Heiligenhaus
Heiligenhaus | ||||||
| ||||||
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | |||||
Distrikto | Distrikto Mettmann | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 02056, 02054, 02102 | |||||
Poŝtkodo | 42579 (malnove: 5628) | |||||
Aŭtomobila kodo | ME | |||||
Oficiala Municipokodo | 05158012 | |||||
Subdivido | 6 urbopartoj (loke nomataj "Honschaften") | |||||
Politiko | ||||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 159 42579 Heiligenhaus | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 26681 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 20′ N, 6° 58′ O (mapo)51.32656.971Koordinatoj: 51° 20′ N, 6° 58′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 190 m | |||||
Areo | 27,47 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.heiligenhaus.de/ | |||||
Heiligenhaus estas urbo en la distrikto Mettmann. Ĝi situas en la urbotriangulo Düsseldorf–Asindo–Wuppertal en la pejzaĝo Niederbergisches Land, kiu historie estis parto de la Duklando Berg. Fine de decembro 2022 la urbo havis 26 681 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Geografia situo
[redakti | redakti fonton]La urbo etendiĝas sur ĉ. 160 m alta terenodorso pasanta orient-okcidenten, kiu ege defalas norden al la rivereto Vogelsangbach kaj suden al la rivereto Angerbach.
Urbopartoj
[redakti | redakti fonton]La urbo konsistas el ses urbdistriktoj loke nomataj „Honschaften“, nome Hetterscheidt, Tüschen, Leubeck, Isenbügel, Oefte kaj Hasselbeck.
La bienonomon Isenbügel oni unuafoje menciis en 1250 kiel Isenbugele. Laŭ la bieno Hof Isenbügel oni nomis la "Honschaft" kaj ankaŭ la urboparton.
Plie la urbo konsistas el la urbopartoj Hofermühle, Unterilp, Oberilp, Wassermangel, Nonnenbruch, Unterstadt, Beeker Busch, Innenstadt, Vogelviertel, Oberstadt, Heide, Abtsküche kaj Migua.
Kulturo kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la kultura sfero oni kontinue prezentas artekxpoziciojn, teatraĵojn, kabaretaĵojn kaj koncertojn en la aŭlo de la Immanuel-Kant-Gymnasium aŭ en la „klubcentro por kulturo kaj libertempo“ de la Jugendfreizeitheimes. urbobiblioteko, muzeo Abtsküche - regionhistoria kolekto – kun bakejo kaj la fajrobrigada muzeo kun ilaro kaj ekipaĵo el 150 jaroj da fajrobrigada historio kompletigas la kulturan proponaĵon de la urbo.
Arkitekturaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Evangelia-reformita urbopreĝejo (malnova preĝejo); senartifika baroka salonpreĝejo de 1769.
- Katolikaj preĝejoj St. Suitberto (nomate "katedralo" pro sia alta, elproksime videbla novgotika turtegmento) kaj St. Ludgero; plie la katolika kapelo St. Jakobus en la konstruaĵo "Abtsküche" ("abata kuirejo") de la komunumoparto Hetterscheidt vidalvide al baraĵlageto, kie estis la iama somera rezidejo de la abatoj de Werden
- En la iama "pilgrimkabano Otterbeck" en Heiligenhaus verkis la prireligia verkisto kaj laika predikisto Gerhard Tersteegen (1697–1769).