Saltu al enhavo

Sigmund Freud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sigmund Freud
Persona informo
Sigmund Freud
Naskonomo Sigismund Schlomo Freud
Naskiĝo 6-an de majo 1856 (1856-05-06)
en Příbor, Margraflando Moravio,  Aŭstra imperio
Morto 23-an de septembro 1939 (1939-09-23) (83-jaraĝa)
en Londono,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro Eŭtanazio Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Laringa kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Golders Green Crematorium (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio ateismo vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko VienoLondono • Birth house of Sigmund Freud vd
Ŝtataneco Nazia Germanio (1938–1939)
Aŭstrio (1918–)
Cislajtio (–1918)
Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sigmund Freud
Memorigilo Sigmund Freud
Familio
Patro Jakob Freud Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Amalia Freud Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alexander Freud (en) Traduki, Anna Freud Bernays (en) Traduki, Pauline Regine Freud (en) Traduki, Esther Adolfine Freud (en) Traduki, Maria Freud (en) Traduki, Regina Debora Freud (en) Traduki kaj Julian Freud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Martha Bernays (1886–1939) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Anna Freud, Oliver Freud (en) Traduki, Sophie Freud (en) Traduki, Martin Freud (en) Traduki, Ernst Ludwig Freud, Mathilde Freud (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Edward Bernays (mul) Traduki (nevo)
Lucian Freud (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo psikoanalizisto
neŭrologo
eseisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Psikoanalizo kaj neŭrologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LondonoVieno vd
Verkado
Verkoj La Interpreto de Sonĝo ❦
La Malkontento en la Kulturo ❦
Totemo kaj Tabuo ❦
Tri eseoj pri seksa teorio ❦
La Mio kaj la Ĝio ❦
Mio, Supermio, kaj Ĝio vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sigmund FREUD [frojd] (naskiĝis kiel Sigismund Schlomo Freud la 6-an de majo 1856 en Příbor, Moravio, tiam Aŭstra imperio, mortis la 23-an de septembro 1939 en Londono, Anglujo) estis neŭropsikiatro kaj neŭrologo laboranta en Vieno, Aŭstrujo. Li estas la ekpripensinto kaj fondinto de la psikoanalizo, nome klinika metodo por traktadi psikopathologion pere de dialogo inter paciento kaj psikoanalizisto.[1]

Freud naskiĝis en galicia familio de judoj en la moravia urbo Freiberg, en la Aŭstra imperio. Li kvalifikiĝis kiel doktoro de medicino en 1881 en la Universitato de Vieno.[2][3] Post finigi la habilitigon en 1885, li estis nomumita kiel instruisto pri neŭropatologio kaj iĝis helpoprofesoro en 1902.[4] Freud loĝis kaj laboris en Vieno, kie li plenumis klinikan praktikon tie en 1886. En 1938, Freud lasis Aŭstrion por fuĝi el Naziismo. Li mortis en ekzilo en Unuiĝinta Reĝlando en 1939.

Fondinte psikoanalizon, Freud disvolvigis terapeŭtikajn teknikojn kiel la uzado de la libera asocio kaj malkovris la koncepton de alligiteco, establante sian centran rolon en la analiza procezo. La redifino fare de Freud pri sekseco por inkludi ties infanajn formojn kondukis lin formuli la nun tre popularan koncepton de Edipa komplekso kiel centra temo de la psikoanaliza teorio.[5] Lia analizo de sonĝoj kiel dezir-postulado havigis al li modelojn por la klinika analizo de simptomformado kaj la subtavolaj mekanismoj de subpremado. Sur tiu bazo Freud prilaboris sian teorion de senkonscio kaj disvolvigis modelon de psika strukturo kiu enhavas id, ego kaj super-ego.[6] Freud postulis la ekziston de libido, nome seksa energio el kiu mensaj procezoj kaj strukturoj estas investitaj kaj kiu generas erotajn alligitecojn, kaj eĉ mortodrivon, nome fonto de kompulsia ripetado, hato, agresemo kaj neŭrozan kulpo-senton.[7] En siaj lastaj verkoj, Freud disvolvigis ampleksan interpretadon kaj kritikon kaj de religio kaj de kulturo.

Liaj teorioj estas pridiskutataj kaj nuntempe kontraŭuloj konsideras la metodojn psikanalizajn pli-malpli malefikaj ol aliaj terapimetodoj. Tamen Sigmund Freud daŭre famas kiel influa filozofo de la 20-a jarcento. Kvankam en ĝenerala malaltigo kiel diagnoza kaj klinika praktiko, psikoanalizo restas influa ene de psikologio, psikiatrio, kaj psikoterapio, kaj en homa scienco. Ĝi plue generas etendan kaj tre polemikan debaton rilate al sia terapeŭta efikeco, sia scienca statuso, kaj ĉu ĝi progresas aŭ estas malprofita al la celoj de feminismo.[8] Tamen, la verkaro de Freud kovris nuntempan okcidentan filozofion kaj popularan kulturon. La poezia omaĝo de W. H. Auden en 1940 al Freud priskribas lin kiel kreinto de "tuta opiniklimato / sub kiu ni kondukas niajn diversajn vivojn."[9]

Infanaĝo kaj junaĝo

[redakti | redakti fonton]
Naskodomo de Freud en Freiberg (Mähren).
photograph
Freud (16-jaraĝa) kaj lia patrino, Amalia, en 1872.

Freud naskiĝis la 6-an de majo 1856 kiel filo de judaj gepatroj en la moravia urbo Freiberg, en Aŭstria Imperio (poste Příbor, Ĉeĥio), kien la familio estis elmigrinta en la 14-a/15-a jarcento post la judpersekutoj en Kolonjo, kiel unua de ok filoj.[10] Ambaŭ liaj gepatroj estis el Galicio, provinco kiu koincidis kun la teritorioj de nuntempaj Okcidenta Ukrainio kaj Pollando.

La familio de Jakob estis de Ĥasidismaj Judoj, kaj kvankam Jakob mem foriris el la tradicio, oni scias, ke li dediĉis sin al la studo de la Torao. Li kaj la patrino de Sigmund Freud, nome Amalia Nathansohn, kiu estis 20 jarojn pli juna kaj lia tria edzino, estis geedzigita de rabeno Isaac Noah Mannheimer la 29an de julio 1855.[11] Kvankam Sigmund Freud poste iĝis ateisto, li ĉiam akcentis la signifon de sia judeco. La gepatroj devis barakti finance kaj loĝi en luita ĉambro, en la hejmo de seruristo en Schlossergasse 117 kiam naskiĝis Sigmund.[12] Sigmund naskiĝis kun kapomembrano (Caput galeatum), kion lia patrino konsideris pozitiva omeno por la estonteco de la bebo.[13]

Lia patro Jakob Freud (1815 - 1896), malriĉiĝinta lankomercisto, estis jam preskaŭ kvardekjara kaj trian fojon edziĝinta, kiam naskiĝis Sigmund. Freud havis du pli aĝajn duonfratojn, nome Emanuel (1833–1914) kaj Philipp (1836–1911) el la unua geedzeco, kaj sep pli junajn gefratojn, nome plenfratojn. Kiam Sigmund naskiĝis, lia plej aĝa duonfrato jam estis patro, kaj tiel Sigmund estis onklo denaske, kaj lia nevo Johano estis konstanta (kaj pli aĝa) kunludanto en liaj pli fruaj jaroj.[14] Ernest Jones spekulacias ke la malkutima familia fono eble kondukos poste Sigmund al frua intereso en familidinamiko.[15]

