„ Brătescu estas spertulo en verkado de rakontoj; la unua Niĉjo Mensogulo estas perlo inter la ĉiam emociigaj pentradoj de l' infana animo kiujn ĉiu literaturo posedas. Post legado oni ne plu forgesos tiun naivulon, tre honestan, ĉie mokatan kun fine amuzaj sed ankaŭ kruelaj miskomprenoj kondukas al memmortigo. Ebriuloj, birdoj, maljuna oficisto, malriĉa infano aperas en la aliaj noveloj ankaŭ karakterplenaj. Oni konscias ke la traduko estas tre fidela kaj sukcese redonas la kvalitojn de l' verko mem. ”