Egretardeoj
Aspekto
(Alidirektita el Egretardeo)
Egretardeoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
granda egretardeo (Egretta alba)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Ĝenroj
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Egretardeo estas ĉiu ajn de kelkaj tipoj de ardeoj, plej el kiuj estas blankaj al sablokoloraj, kaj kelkaj el kiuj disvolvigas fajnajn plumojn (kutime laktoblankaj) dum la reprodukta sezono. Multaj egretardeoj estas membroj de la genroj Egretta aŭ Ardea, kiu enhavas speciojn plej ofte nomataj ardeoj pli ol egretoj aŭ egretardeoj. La distingo inter ardeo kaj egretardeo estas sufiĉe svaga, kaj dependas plie el aspekto ol el biologia taksono.
La vorto "egreto" devenas el la franca vorto "aigrette", kiu signifas (ankaŭ en Esperanto) kaj "egretardeon" kaj ian "ornamaĵon", alude al la longa fadeneca plumotufo, kiuj aspektas kvazaŭ kvasto malantaŭ la egretardea kapo dum la reprodukta sezono.
Specioj
[redakti | redakti fonton]- Granda egretardeo, Ardea alba
- Intermeza egreto, Mesophoyx intermedia
- Bovardeo, Bubulcus ibis
- Malgranda egretardeo, Egretta garzetta
- Rifegreto aŭ Pacifika egreto, Egretta sacra
- Okcidenta rifegreto, Egretta gularis
- Blanka egreto aŭ Neĝegreto, Egretta thula
- Ruĝeca egreto, Egretta rufescens
- Ruĝgorĝa egreto, Egretta vinaceigula
- Ĉina egreto, Egretta eulophotes