En 1859 la familio transloĝiĝis pro ekonomiaj kialoj unue al Leipzig kaj iom poste al Vieno. La duonfratoj de Freud jam estis elmigrintaj al Manĉestero, Anglio, kio senigis Sigmund el sia "neseparebla" kunludanto de lia ekinfaneco, nome la filo de Emanuel nome John.[16] Jakob Freud portis sian edzinon kaj du filojn (la fratino de Sigmund, Anna, estis naskiĝinta en 1858; frato, Julius, naskiĝinta en 1857, estis mortinta infanece) al Leipzig kaj poste en 1860 al Vieno kie naskiĝis pliaj kvar fratinoj kaj unu frato: Rosa (n. 1860), Marie (n. 1861), Adolfine (n. 1862), Paula (n. 1864), Alexander (n. 1866). Tie en 1865, Freud estante naŭ-jaraĝa, iris al la elstara lernejo "Leopoldstädter Communal-Realgymnasium", kie li montriĝis kiel unuaranga studento kaj sukcesis en 1873 la "Matura" kun honoroj. Li amis literaturon kaj estis flua en germana, franca, itala, hispana, angla, hebrea, Latino kaj greka.[17]

Post unuaj planoj studi juron, li estante 17-jaraĝa, aliĝis en 1873 al la medicina universitato de Vieno, kie liaj studoj inkludis filozofion kun Franz Brentano, fiziologion kun Ernst Brücke, kaj zoologio kun la darvinisma profesoro Carl Claus.[18] En 1876, Freud pasigis kvar semajnojn en la zoologia esplorstacio de Claus en Trieste, dissekcante centojn da angiloj en malsukcesa serĉado de la masklaj reproduktaj organoj. En 1877 Freud translokiris al la fiziologia laboratorio de Ernst Brücke kie li pasigis ses jarojn komparante cerbojn de homoj kaj de aliaj vertebruloj kun tiuj de ranoj kaj senvertebruloj kel kankroj kaj petromizoj. Lia esplora laboro pri la biologio de la nerva histo iĝis ŝlosila por la posta malkovro de la neŭrono en la 1890-aj jaroj.[19] La esplora laboro de Freud estis interrompita en 1879 pro devigo komenci sian unujaran militservon. La longdaŭraj militservaj tempoj permesis al li plenumi komision traduki kvar eseojn el la koelktitaj verkoj de John Stuart Mill.[20] Li gradiĝis kiel MD en marto 1881.[21]

Ekkariero kiel kuracisto

[redakti | redakti fonton]
La hejmo de Berggasse 19 en Vieno (viena Freud-muzeo). Ĉi tie loĝis Freud kun sia familio 47 jarojn el 1891 ĝis sia elmigrado al Londono en 1938.

En 1882 Freud eklaboris en la viena ĝenerala malsanulejo sub Theodor Meynert; tiun laboron li daŭrigis ĝis 1885. Lia esplorado pri cerba anatomio kondukis al la publikigo de influa artikolo pri la paliativaj efikoj de kokaino en 1884 kaj lia verko pri afazio estos la bazo de lia unua libro "Pri afazioj: kritika studo", publikigita en 1891. La verko "Pri kokao" aperis post memeksperimentoj. La provo kuraci morfindependan amikon per kokaino malsukcesis. Dum trijara periodo, Freud laboris en variaj departementoj de la hospitalo. Li pasigis tempon en la psikiatra kliniko de Meynert kaj kiel anstataŭanto en loka psikiatria hospitalo kondukis al pliiĝanta intereso en klinika laboro. Lia substanca korpuso de publikigita esplorado kondukis al lia nomumo kiel universitata preleganto aŭ docento en neŭropatologio en 1885, na-salajrita posteno sed unu el kiuj permesis lin prelegi en la Universitato de Vieno.[22]

Dum studvojaĝo al Parizo en 1885 li vizitis interalie la psikiatrian sekcion de la malsanulejo Salpêtrière, kie laboris Jean-Martin Charcot. Post ricevo de la kapablo instrui en la jaro 1885, Freud komencis instrui en la universitato de Vieno. En 1886, Freud rezignis pri sia hospitala posteno kaj eniris en privata praktiko specializira en "nervaj malordoj". De 1886 li gvidis la neŭrologian sekcion de la infanmalsanulejo de Max Kassowitz ĝis 1897.

En 1886 Freud kaj Martha Bernays (1861-1951), nepino de Isaac Bernays, grava rabeno en Hamburgo, geedziĝis. Naskiĝis la gefiloj Mathilde (1887-1978), Jean Martin (1889-1967), Oliver (1891-1969), Ernst (1892-1970), Sophie (1893-1920) kaj Anna (1895-1982). En 1891 Freud transloĝiĝis ene de Vieno al la strato Berggasse 19 en "Interna Urbo", historia distrikto de Vieno, kie li loĝis dum la ontaj 47 jaroj ĝis ili lasis Vienon en 1938.

En 1896, Minna Bernays, fratino de Martha Freud, iĝis permanenta membro de la hejmo Freud post la morto de ŝia fianĉo. La forta rilato kiun ŝi havis kun Freud kondukis al onidiroj, starte ĉe Carl Jung, pri amafero. La malkovro de registro en svisa hotelo de 13a de aŭgusto 1898, subskribita de Freud dum la veturado kun lia bofratino, estis prezentita kiel pruvaro de la amafero.[23]

Wilhelm Fliess (dekstra) kaj Sigmund Freud komence de la 1890-aj jaroj.

Freud komencis tabakfumado estante 24-jaraĝa; dekomence kiel fumanto de cigaredo, li poste iĝis cigarfumanto. Li kredis, ke fumado plibonigas sian kapablon labori kaj ke li povas plenumi memkontrolon por moderadi ĝin. Spite sanavertojn el la kolego Wilhelm Fliess, li restis fumanto, kaj finfine suferis pro buŝa kancero.[24] Freud sugestis al Fliess en 1897 ke manioj, inklude tiun de tabako, estis anstataŭoj por masturbado, "la granda ekmanio."[25]

Freud ege estis admirinta sian filozofian tutoron, Brentano, kiu estis konata pro siaj teorioj pri percepto kaj introspekto. Brentano studis la eblan ekziston de nekonscia menso en sia Psychologie vom empirischen Standpunkte (1874). Kvankam Brentano neis ties ekziston, lia studo de nekonscio probable helpis enkonduki Freud al la koncepto.[26] Freud posedis kaj uzis la ĉefajn prievoluciajn verkojn de Charles Darwin, kaj estis influita ankaŭ de la verko de Eduard von Hartmann nome Philosophie des Unbewussten (1869). Aliaj tekstoj gravaj por Freud estis de Fechner kaj Herbart[27] el kiu Psychologie als Wissenschaft ŝajne estis konsiderata de subvalorita gravo tiurilate.[28] Freud laboris ankaŭ pri la verkaro de Theodor Lipps kiu estis unu el la ĉefaj tiutempaj teoriuloj pri la konceptoj de nekonscio kaj de empatio.[29]

