Saltu al enhavo

Orienta Kalimantano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Kalimantano
Kalimantan Timur

provinco de Indonezio
Bazaj informoj
Ĉefurbo Samarinda
Areo 129 066,64 km²
Loĝantaro 3 553 143 (stato de 2020)
Loĝdenso 27,53 loĝ./km²
ISO-kodo ID-KI
emblemo
emblemo
vdr

Orienta Kalimantano (indonezie Kalimantan Timur mallonge (Kaltim) estas la dua plej granda Indonezia provinco, situanta en la regiono Kalimantano en la oriento de la insulo Borneo. Tiu ĉi riĉa provinco havas du ĉefajn urbojn, nome Samarinda (ĉefurbo kaj centro por lignoproduktado) kaj Balikpapan (centro por nafto kun petrolrafinejo). Alia grava urbo estas Bontang.

Ekde kiam Indonezio malfermis siajn mineralajn kaj naturajn resursojn al la eksterlanda investado en la 1970-aj jaroj, la provinco Orienta Kalimantano espertis grandan elanon en lignoproduktado, nafto kaj aliaj ekzotaj arbaraj produktoj. La ŝtatoposedata naftentrepeno Pertamina funkciis en la areo ekde kiam ekkontrolis la naftorafinejon el la entrepreno Royal Dutch Shell en 1965.

La populacio estas mikso de popoloj el la Indonezia insularo kun Dajakoj kaj Kutajoj kiel indiĝenaj etnaj grupoj vivantaj en ruraj areoj. Aliaj elstaraj migrintaj etnaj grupoj inkludas Javanojn, indoneziajn ĉinojn, Banjarojn, Bugiojn kaj Malajojn, kiuj loĝas ĉefe en marbordaj areoj.