Kitty Hawk (Norda Karolino)
Kitty Hawk | |||
---|---|---|---|
urbeto en Usono vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 27949 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 689 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 172 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 36° 5′ N, 75° 42′ U (mapo)36.076944444444-75.704722222222Koordinatoj: 36° 5′ N, 75° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 2 m [+] | ||
Areo | 21,440936 km² ( 214 4.0 936 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kitty Hawk, North Carolina [+] | |||
Kitty Hawk | |
Bazaj informoj | |
---|---|
Nacio: | Usono |
Usona ŝtato: | Norda Karolino |
Kantono: | Kantono Dare |
nombro de loĝantoj: | 3 272 (stato de 2010) |
areo: | 21,3 km² |
horzono: | Orienta Norma Tempo de Usono (UTC-5) |
internacia telefona prefikso: | (+1) 252 |
poŝtkodo: | 27949 |
FIPS: | 37-36060 |
koordinatoj: | 36° 5' norde, 75° 42' okcidente |
Kitty Hawk estas urbeto en la kantono Dare en la ŝtato Norda Karolino de Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de 2010 ĝi havis 3 272 loĝantojn.
Apud la urbeto en decembro 1903 sukcesis la unua mallonga aviadila flugo, en la aviadilo Flyer 1 fare de la fratoj Wright.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kitty Hawk estas marborda urbeto sur la insulo Bodie Island, parto de la Outer Banks, 160 kilometrojn longa zono de insuloj oriente antaŭ la kontinenta marbordo de Norda Karolino. La insula zono funkcias preskaŭ kvazaŭ duoninsulo, kiu pli-malpli dividas lagunon de nomo Albemarle Sound okcidente de la Atlantika Oceano oriente.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loĝloko fondiĝis komence de la 17-a jarcento. Komence ĝi havis la nomon Chickahawk.
La fratoj Wright elektis la lokon Kitty Hawk por siaj aviadilaj eksperimentoj pro la forta kaj regula vento, kiu subtenis la flugan eksperimentadon de la jaroj 1901 ĝis 1903. La 14-an de decembro 1903 sukcesis la unua tre mallonga flugo.
La 17-an de decembro sukcesis kvar pli altaj flugetoj per motora forto de la aviadilo Flyer 1, tial tiu tago notiĝis en la homa historio kilel la tago de unua motora aviadila flugo. Rande de la tiama eksperimentejo stariĝis monumento, kaj multaj memortabuloj de la flugejo informas pri la pioniroj.