Kvankam Freud estis malpreta asocii siajn psikoanalizajn konceptojn kun antaŭaj filozofiaj teorioj, oni altiris atenton al la analogioj inter lia verkaro kaj tiuj kaj de Schopenhauer[30] kaj de Nietzsche, sed li postulis ke li legis ilin nur malfrue en sia vivo. Unu historiisto konkludis, baze sur la korespondado de Freud kun lia juna amiko Eduard Silberstein, ke Freud jam estis leganta la verkon de Nietzsche nome Die Geburt der Tragödie aus dem Geiste der Musik kaj la unuan el la du Unzeitgemässe Betrachtungen kiam li estis nur deksep.[31] En 1900, nome jaro de la morto de Nietzsche, Freud aĉetis liajn kolektitajn verkojn; li diris al sia amiko, Fliess, ke li esperas trovi en la verkoj de Nietzsche "la vortojn por multo kiu restas muta en mi." Poste, li diris, ke li ankoraŭ ne estis malferminta ilin.[32] Freud eĉ traktis la verkojn de Nietzsche "kiel tekstoj rezistotaj pli ol studotaj." Lia intereso en filozofio malpliiĝis post li decidis al la kariero en neŭrologio.[33]

Freud legis verkojn de William Shakespeare en angla tra sia tuta vivo, kaj oni sugestis, ke lia kompreno de la homa psikologio povus almenaŭ parte derivita el la teatraĵoj de Shakespeare.[34]

La juda deveno de Freud kaj lia fideleco al sia nereligia juda identeco estis de grava influo en la formado de lia intelekta kaj morala rigardoj, speciale rilate al lia intelekta ne-konformismo, ĉar li mem estis la unua kiu indikis en sia Membiografia studo.[35] Ili ankaŭ estus farinta esencan efikon sur la enhavo de psikoanalizaj ideoj, partikulare rilate al liaj komunaj temoj pri profunda interpretado kaj "la regado de la deziro fare de leĝo".[36]

Naskiĝo de psikanalizo

[redakti | redakti fonton]
Ornate staircase, a landing with an interior door and window, staircase continuing up
Alirejo al la konsultejo de Freud en Berggasse 19.

Oktobre 1885, Freud iris al Parizo por tri-monata aliĝo por studi kun Jean-Martin Charcot, fama neŭrologo kiu estis kondukante sciencan esploradon al hipnoto. Li poste sekvos la sperton de tiu kurso kiel katalizo turnante lin al la praktiko de medicina psikopatologio kaj for el malpli finance promesplena kariero en neŭrologia esplorado.[37] Charcot specializiĝis en la studo de histerio kaj preteco al hipnoto, kiun li ofte prezentis kun pacientoj sur scenejo antaŭ publiko.

Post li komencis en privata praktiko reen en Vieno en 1886, Freud ekuzis hipnoton en sia klinika laboro. Li adoptis la alproksimigon de sia amiko kaj kunlaboranto, Josef Breuer, en tipo de hipnoto kiu estis diferenca el la francaj metodoj kiujn ki estis studinta, en tio ke ĝi ne uzas sugeston. La traktado de unu partikulara paciento de Breuer montriĝis transformiga por la klinika praktiko de Freud. Priskribita kiel Anna O., ŝi estis invitita paroli pri siaj simptomoj sub hipnoto (ŝi stampis la esprimon "parolkuracado" por sia tretkmado). Dum tia parolado, ŝiaj simptomoj estis limigitaj en severeco dum ŝi rekuperis memorojn de traŭmataj okazaĵoj asociataj kun ilia enhavo.

La malsukcesaj rezultoj de la frua klinika laboro de Freud finfine kondukis al forlaso de la hipnoto, konkludinte ke pli sukcesan kaj efektivan simptomliberigo povus esti atingita per kuraĝigo al la pacientoj paroli libere, sen cenzuro aŭ inhibo, pri ajnaj ideoj aŭ memoroj de aferoj kiuj estis okazintaj al ili. Kongrue kun tiu proceduro, kion li nomis "libera asocio", Freud trovis ke la sonĝoj de pacientoj povus esti fruktodone analizita por malkovri la kompleksan strukturadon de nekonscia materialo kaj por pruvi la psikan agadon de la subpremado kiu, laŭ liaj konkludoj, estis sub la simptomformado. Ĉirkaŭ 1896 li estis uzante la terminon "psikoanalizo" por referenco al sia nova klinika metodo kaj la teorioj sur kiuj ĝi estis bazita.[38]

La disvolvigo fare de Freud de tiaj novaj teorioj okazis dum epoko en kiu li suferis korsanajn malregulojn, ĝenajn sonĝojn kaj periodojn de depresio, nome "neŭrastenio" kiun li ligis al la morto de sia patro en 1896[39] kaj kiu pelis lin al "mem-analizo" de siaj propraj sonĝoj kaj memoroj de infaneco. Liaj esploroj pri siaj sentoj de malamikeco kontraŭ lia patro kaj la rivalema ĵaluzo pri la sento de lia patrino kondukis lin al fundamenta reviziado de sia teorio pri la origino de la neŭrozoj.

Sur la bazo de sia dekomenca klinika laboro, Freud estis postulinta, ke senkonsciaj memoroj de seksa ĝenado en frua infaneco estis necesa antaŭkondiĉo por la psikoneŭrozoj (nome histerio kaj obseda neŭrozo), formulado nune konata kiel "Freud-a teorio pri memorsubpremado".[40] Je la lumo de sia mem-analizo, Freud abandonis la teorion, ke ĉia neŭrozo povas esti rigardita reen al la efikoj de infana seksa trouzado, argumentante nun, ke infanaj seksaj epizodoj ja havas okazigan funkcion, sed ke ne gravas ĉu tiaj epizodoj estas realaj aŭ imagitaj kaj ke en ajna okazo ili iĝas patogenaj nur kiam ili funkcias kiel subpremitaj memoroj.[41]

Edipo solvas la enigmon de la Sfinkso, de Jean Auguste Dominique Ingres, (ĉ. 1805). Fone sube dekstre la patro de Edipo kiu suferos la koleron de Edipo.

Tiu transiro el la teorio de infanaj seksaj traŭmatoj kiel ĝenerala klarigo pri kiel ĉiuj neŭrozoj originiĝas el tiu kiu antaŭsupozas aŭtonoman infanan seksecon havigis la bazon por la posta formulado fare de freud de la teorio de la Edipkomplekso.[42] En la jaro 1897 Freud unue skribis pri la "Edipkomplekso" en letero al Wilhelm Fliess.

Freud priskribis la evoluon de sia klinika metodo kaj formis sian teorion pri la psikogenetikaj originoj de histerio, pruvita en nombraj kazhistorioj, en Studoj pri histerio publikigita en 1895 (kun-aŭtorita kun Josef Breuer). En 1899 li publikigis Sonĝointerpretado en kiu, sekvante kritikan reviziadon de jam ekzistinta teorio, Freud havigas detalajn interpretojn de la sonĝoj kaj propraj kaj de liaj pacientoj laŭ terminoj de dezir-plenumo faritaj celoj de la subpremado kaj cenzurado de la "sonĝolaboro". Li poste formis la teorian modelon de mensa strukturo (nome nekonscio, antaŭ-konscio kaj konscio) sur kiu tiu teorio estas bazita. Mallongigita versio, nome Pri sonĝoj, estis publikigita en 1901. En verkoj kiuj havigos al li pli ĝeneralan legantaron, Freud aplikis siajn teoriojn ekster la klinika medio nome en Zur Psychopathologie des Alltagslebens (La psikopatologio de la ĉiutaga vivo, 1901) kaj en Der Witz und seine Beziehung zum Unbewußten (Anekdotoj kaj ties rilaton al la nekonscio, 1905).[43] En Tri eseoj pri seksa teorio, publikigita en 1905, Freud prilaboris sian teorion de infana sekseco, priskribante ties "plurformajn perversajn" formojn kaj la funkciadon de la "drivoj", kion li starigis, en la formado de la seksa identeco.[44] Tiun samaj jaron li publikigis Bruchstücke einer Hysterie-Analyse (Fragmentoj de analizo de kazo de histerio), kiu iĝis unu el liaj plej famaj kaj polemikaj kazstudoj nome de la pacientino Dora, alinome Ida Bauer, fratino de la politikisto Otto Bauer.[45]

En novembro 1899 Freud estis publikiginta sian al 1900 antaŭdatumitan verkon "Sonĝointerpretado". Tradicie la publikigo de tiu libro estas konsiderata kiel la naskiĝo de psikanalizo.

