Kalvinana preĝejo (Szada)
Kalvinana preĝejo de Szada | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Szada
| |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szada |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | János Schulek |
Konstruado | –1928 |
Specifo | |
Enhaveco | 500 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 2111 Szada, Dózsa György út 79. |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2009) en grandvilaĝo Szada (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En tiu areo la unua kalvinana misiisto funkciis en la 1540-aj jaroj. Depost kiam la loĝantoj akceptis la kalvinismon, ili uzis la katolikan kirkon. Dum la kontraŭreformacio en 1718 la katolikoj rericevis ĝin, samtempe la kalvinana grupo iĝis filio de Veresegyház. Tiam la kalvinanoj havis diservojn en privata domo, sed en 1796 kun permeso jam konstruiĝis ligna preĝdomo, eĉ en 1802 alvenis la paroĥa rajto. La didomo videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1928. En 2010 renovigaj laboroj okazis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ krucifikso kaj ĉe la enirejo busto de Marteno Lutero. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo altiĝas dekstre. La turo havas 3 sonorilojn. Kaj la navo, kaj la turo laŭ la fasado havas po unu enirejojn. La nava enirejo havas porĉon, pli supre troviĝas granda rozvitralo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. La navo havas plian enirejon en la malantaŭa parto.