Magistro
Aspekto
Magistro (angle: Master) estas akademia titolo ekzistanta en pluraj landoj. La rango estas inter bakalaŭro kaj doktoro. Kutime, studento devas atingi la bakalaŭran titolon antaŭ ol la persono iĝas allasebla al magistra studado.
Magistraj diplomoj ĉiam temas pri unu specifa scienco aŭ sciencero. La magistra diplomo estas akirebla kutime en unu aŭ du jaroj. Tamen, la daŭro de la magistra studado povas diferenci inter fakoj aŭ kategorioj.
Fakoj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de la plej oftaj magistraj fakaj titoloj:
- Magistro de arto (MgA aŭ MA) por studentoj de homaj, kulturaj kaj sociaj sciencoj;
- Magistro de scienco (Inĝ. aŭ MSc) por studentoj de formalaj, natur- kaj vivosciencoj;
- Magistro de juro (MJur) aŭ magistro de leĝoj (LL.M.) por studentoj de juro.
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]Jen listo de kategorioj de magistraj titoloj:
- Magistro (Mg aŭ M) post normala, kutime unujara studado pri iu fako.
- Esplormagistro aŭ magistro per esploro (ResM) post dujara studado kaj esploro pri iu fako, por studentoj kiuj volas akademian karieron en specifa scienco.
Noto
[redakti | redakti fonton]Oni ne konfuzu magistron per esploro kun magistro de esploro, kio ne estas kategorio, sed fako.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
|