Rilato kun Fliess

[redakti | redakti fonton]

Dum tiu lerniga periodo de sia laboro, Freud valorigis kaj fidis je la intelekta kaj emocia subteno de sia amiko Wilhelm Fliess, nome Berlina fakulo pri orelo, nazo kaj gorĝo kun kiu li jam estis kontakte en 1887. Ambaŭ homoj vidis sin mem kiel izolaj el la tiamaj ĉeftendencoj kaj klinikaj kaj teoriaj pro siaj ambicioj disvolvigi radikalajn novajn teoriojn pri sekseco. Fliess disvolvigis tre bizarajn teoriojn pri homaj bioritmoj kaj naz-genera konekto kiu estas nuntempe konsiderata pseŭdoscienca. Li kunhavis la vidpunktojn de Freud pri la gravo de kelkaj aspektoj de sekseco — masturbado, interrompita koito, kaj la uzado de kondomoj — en la etiologio de tio kio estis tiam nomita la "aktualaj neŭrozoj," ĉefe neŭrastenio kaj kelkaj fizike manifestataj anksisimptomoj.[46] Ili entreprenis etendan korespondadon el kio Freud skizis pri la spekulativo de Fliess pri infana sekseco kaj dusekseco por prilabori kaj revizii siajn proprajn ideojn. Lia unua klopodo por sistema teorio de la menso, nome lia Projekto por scienca psikologio estis disvolvigita kiel metapsikologio kun Fliess kiel interparolanto.[47] Tamen, la klopodoj de Freud por konstrui ponton inter neŭrologio kaj psikologio estis finfine abandonita post ili atingis sakostraton, kiel liaj leteroj al Fliess pruvas,[48] kvankam kelkaj ideoj de la Projekto estis reprenitaj en la konkluda ĉapitro de la Sonĝointerpretado.[49]

Emma Eckstein (1895)[50]

Fliess operaciis Freud ripete en lia nazo kaj sinusoj por trakti "nazrefleksan neŭrozon",[51] kaj poste Freud resendis sian pacienton Emma Eckstein al li. Laŭ Freud, ŝia historio de simptomoj inkludis akrajn krurdolorojn kun posta limigita movkapablo, same kiel stomakaj kaj menstruaj doloroj. Tiuj doloroj estis, laŭ la teorioj de Fliess, okazigitaj de ofta masturbado kiu, ĉar la histo de la nazo kaj la generaj organoj estas ligitaj, estis kuraceblaj per la forigo de parto de la meza nazkonko.[52][53] La kirurga operacio de Fliess montriĝis katastrofa, rezulte en abunda, ripeta nazsangado – li lasis duonmetron de gazbendo en la nazkavo de Eckstein - kaj posta forigo kiu lasis ŝin permanente disfigurita. Dekomence, kvankam konscia de la kulpo de Fliess – Freud fuĝis el la rimeda kirurgado hororigita – li povis nur reveni al prudenta intimigo en sia korespondado al Fliess pri la naturo de lia katastrofa rolo kaj en postaj leteroj montris zorgitan silenton pri la afero aŭ pli bone revenis al la evitema temo de la histerio de Eckstein. Freud finfine, je la lumo de la historio de adoleska memtranĉado kaj neregula naza (kaj menstrua) sangado fare de Eckstein, konkludis, ke Fliess estis "tute senkulpa", ĉar la post-operaciaj hemoragioj de Eckstein estis histeriaj "dezir-sangadoj" ligitaj "al malnova deziro esti amata en sia malsano" kaj disvolvigitaj kiel rimedo por "reveki la afekcion de [Freud]". Eckstein tamen pluigis sian analizon kun Freud. Ŝi revenis al plena moveblo kaj sekvis la praktikon de la psikoanalizo mem.[52][54][55]

Freud, kiu estis nominta Fliess "la Kepler de la biologio", poste konkludis, ke kombino de homoerota (samskeseca) ligiteco kaj resto de lia "specife juda mistikismo" kuŝis malantaŭ lia lojaleco al sia juda amiko kaj lia sekva tro-estimado de liaj kaj teoria kaj klinika laboroj. Ilia amikeco venis al akra fino kun la kolero de Fliess pro la maldeziro de Freud akcepti lian ĝeneralan teorion de seksa periodeco kaj kun la akuzo pri komploto en la plagiato de lia verko. Post Fliess malsukcesis respondi al la propono de Freud por kunlaborado por la publikigo de lia Tri eseoj pri la Teorio de Sekseco en 1906, ilia rilato finiĝis.[56]

Dekomencaj sekvantoj

[redakti | redakti fonton]
Grupa foto de 1909 antaŭ Clark University. Antaŭa vicaro: Sigmund Freud, G. Stanley Hall, Carl Jung; malantaŭa vicaro: Abraham Brill, Ernest Jones, Sándor Ferenczi

En 1902, Freud finfine realigis sian long-daŭran ambicion iĝi universitata profesoro. La titolo "professor extraordinarius"[57] estis grava por Freud pro la rekono kaj la prestiĝo kiun ĝi kunportis, ĉar ne estis salajro aŭ instrutaskoj ligitaj al la posteno (li ricevos la plibonigitan statuson de "professor ordinarius" en 1920).[58] Spite la subtenon el la universitato, lia nomumo estis blokita en postaj jaroj fare de la politikaj aŭtoritatoj kaj estis certigita nur per la interveno de unu el liaj plej influpovaj eks-pacientoj, nome Baronino Marie Ferstel, kiu (supozeble) devis subaĉeti la ministron pri edukado per valora pentraĵo.[59]

Kun sia prestiĝo tiel plibonigita, Freud pluigis kun la regula serio de prelegoj pri sia laboro kiuj, ekde mezo de la 1880-aj jaroj kiel docento de la Viena Universitato, li estis farante por malgranda publiko ĉiun sabaton vespere en la prelegejo de la universitata psikiatra kliniko.[60]

El la aŭtuno de 1902, nombraj vienaj kuracistoj kiuj estis esprimintaj intereson en la laboro de Freud estis invititaj renkontiĝi ĉe lia apartamento ĉiun merkredon posttagmeze por studi aferojn rilate al la psikologio kaj la neŭropatologio.[61] Tiu grupo estis nomita la Merkreda Psikologia Societo (Psychologische Mittwochs-Gesellschaft) kaj ĝi markis la komencon de la tutmonda psikoanaliza movado.[62]

Freud fondis tiun diskutgrupon je sugesto de la kuracisto Wilhelm Stekel. Stekel estis studinta medicinon en la Universitato de Vieno kun Richard von Krafft-Ebing. Lia konverto al la psikoanalizo estis varie atribuita al lia sukcesa traktado fare de Freud por seksa problemo aŭ kiel rezulto de la legado de Sonĝointerpretado, por kiu li poste faris pozitivan recenzon en la viena ĵurnala gazeto Neues Wiener Tagblatt.[63]

Alfred Adler.

