Solandra petrelo
Solandra petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Solandra petrelo, ĉe la pinto de la Monto Gower, Insulo de Lord Howe
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma solandri (Gould, 1844) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Solandra petrelo aŭ Solandera petrelo (Pterodroma solandri) estas birdospecio kiu nestumas en nestotruoj en ununura loko; nome izola Insulo de Lord Howe, je ĉirkaŭ 800 km el la Aŭstralia kontinento en la Tasmana Maro.
El proksimumaj proporcioj de kolombo (40 cm), tiu birdo estis iam nombra ankaŭ en Norfolkinsulo (Aŭstralio). Tamen, ties populacio estis forkonsumita de malsataj deportitoj senditaj al Norfolkinsulo por puno; kaj de tie alternativa nomo Providenca petrelo. Ĉiukaze ties nombroj estas ĉirkaŭ 100,000 en Insulo de Lord Howe. Gracia kaj lerta dumfluge, la Solandra petrelo havas mallertan kapablon surgrunde, kio faras ĝin vundebla al atakoj de predantoj.
Spite ties abundo nombra, la Solandra petrelo estas en danĝera situacio ĉar ties reproduktejoj estas limigitaj al du montopintoj de unu malgranda insuleto, kaj estas je granda risko de katastrofo. Tiele la specio estis klasita kiel vundebla. Ĉefaj kaŭzoj de morto estas predado fare de la endanĝerita Lordhova ralo kaj inundo de nestotruoj. Aliaj danĝeroj estas ratopredado kaj dronado en ilaro de multhokado. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je 64,000.
La scienca nomo de tiu aŭstralazia specio kaj el tiu ankaŭ la komuna nomo estas honore al la sveda botanikisto Daniel Solander.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife Species Factsheet Arkivigite je 2009-01-02 per la retarkivo Wayback Machine
|