Nordfrisaj insuloj
Nordfrisaj insuloj | ||
---|---|---|
grupo de insuloj [+] | ||
Akvejo | Norda maro, Vadmaro | |
Koordinatoj | 54° 39′ 40″ N, 8° 26′ 35″ O (mapo)54.661128.44299Koordinatoj: 54° 39′ 40″ N, 8° 26′ 35″ O (mapo) | |
Nordfrisaj insuloj | ||
Vikimedia Komunejo: North Frisian Islands [+] | ||
La nordfrisaj insuloj (germane Nordfriesische Inseln, dane Nordfrisiske Øer, nordfrise Nuurdfresk eilunen, frise Noardfryske eilannen) situas ĉe la okcidenta marbordo de la plej norda parto de Germanio (Ŝlesvig-Holstinio), tutproksime al la transiro al la kontinenta parto de Danio (Jutlando). Ĉiuj germanaj insuloj de la aro apartenas al la distrikto Norda Frislando en la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio; ili ĉirkaŭiĝas pere de la Nacia Parko Vadmaro, sed mem ne estas parto de la protekta areo.
Parte ankaŭ la insuloj de la dana vadmaro kalkuliĝas inter la nordfrisaj insuloj. Ili situas okcidente de la marbordo de Jutlando kaj apartenas al la regiono Suda Danio. Tamen historie nur sur la germaniaj el inter tiuj insuloj setlis frisoj: la pli ampleksa difino de la insularo do ne estas kultura, sed nur priskribe geografia.
Krom pli grandaj insuloj ekzistas tiel nomataj haligoj - etaj sendigaj insuloj kiuj inundiĝas dum ĉiu alta tajdo, kaj homaj loĝlokoj de po kelkaj domoj sur ili troviĝas sur artefaritaj montetoj, kiuj tiom altas, ke ilin la alta tajdo ne sukcesas subakvigi.
La insuloj resume
[redakti | redakti fonton]En pli vasta senco al la nordfrisaj insuloj apartenas (de nordo al sudo):
- Insuloj kaj haligoj en Danio
- Langli (haligo)
- Fanø (pramŝipa konekto el Esbjerg)
- Mandø (antaŭa haligo, ekde la jaro 1937 sekurigita per digo, vadmara vojo nur pasebla en malalta tajdo)
- Koresand (fakte ne insulo aŭ haligo, sed pli alta sablejo)
- Rømø (voja digo al la eŭropa kontinento, pramŝipa konekto al Sylt)
- Jordsand (antaŭa haligo, plene subakviĝis en 1999)
- Insuloj en Germanio
- Haligoj en Germanio
- Sablejoj en Germanio
- Japsand
- Norderoogsand
- Süderoogsand
- Kniepsand
- Jungnamensand