Ankaŭ la aliaj tri originaj membroj kiujn Freud invitis veni, Alfred Adler, Max Kahane, kaj Rudolf Reitler, estis kuracistoj[64] kaj la tuta kvinopo estis juda denaske.[65] Kaj Kahane kaj Reitler estis amikoj el infanaĝo de Freud. Kahane studis en la sama mezlernejo kaj li kaj Reitler iris al la universitato kun Freud. Ili estis informitaj pri la disvolvigo de ideoj de Freud pere de sia partopreno en la sabatvesperaj prelegoj.[66] En 1901, Kahane, kiu estis la unua kiu enkondukis Stekel al la verkaro de Freud,[60] estis malferminta psikoterapian konsultinstituton, kies direktoro li estis, en Bauernmarkt, en Vieno.[61] Samjare, lia medicina lernolibro, Skizo de interna medicino por studentoj kaj kuracistaj praktikantoj, estis publikigita. En ĝi, li havigis skizon de la psikoanaliza metodo de Freud.[60] Kahane rompis disde Freud kaj lasis la Merkredan Psikologian Societon en 1907 pro nekonataj tialoj kaj en 1923 li memmortigis.[67] Reitler estis la direktoro de instalaĵo por termokuracado en la viena strato Dorotheergasse kiu estis fondita en 1901.[61] Li mortis subite en 1917. Adler, konsiderita la plej mirinda intelektulo inter la dekomenca cirklo de Freud, estis socialisto kiu en 1898 estis verkinta sangvidilon por la tajlora industrio. Li estis partikulare interesita en la potenciala sociala efiko de psikiatrio.[68]

Ĉirkaŭ 1906, la grupo estis kreskinta ĝis dekses membroj, inklude Otto Rank, kiu estis dungita kiel pagita sekretario de la grupo.[68] Samjare, Freud ekkorespondis kun Carl Gustav Jung kiu estis tiam jam akademie laŭdita esploristo pri vort-asocio kaj pri elektrohaŭta reago, kaj preleganto en la Universitato de Zuriko, kvankam ankoraŭ nur helpanto de Eugen Bleuler en la Burghölzli Mensohospitalo en Zuriko Psychiatrische Universitätsklinik Zürich.[69][70] En marto 1907, Jung kaj Ludwig Binswanger, ankaŭ svisa psikiatro, veturis al Vieno por viziti Freud kaj partopreni en la diskutgrupo. Tiele, ili establis malgrandan psikoanalizan grupon en Zuriko. En 1908, kiel montro de la kreskanta institucia statuso, la Merkreda grupo estis rekonstituita kiel Viena Psikoanaliza Societo[71] kun Freud kiel Prezidanto, posteno el kiu li rezignis en 1910 favore de Adler en la espero neŭtraligi lian pliigantan kritikan vidpunkton.[72]

La unua virina membro, nome Margarete Hilferding, aliĝis al la Societo en 1910[73] kaj la venontan jaron ŝi estis aligita de Tatiana Rosenthal kaj Sabina Spielrein kiuj estis kaj rusaj psikiatroj kaj gradiĝintoj de la Zurikuniversitata Medicina Altlernejo. Antaŭ la kompletigo de ŝiaj studoj, Spielrein estis paciento de Jung en Burghölzli kaj la klinikaj kaj personaj detaloj de ilia rilato iĝis celo de etenda korespondado inter Freud kaj Jung. Ambaŭ virinoj faros gravajn kontribuojn al la laboro de la Rusia Psikoanaliza Societo fondita en 1910.[74]

Ernest Jones estis dumviva amiko kaj kolego de Sigmund Freud ekde ilia unua kunsido en 1908, kaj li iĝis lia oficiala biografiisto.

La dekomencaj sekvantoj de Freud formale kunsidis por la unua fojo en la Hotelo Bristol, Salcburgo la 27an de aprilo 1908. Tiu kunsido, kiu estos poste konsiderita la unua Internacia Psikoanalizista Kongreso,[75] kunvenis je sugesto de Ernest Jones, tiam londona neŭrologo kiu estis malkovrinta la verkojn de Freud kaj ekaplikinta psikoanalizajn metodojn en sia klinika laboro. Jones estis renkontinta kun Jung dum konferenco la antaŭan jaron kaj ili renkontiĝis denove en Zuriko por organizi la Kongreson. Estis, laŭ memoroj de Jones, "42 ĉeestantoj, kies duono estis aŭ iĝis praktikantoj de analizo"[76] Aldone al Jones kaj la vienanoj kaj zurikanoj akompanantaj Freud kaj Jung, estis kaj elstaris ankaŭ pro siaj postaj gravoj en la psikoanaliza movado Karl Abraham kaj Max Eitingon el Berlino, Sándor Ferenczi el Budapeŝto kaj la novjorka Abraham Brill.

Gravaj decidoj estis faritaj en la Kongreso cele al progreso de la efiko de la verkaro de Freud. Gazeto Jahrbuch für psychoanalytische und psychopathologishe Forschungen estis lanĉita en 1909 sub redaktorado de Jung. Tio estis sekvata en 1910 de la ĉiumonata Zentralblatt für Psychoanalyse eldonita de Adler kaj Stekel, en 1911 de Imago, gazeto dediĉita al la aplikado de psikoanalizo al la fako de kulturaj kaj literaturaj studoj eldonita de Rank kaj en 1913 de la Internationale Zeitschrift für Psychoanalyse, eldonita ankaŭ de Rank.[77] Planoj por iu internacia asocio de psikoanalizistoj estis metitaj kaj tiuj estis plibonigitaj en la Nuremberga Kongreso de 1910 kie Jung estis elektita, kun la subteno de Freud, kiel ties unua prezidanto.

Freud turniĝis al Brill kaj Jones por pluigi sian intencon etendi la psikoanalizan idearon en la angla-parolanta mondo. Ambaŭ estis invititaj al Vieno post la Salcburga Kongreso kaj labordivido estis interkonsentita kun Brill, kiu ricevis la tradukrajtojn de la verkoj de Freud, kaj kun Jones, kiu ricevis postenon en la Universitato de Toronto en tiu jaro, ricevis ankaŭ la taskon establi platformon por la Freud-aj ideoj en la nordamerika akademia kaj medicina vivoj.[78] La apogo de Jones preparis la vojon por la vizito de Freud al Usono, akompanata de Jung kaj Ferenczi, en septembro 1909 je invito de Stanley Hall, prezidanto de la Universitato Clark, Worcester, Masaĉuseco, kie li faris kvin prelegojn pri psikoanalizo.[79]

La evento, en kiu Freud ricevis Honoran Doktorigon, markis la unuan publikan agnoskon de laboro de Freud kaj allogis disvastigitan intereson en amaskomunikiloj. Inter la publiko de Freud estis la distingita neŭrologo kaj psikiatro James Jackson Putnam, Profesoro pri Malsanoj de Nerva Sistemo en Harvard, kiu invitis Freud al sia kampara retirejo kie ili entreprenis etendajn diskutojn dum periodo kvartaga. La posta apogo de Putnam al la laboro de Freud reprezentis gravan trarompon por la psikoanaliza idearo en Usono.[79] Kiam Putnam kaj Jones organizis la fondon de la Usona Psikoanaliza Asocio en majo 1911 ili estis elektitaj prezidanto kaj sekretario respektive. Brill fondis la Novjorkan Psikoanalizan Societon la saman jaron. Liaj anglalingvaj tradukoj de la verkoj de Freud ekaperis el 1909.

