Mateo Falcone
Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Prosper Mérimée | |
Eldonjaro | 1926 | |
Urbo | Berlino | |
Eldoninto | Rudolf Mosse | |
Paĝoj | 62 | |
Mateo Falkono (fr. Mateo Falcone) estas novelo de Prosper Mérimée, kompletigita la 14-an de februaro 1829 kaj publikigita kun la subtitolo Moroj de Korsiko (fr. Mœurs de la Corse) la 3-an de majo 1829 en La Revuo de Parizo (fr. La Revue de Paris), fondita en aprilo de la sama jaro. La loka koloro, tiel forte markita en ĉi tiu novelo, estas ĉerpita el librofontoj, ĉar Prosper Mérimée ankoraŭ ne vizitis Korsikon ĝis 1839.
Resumo
[redakti | redakti fonton]Mateo Falkono loĝas ĉe la rando de makiso en Porto-Vecchio, Korsiko.
Unun tagon, li decidas iri rikolti pezan sakon da kaŝtanoj kun sia edzino. Fortunato, lia nura heredanto, dekjaraĝa, aŭdis post momento plurajn pafojn, kaj vidis alvenantan fuĝantan kaj vunditan viron nomitan Gianetto, kiu petegis por lin kaŝi. En la nomo de gastamo, la infano konsentas sed eraras akceptante kvin frankojn. Iom poste, ses ĝendarmoj venis al la domo de Mateo Falkono kaj demandis al Fortunato, kien iris la viro, kiun ili postkuras. Post diskuto, Fortunato jesas riveli la bandit-kaŝejon kontraŭ bela arĝenta poŝhorloĝo ofertita al li fare de lia kuzo.
Ĝuste tiam Mateo Falkono alvenas kaj vidas Gianetton kiu, kaptite, akuzas la infanon je perfido, malbenas la familion kraĉante sur la ŝtupoj de la domo. Post kiam la ses ĝendarmoj kaj Gianetto foriris, terura silento falas. La patro estas premegita pro honto. Lia edzino, vidante la poŝhorloĝon en la veŝto de sia filo, kaptis ĝin kaj rompis ĝin en mil pecojn sur roko. Tiam, vidante la aspekton de sia edzo, ŝi petegas lin por indulgi ilian nuran filon, vane. Sen aŭskulti la infanon li iras kun li, en ravinon kaj, iginte lin deklami ĉiujn preĝojn, kiujn li konas, malgraŭ ties petegoj kaj ties larmoj, tuj mortigas lin per pafbruo. En Korsiko en ĉi tiu tempo, la promesita gastamo estas sankta, perfido neeviteble kondukas al vendetto. Por protekti sian familion, li venigos unu el siaj bofiloj konstante armitan, laŭ la silenta leĝo de interhelpo.
Esperanto-traduko
[redakti | redakti fonton]Mateo Falcone (subtitolita kaj aliaj rakontoj) estas tradukitaj el la franca fare de Jean Borel. Rudolf Mosse el Berlino eldonis la 62-paĝan libreton en 1926 kiel numero 1 de la serio "Biblioteko Tutmonda".
Antaŭe estis estinta ankaŭ tradukaĵo de Samuel Meyer aperinta en Franca Esperantisto en 1910 [1].
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]
|
|
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4060, paĝo 363.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Enciklopedio de Esperanto/M en sia originala formo en la Interreto
- Enciklopedio de Esperanto en elŝutebla versio (PDF).
- Mateo Falcone, pdf-versie elŝutebla
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de[rompita ligilo] CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de[rompita ligilo] Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo
- Libroj de Prosper Mérimée
- Esperanto-libroj aperintaj en 1926
- Eldonaĵoj de Rudolf Mosse
- Verkoj el la esperantigita franclingva literaturo
- Antverpena Fikcio-libraro
- Katalogo de Biblioteko Hippolyte Sebert
- Katalogo de CDELI
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience
- Katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio
- Katalogo de Nacia Biblioteko de Esperanto
- Katalogo de Universitato de Amsterdamo
- Fikciuloj de la 19-a jarcento