Death on the Nile ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Kostumdesegnado en la 51a okazo de la Akademiaj Premioj.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La intrigo temas pri la riĉa heredantino Linnet Ridgeway (Lois Chiles), kiu edziniĝas al Simon Doyle (Simon MacCorkindale), la fianĉo de sia plej bona amikino, Jacqueline de Bellefort (Mia Farrow). Kolera, Jacqueline persekutas la paron dum ilia mielmonato, por kiu ili enŝipiĝas sur krozoŝipo laŭ la rivero Nilo, en kiu ĉiuj pasaĝeroj, escepte la detektivo Hercule Poirot (Peter Ustinov) kaj lia amiko la kolonelo Race (David Niven), havas kialojn por mortigi ŝin. La junulino estas murdita kaj Poirot malkovras la murdiston, sed dume okazas aliaj murdoj dum la veturado.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Ustinov kiel Hercule Poirot
  • Lois Chiles kiel Linnet Ridgeway-Doyle
  • Mia Farrow kiel Jacqueline de Bellefort
  • Simon MacCorkindale kiel Simon Doyle
  • David Niven kiel Colonel Race
  • Bette Davis kiel Marie Van Schuyler
  • Maggie Smith kiel Miss Bowers
  • Angela Lansbury kiel Salome Otterbourne
  • Olivia Hussey kiel Rosalie Otterbourne
  • Jon Finch kiel James Ferguson
  • Jack Warden kiel Dro. Ludwig Bessner
  • Jane Birkin kiel Louise Bourget
  • George Kennedy kiel Andrew Pennington
  • I. S. Johar kiel Mr. Choudhury
  • Harry Andrews kiel Barnstaple
  • Sam Wanamaker kiel Rockford

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Death on the Nile. Turner Classic Movies. Alirita 1a de Marto 2016 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]