Rezignoj el la IPA

[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el la sekvantoj de Freud poste retiriĝis el la Internacia Psikoanaliza Asocio (IPA) kaj fondis siajn proprajn skolojn.

El 1909, la vidpunktoj de Adler pri temoj kiel neŭrozo klare ekdiferenciĝis el tiuj de Freud. Dum la sinteno de Adler aspektis pli kaj pli malkongrueblaj kun Freud-ismo, serio de kontraŭstaroj inter iliaj respektivaj vidpunktoj okazis en la kunsidoj de la Viena Psikoanaliza Societo en januaro kaj februaro 1911. En februaro 1911, Adler, tiam prezidanto de la societo, rezignis pri sia posteno. En tiu tempo, ankaŭ Stekel rezignis pri sia posteno kiel vicprezidanto de la societo. Adler finfine lasis la Freud-an grupon en junio 1911 por fondi sian propran organizon kun naŭ aliaj membroj kiuj ankaŭ estis rezignintaj el la grupo.[80] Tiu nova organizo estis dekomence nomita Societo por libera psikoanalizo sed ĝi estis tuj renomita Societo por individua psikologio. En la periodo post la Unua Mondmilito, Adler iĝis pli kaj pli asocia kun psikologia pozicio kiun li nomis individua psikologio.[81]

La Komitato en 1922 (el maldekstro dekstren): Otto Rank, Sigmund Freud, Karl Abraham, Max Eitingon, Sándor Ferenczi, Ernest Jones, kaj Hanns Sachs

En 1912, Jung publikigis Wandlungen und Symbole der Libido (publikigita en angla en 1916 kiel Psychology of the Unconscious, Psikologio de la nekonscio) kio klarigis, ke liaj vidpunktoj estis sekvantaj direkton tre diferencan el tiuj de Freud. Por distingi sian sistemon el psikoanalizo, Jung nomis ĝin analiza psikologio.[82] Anticipe al la fina rompo de la rilato inter Freud kaj Jung, Ernest Jones iniciatis la formadon de sekreta Komitato de fideluloj taskita pri la konservo de la teoria kohero kaj la institucia heredo de la psikoanaliza movado. Formita en la aŭtuno 1912, la Komitato estis komponita de Freud, Jones, Abraham, Ferenczi, Rank, kaj Hanns Sachs. Max Eitingon aliĝis al la Komitato en 1919. Ĉiu membro promesis ne fari publikan apartiĝon el la fundamentaj principoj de la psikoanaliza teorio antaŭ diskuto de tiu afero kun la aliuloj. Post tiu disvolvigo, Jung agnoskis, ke lia pozicio estis neeltenebla kaj rezignis kiel redaktoro de Jarhbuch (Jarlibro) kaj poste kiel prezidanto de la IPA en aprilo 1914. La Zurika Societo retiriĝis el la IPA la venontan julion.[83]

Poste la saman jaron, Freud publikigis artikolon titolitan "The History of the Psychoanalytic Movement", kies germana originalo estis unuafoje publikigita en Jahrbuch, pri siaj opinioj pri la nasko kaj evoluo de la psikoanaliza movado kaj la retiriĝo de Adler kaj Jung el ĝi.

La fina dizerto el la interna cirklo de Freud okazis post la publikigo en 1924 de la verko de Rank nome Das Trauma der Geburt kiun aliaj membroj de la komitato legis kvazaŭ abandonante la Edipo-komplekson kiel la centra principo de la psikoanaliza teorio. Abraham kaj Jones iĝis pli kaj pli fortaj kritikantoj de Rank kaj kvankam li kaj Freud estis malpretaj finigi sian intiman kaj longdaŭran rilaton la rompo finfine okazis en 1926 kiam Rank rezignis el siaj oficialaj postenoj en la IPA kaj lasis Vienon por Parizo. Lia loko en la komitato estis okupita de Anna Freud.[84] Rank finfine setliĝis en Usono kie liaj revizioj de Freud-a teorio influos novan generacion de terapiistoj malkomfortaj kun la ortodokseco de la IPA.

Frua psikoanaliza movado

[redakti | redakti fonton]

Resume en la jaro 1908 Freud estis okaziginta la unuan internacian psikoanalizan kongreson en Salcburgo. Sekvis aliaj en 1910 en Nurenbergo, 1911 en Vajmaro, 1913 en Munkeno, 1918 en Budapeŝto kaj 1920 en Hago kaj Berlino. En 1913 aperis la verko "Totemo kaj tabuo", en kiu Freud skribis pri la kulturhistoria fenomeno de la incestmalpermeso.

Post la fondo de la IPA en 1910, internacia reto de psikoanalizaj societoj, trejninstitutoj kaj klinikoj iĝis bone establitaj kaj regula plano de duajaraj kongresoj komencis post la fino de la Unua Mondmilito por kunordigi sian agadon.[85]

La Kastelo Tegel, nome la unua establo kiu havigis psikoanalizan traktadon en institucia kadro, en 1931, nome kiam devis fermi pro ekonomiaj tialoj.

Abraham kaj Eitingon fondis la Berlinan Psikoanalizan Societon en 1910 kaj poste la Berlinan Psikoanalizan Instituton kaj la Poliklinik en 1920. La plinovigoj de Poliklinik pri libera traktado, kaj infananalizo kaj la normigo de la Berlina Instituto por psikoanaliza trejnado havis gravan influon pri la ampleksa psikoanaliza movado. En 1927 Ernst Simmel fondis la sanatorion de la Kastelo Tegel en la ĉirkaŭoj de Berlino, nome la unua tia establo kiu havigis psikoanalizan traktadon en institucia kadro. Freud organizis fonduson por help financi siajn agadojn kaj lia arkitekto filo, Ernst, estis komisiita por remebli la konstruaĵon. Ĝi devis fermi en 1931 pro ekonomiaj tialoj.[86]

La Moskva Psikoanaliza Societo de 1910 iĝis la Rusia Psikoanaliza Societo kaj Instituto en 1922. La rusaj sekvantoj de Freud estis la unuaj kiuj profitis el tradukoj de lia verkaro, ĉar la rusa traduko de 1904 de Sonĝointerpretado aperis naŭ jarojn antaŭ la anglalingva eldono de Brill. La Rusa Instituto estis unika en tio ke ricevis ŝtatan subtenon por sia agado, inklude la publikigon de tradukoj de la verkoj de Freud.[87] Tiu subteno estis krute nuligita en 1924, kiam Josif Stalin enpoviĝis, kaj psikoanalizo estis denoncita pro ideologiaj tialoj.[88]

Helpinte fondi la Usonan Psikoanalizan Asocion en 1911, Ernest Jones revenis en Brition el Kanado en 1913 kaj fondis la Londonan Psikoanalizan Societon samjare. En 1919, li dissolvis tiun organizon kaj, kun ties kerna membraro purigita el Jung-aj aliĝintoj, fondis la Britan Psikoanalizan Societon, kaj servis kiel ties prezidanto ĝis 1944. La Instituto de Psikoanalizo estis establita en 1924 kaj la Londona Kliniko de Psikoanalizo estis establita en 1926, ambaŭ sub la direktoreco de Jones.[89]

La Viena Ambulatorio (Kliniko) estis establita en 1922 kaj la Viena Psikoanaliza Instituto estis fondita en 1924 sub direktoreco de Helene Deutsch.[90] Ferenczi fondis la Budapeŝtan Psikoanalizan Instituton en 1913 kaj klinikon en 1929.

