Juhani Aho
Juhani Aho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Juhani Aho | |||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti | ||||
Morto | 8-an de aŭgusto 1921 (59-jaraĝa) en Helsinko | ||||
Mortis per | Difterio vd | ||||
Etno | finnoj vd | ||||
Lingvoj | finna vd | ||||
Loĝloko | Ahola vd | ||||
Ŝtataneco | Finnlando vd | ||||
Alma mater | Universitato de Helsinko liceo de Kuopio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Venny Soldan-Brofeldt (en) vd | ||||
Amkunulo | Tilly Soldan (en) vd | ||||
Infanoj | Heikki Aho (en) ( Venny Soldan-Brofeldt (en) ) Antti Aho (en) ( Venny Soldan-Brofeldt (en) ) Björn Soldan (en) ( Tilly Soldan (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto romanisto vd | ||||
Aktiva dum | 1883– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Juhani AHO (vere: Juhani Brofeldt; naskiĝinta la 11-an de septembro 1861 en Lapinlahti, mortinta la 8-an de aŭgusto 1921 en Helsinko), estis finna verkisto kaj ĵurnalisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Juhani Aho devenis el pietisma familio en kiu la legado de sekularaĵoj ne toleriĝis. Lia patro Henrik Gustaf Theodor Brofeldt estis eklezia preposto en Lapinlahti kaj lia patrino nomiĝis Karolina Fredrika Emelie Snellman. Aho studis inter 1880 kaj 1884 historion kaj literaturon en la universitato de Helsinko. Jam dum la studentaj jaroj li liberprofesie laboris por diversaj gazetoj. Li ankaŭ kunfondis la periodaĵon "Päivälehti" per kio li iĝis unu el la plej gravaj personuoj ĉe Juna Finnio. Tiu ĉi grupo da intelektuloj elpensis novajn ideojn por la socio, la arto kaj la moralo en tiu skandinavia lando. Invitoj kaj vojaĝoj el Francio kaj Rusio sekvis.
La unuajn literaturajn instigojn li ricevis de Bjørnstjerne Bjørnson, Henrik Ibsen, Lev Tolstoj kaj Émile Zola. Aho krome kontinuigis la humanismajn tradiciojn de la finna literaturo laŭ la modelo de Aleksis Kivi aŭ Minna Canth. Ankoraŭ ĉi-tage liaj tradukaĵoj alte valoras kaj ŝatatas. Aho ĉerpis temojn siajn el la finna popola vivo estiĝonte tiumaniere pioniro de la moderna realismo en sia patrujo.
En 1891 li edzinigis la pentristinon Venny Soldan-Brofeldt kiu naskis al li du infanojn: Heikki Aho (1895–1961) kaj Antti Juhani Aho (1900–1960). Filo lia Björn Soldan (1902–1953) estis komuna infano kun la bofratino Tilly.
Kritikoj
[redakti | redakti fonton]Laŭ la kritikisto Gustaf af Geijerstam ege laŭdendas lia tenera vido je la plej etaj aferoj de la vivo efikonte ke simpatio kaj por la estinto kaj por la estonto senteblas.[1] La eldonisto Hans Marquardt atentigas ankaŭ al ties profunde psikologia kompatemo.
Verkoj (kun la germana traduko)
[redakti | redakti fonton]- Juha, 1911 [germane Schweres Blut, 1920]
- Panu, 1897 [germane Panu. Bilder aus den letzten Kämpfen des Christentums gegen das Heidentum in Finnland, 1899]
- Papin rouva, 1893
- Yksin, 1890 [germane Junggesellenliebe und andere Novellen, ĉ. 1913]
- Hellmannin herra, 1886 [germane Gutsbesitzer Hellmann und andere Novellen, 1899]
- Papin tytär, 1885 [germane Ellis Jugend, 1899]
- Rautatie, 1884 [germane Die Eisenbahn, 1922]
- Siihen aikaan kun isä lampun osti, 1884 [germane Als Vater die Lampe kaufte, 1900 (ĉe: Die Zukunft, 1900, Bd. 33, p. 299–305)]
Filmigoj
[redakti | redakti fonton]- 1921: Johan – reĝisoro: Mauritz Stiller
- 1937: Juha – reĝisoro: Nyrki Tapiovaara
- 1999: Juha – reĝisoro: Aki Kaurismäki
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Aho besitzt den zärtlichen Blick für die verachteten Individualitäten des Lebens, der bewirkt, dass er Sympathie fühlen kann nicht nur für das Neue, das kommt, sondern auch für das Alte, das geht. - Kp. Hans Marquardt: Menschen im Frühling, Leipzig, Reclam Jun., 1974, p. 592
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ilmari Havu: Juhani Aho, eldonejo Otava, Helsinko 1929.
- Kaarlo Nieminen: Juhani Ahon sanataide, University Press, Helsinko 1934.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Juhani Aho en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Kelkaj verkoj en germana traduko