Reĝlando Iberio
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri antikva lando en Kaŭkazio. Por sudokcidenta parto de Eŭropo ("Ibera duoninsulo") rigardu la paĝon Iberio. |
Reĝlando Iberio | |||||||||
| |||||||||
historia lando • reĝlando • lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Armazi • Tbiliso
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
antikva kartvela lingvo • kartvela lingvo
| |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
Kolkhuri Tetri
| |||||||||
| |||||||||
Iberio (იბერია) estis antikva lando en Suda Kaŭkazio, en la orienta parto de nuntempa Kartvelio. Ĝin enloĝis en plej fruaj tempoj diversaj triboj, kolektive nomitaj Iberoj far antikvaj historiistoj, kvankam Herodoto nomis ilin Sasperam'oj (N.B.: Sasperoj > Speroj > Isperoj > Iberoj).
Inter la 6-a kaj 4-a jarcentoj a.K. la regnoj de Kolĥido (en okcidenta Kartvelio) kaj Iberio estis fonditaj. Tradicie, kun la nomo de la unua reĝo - Parnavazi, oni ligas enkondukon de la kartvela alfabeto. Iberio estis aliancita kun la Romianoj, la sasanida Persio, kaj fariĝis (en la 6-a jarcento p.K.) Bizanca provinco. Ĝia posta historio estas tiu de Kartvelio.