Psikoanalizaj societoj kaj institutoj estis establitaj en Svisio (1919), Francio (1926), Italio (1932), Nederlando (1933), Norvegio (1933) kaj en Palestino (Jerusalemo, 1933) fare de Eitingon, kiu estis fuĝinta el Berlino post Adolf Hitler enpoviĝis.[91] La Novjorka Psikoanaliza Instituto estis fondita en 1931.

La Berlina Kongreso de 1922 estis la lasta en kiu Freud partoprenis.[92] Je tiu epoko lia parolkapablo iĝis grave malhelpita pro la proteza aparato kiun li bezonis kiel rezulto de serio de operacioj en sia kancersufera makzelo. Li restis informita pri la disvolvigo pere de regula korespondado kun siaj ĉefaj sekvantoj kaj pere de cirklaj leteroj kaj kunsidoj de la sekreta Komitato en kiu li plue partoprenis.

La Komitato plue funkciis ĝis 1927 kiam instituciaj disvolviĝoj ene de la IPA, kiel la establado de la Internacia Trejnkomisiono, frontis temojn pri la transmito de psikoanalizaj teorio kaj praktiko. Restis tamen gravaj diferencoj pri la afero de neprofesia analizo – t.e. la akcepto de medicine ne-kvalifikitaj kandidatoj por psikoanaliza trejnado. Freud verkis sian argumentaron favore en 1926 en sia Die Frage der Laienanalyse. Li estis klare opoziciata de usonaj societoj kiuj montris obĵetojn pri profesiaj normigoj kaj la risko de procesoj (kvankam infananalizistoj estis esceptataj). Tiuj obĵetoj estis kunhavataj ankaŭ de kelkaj el liaj eŭropaj kolegoj. Finfine oni atingis interkonsenton kiu permesis al la societoj aŭtonomecon por establi kriteriojn por kandidatiĝo.[93]

En 1930 al Freud estis atribuita la Goethe-premio kiel agnosko de liaj kontribuoj al psikologio kaj al la kulturo de germanlingva literaturo.[94]

Pacientoj de Freud

[redakti | redakti fonton]
Anna von Lieben (Cäcilie M.), ĉ. 1865.

Freud uzis pseŭdonimojn en siaj kazohistorioj. Kelkaj pacientoj konataj laŭ pseŭdonimoj estis Cäcilie M. (Anna von Lieben); Dora (Ida Bauer, 1882–1945); Frau Emmy von N. (Fanny Moser); Fräulein Elisabeth von R. (Ilona Weiss);[95] Fräulein Katharina (Aurelia Kronich); Fräulein Lucy R.; Malgranda Hans (Herbert Graf, 1903–1973); Ratulo (Ernst Lanzer, 1878–1914); Enos Fingy (Joshua Wild, 1878–1920);[96] kaj Lupulo (Sergej Pankejeff, 1887–1979). Aliaj famaj pacientoj estis Princo Pedro Augusto de Brazilo (1866–1934); H.D. (1886–1961); Emma Eckstein (1865–1924); Gustav Mahler (1860–1911), kun kiu Freud havis nur unusola, etenda konsulto; Princino Marie Bonaparte; Edith Banfield Jackson (1895–1977);[97] kaj Albert Hirst (1887–1974).[98]

Jen nekompleta listo de pacientoj, kies terapiprocedon publikigis Freud. La veraj nomoj estis anstataŭitaj de la indikitaj pseŭdonimoj.

  • Cäcilie M. = Anna von Lieben
  • Dora = Ida Bauer (18821945)
  • Signorino Emmy de N. = Fanny Moser, naskiĝinte Sulzer-Wart (1848–1925)
  • Fraŭlino Elizabeth de R.
  • Fraŭlino Katharina = Aurelia Kronich
  • Fraŭlino Lucy R.
  • Kleiner Hans (Johanĉjo) = Herbert Graf (19031973)
  • Rattenmann (Ratulo) = Ernst Lanzer (18781914)
  • Wolfsmann (Lupulo) = Sergej Pankejeff (18871979)

Februare 1923, Freud eksuferis pro leŭkoplakion, negravan kreskaĵon asocian kun troa fumado, en sia buŝo. Li dekomence tenis tion sekrete, sed aprile 1923 li informis al Ernest Jones, dirante, ke la kreskaĵo estis forigita. Freud konsultis la dermatologon Maximilian Steiner, kiu avertis lin abandoni fumadon sed mensogis pri la graveco de la kreskaĵo, minimumigante ties gravon. Freud poste vidis Felix Deutsch, kiu vidis, ke la kreskaĵo estas kancera; li identigis ĝin al Freud uzante eŭfemismon "malbona leŭkoplakio" anstataŭ la teknikan diagnozon: epiteliomo. Deutsch konsilis al Freud ĉesi fumadon kaj fortranĉi la kreskaĵon. Freud estis traktita de Marcus Hajek, rinologo kies kompetenco li estis iam pridemandinta. Hajek plenumis nenecesan ornaman kirurgion en la servo de sia kliniko por eksteraj pacientoj. Freud sangis dum kaj post la operacio, kaj eble jam preskaŭ mortis. Freud poste vidis Deutsch denove. Deutsch vidis, ke necesas plua kirurgio, sed ne diris al Freud, ke li havas kanceron ĉar li estas priokupita ke Freud povus deziri memmortigi.[99]

Fuĝo el Naziismo

[redakti | redakti fonton]
Homamaso salutanta Naziistojn en Vienon.

Januare 1933, la Naziisma Partio ekkontrolis Germanion, kaj la verkoj de Freud elstaris inter tiuj kiujn ili bruligis kaj detruis. Freud rimarkigis al Ernest Jones: "Kian progreson ni estas farante! En la Mezepoko ili estus bruliginta min. Nune, ili kontentiĝas bruliganta miajn librojn."[100] Freud plue subkomprenis la kreskantan Naziisman minacon kaj restis determinita resti en Vieno, eĉ post la Anschluss de 13a de marto 1938, per kiu Nazia Germanio aneksigis Aŭstrion, kaj post la eksplodo de perforta antisemitismo kiu sekvis.[101] Jones, la tiam prezidento de la Internacia Psikoanaliza Asocio (IPA), venis en Vienon el Londono tra Prago la 15an de marto determinita konvinki Freud ŝanĝi sian opinion kaj serĉi ekzilon en Brition. Tiu afero kaj la bato pro la aresto kaj pridemandado de Anna Freud fare de la Gestapo finfine konvinkis Freud, ke ĝi estas tempo lasi Aŭstrion.[101] Jones iris al Londono la venontan semajnon kun listo havigita de Freud de la grupo de elmigruntoj kiuj bezonos permesilojn. Reen en Londono, Jones uzis sian personan rilaton kun la Brita Ministro, Sir Samuel Hoare, por atingi la permesilojn. Estis deksep entute kaj laborpermesiloj estos havigitaj senecese. Jones uzis sian influon ankaŭ en sciencaj cirkloj, konvinkante la prezidanton de la Royal Society, Sir William Bragg, skribi al la Ministro de Eksterlandaj Aferoj Lord Halifax, postulante la bonan efikon de la diplomata premo aplikenda en Berlino kaj Vieno en la profito de Freud. Freud havis subtenon ankaŭ el usonaj diplomatoj, elstare de sia eks-paciento kaj de la usona ambasadoro en Francio, William Bullitt. Bullitt avertis la Usonan Prezidenton Roosevelt pri la pliigantaj danĝeroj kiujn frontas la Freud-oj, rezulte en tio ke la ĝenerala konsulo en Vieno, John Cooper Wiley, aranĝis regulan kontrolon de Berggasse 19. Li intervenis per telefono ankaŭ dum la pridemandado fare de la Gestapo al Anna Freud.[102]

La foriro el Vieno fare de la Freud-oj estis farita iom post iom tra aprilo kaj majo 1938. La nepo de Freud nome Ernst Halberstadt kaj la edzino kaj filoj de Martin, la filo de Freud, foriris al Parizo en aprilo. La bofratino de Freud, Minna Bernays, iris al Londono la 5an de majo, Martin Freud la venontan semajnon kaj la filino de Freud, nome Mathildem kaj ŝia edzo, nome Robert Hollitscher, la 24an de majo.[103]

La helpo de la princino Marie Bonaparte estis ŝlosila por ebligi la foriron de Freud el la reĝimo de Nazia Germanio en Aŭstrio.

Fine de la monato, oni faris aranĝojn por la foriro de la propra Freud al Londono, enkotigite en jure komplika kaj finance ĉantaĝa procezo de negocado kun la Naziismaj aŭtoritatoj. Laŭ la regularo trudita al la juda loĝantaro fare de la nova Naziisma reĝimo, oni nomumis komisaron por administri la havaĵojn de Freud kaj tiujn de la IPA kies sidejo estis apud la hejmo de Freud. Freud estis asignita al Dro. Anton Sauerwald, kiu estis studinta kemion en la Universitato de Vieno kun Profesoro Josef Herzig, malnova amiko de Freud. Sauerwald legis verkojn de Freud por scii pri li kaj kompreni lian situacion. Kvankam li estis taskita havigi detalojn pri la bankokontojn de Freud al siaj superuloj kaj aranĝi la detruon de la historia biblioteko hejmigita en la oficejoj de la IPA, Sauerwald faris nenion el tio. Anstataŭe li forigis la pruvojn de la eksterlandaj bankokontoj de Freud kaj aranĝis la stokadon de la biblioteko de la IPA en la Aŭstria Nacia Biblioteko kie ĝi restis ĝis la fino de la milito.[104]

Kvankam la interveno de Sauerwald malpezigis la financan ŝarĝon de la "forir"-imposto super la deklarita havaĵo de Freud, aliaj gravaj ŝarĝoj estis aplikitaj rilata al la ŝuldoj de la IPA kaj al la valora kolekto de antikvaĵoj kiun Freud posedis. Malhelpita aliri al siaj propraj bankokontoj, Freud turnis sin al la princino Marie Bonaparte, nome la plej elstara kaj riĉa el liaj francaj sekvantoj, kiu estis veturinta al Vieno por proponi sian subtenon kaj estis ŝi kiu havigis la necesan financon disponeble.[105] Tio ebligis, ke Sauerwald subskribu la necesan forvizojn por Freud, sia edzino Martha kaj filino Anna. Ili lasis Vienon per la fama trajno Orient Express la 4an de junio, akompanataj de iliaj hejmservisto kaj doktoro, kaj alvenis la venontan tagon en Parizon kie ili estis gastojn de Marie Bonaparte antaŭ reveturi nokte al Londono, kien ili alvenis al Viktoria stacio la 6an de junio.

Inter tiuj kiuj venis al Freud por montri siajn respektojn estis Salvador Dalí, Stefan Zweig, Leonard Woolf, Virginia Woolf kaj H. G. Wells. Reprezentantoj de la Royal Society proponis la plenan membrecon al Freud, kiu estis elektita eksterlanda membro jam en 1936. Marie Bonaparte alvenis ĉirkaŭ la fino de junio por studi kion fari ĉe la kvar pli aĝaj fratinoj de Freud kiuj restis ankoraŭ en Vieno. Ŝiaj postaj klopodoj akiri forvizojn por ili malsukcesis kaj ili ĉiuj mortos en Naziaj koncentrejoj.[106]

La lasta domo de Freud, nune dediĉita al lia vivo kaj verkaro kiel londona Freud-muzeo en 20 Maresfield Gardens, Hampstead, London NW3, Anglio.

Komence de 1939 Sauerwald alvenis en Londonon iom mistere kaj renkontiĝis kun la frato de Freud nome Alexander.[107] Li poste estos procesita kaj enprizonita en 1945 fare de Aŭstria tribunalo pro sia agado kiel funkciulo de Naziisma Partio. Responde al plendo el lia edzino, Anna Freud verkis por konfirmi, ke Sauerwald "uzis sian oficon kiel nia nomumita komisaro tiel ke li protektis mian patron". Ŝia interveno helpis lian liberigon en 1947.[108]

En la nova hejmo de la Freud-oj, nome Freud Museum en 20 Maresfield Gardens, Hampstead, Norda Londono, oni rekreis la konsultejon de Freud en Vieno per fidinda detalaro. Li plue vidis pacientojn tie ĝis la finaj stadioj de sia malsano. Li laboris ankaŭ por siaj lastaj libroj, Der Mann Moses und die monotheistische Religion, publikigita en germana en 1938 kaj en angla la venontan jaron[109] kaj la nefinkompletigita Skizo de Psikoanalizo kiu estis publikigita postmorte.

Cindroj de Sigmund Freud en la "Freud Corner" (Angulo Freud) de la Kremaciejo Golders Green.

Meze de septembro 1939, la kancero de Freud en sia makzelo estis okaziginta al li akran doloron kaj estis deklarita neoperaciebla. La lasta libro kiun li legis, la romano de Balzac nome La Peau de chagrin, okazigis meditadon pri sia propra pliiĝanta malforto kaj kelkajn tagojn poste li turnis sin al sia doktoro, amiko kaj kolega rifuĝinto, Max Schur, rememorante al li ke ili jam estis iam diskutintaj la finajn stadiojn de lia malsano: "Schur, ĉu vi memoras nian 'kontrakton' ne lasi min en abandono kiam venos mia momento. Nune estas nur torturo kaj tio ne havas sencon." Kiam Schur respondis, ke li ne forgesis, Freud diris, "Mi dankas vin," kaj poste "Parolu pri tio kun Anna, kaj se ŝi pensas, ke tio pravas, tiam finigu ĝin." Anna Freud volis prokrasti la morton de lia patro, sed Schur konvinkis ŝin, ke ne meritas la penon lasi lin viva kaj en la 21a kaj 22 de septembro oni administris dozojn de morfino kio rezultis en la morto de Freud ĉirkaŭ la 3a horo nokte de la 23a de septembro 1939.[110][111] Pri tiu eŭtanazio, diskongruoj en la diversaj rakontoj kiujn Schur faris pri sia rolo en la finaj horoj de Freud, kio siavice kondukis al malkonsentoj inter la ĉefaj biografiistoj de Freud, kondukis al plua esplorado kaj reviziita rakonto. Tiu proponas, ke Schur forestis el la mortolito de Freud kiam tria kaj fina dozo de morfino estis administerdita de Drino. Josephine Stross, kolago de Anna Freud, kio rezultis en la morto de Freud ĉirkaŭ noktomezo de la 23a de septembro 1939.[112]

Tri tagojn post lia morto la korpo de Freud estis kremaciita en la Kremaciejo Golders Green en Norda Londono, kaj negocistoj Harrods estis liaj funebraj direktoroj, je instrukcioj de lia filo, Ernst.[113] