Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Szada)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szada
Kalvinana preĝejo en Szada
Kalvinana preĝejo en Szada
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szada
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Pest
Arkitektura priskribo
Arkitektoj János Schulek
Konstruado 1928
Specifo
Enhaveco 500 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 2111 Szada, Dózsa György út 79.
vdr

La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2009) en grandvilaĝo Szada (Hungario).

En tiu areo la unua kalvinana misiisto funkciis en la 1540-aj jaroj. Depost kiam la loĝantoj akceptis la kalvinismon, ili uzis la katolikan kirkon. Dum la kontraŭreformacio en 1718 la katolikoj rericevis ĝin, samtempe la kalvinana grupo iĝis filio de Veresegyház. Tiam la kalvinanoj havis diservojn en privata domo, sed en 1796 kun permeso jam konstruiĝis ligna preĝdomo, eĉ en 1802 alvenis la paroĥa rajto. La didomo videbla ankaŭ nun estis konstruita en 1928. En 2010 renovigaj laboroj okazis.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La kirko situas sola en korto, sed en la korto estas videbla ankaŭ krucifikso kaj ĉe la enirejo busto de Marteno Lutero. La fasado estas malsimetria, ĉar la turo altiĝas dekstre. La turo havas 3 sonorilojn. Kaj la navo, kaj la turo laŭ la fasado havas po unu enirejojn. La nava enirejo havas porĉon, pli supre troviĝas granda rozvitralo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj. La navo havas plian enirejon en la malantaŭa parto.

Enirejoj

Vidu, aŭdu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.