Nemeskocs
Aspekto
Nemeskocs [nemeŝkoĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Celldömölk. Nemes signifas hungare: nobelo, Kocs estas vilaĝo iom fore, kie vivis lertaj koĉerofaristoj.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 8 km²
- Loĝantaro: 370
- Poŝtkodo: 9542
- Telefonprefikso: 95
- Koordinatoj: 47°12′10″N 17°11'11″E
Situo
[redakti | redakti fonton]Nemeskocs situas laŭ la fervojo inter Celldömölk kaj Boba. La rivero Marcal estas ne tro for. Celldömölk troviĝas 9, Sárvár 25, Devecser 27, Szombathely 51 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]La loko estis loĝata jam dum la ferepoko kaj romia epoko. La unua skriba mencio devenis el la 14-a jarcento en formo "Koch".
En Nemeskocs migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj el la 18-a jarcento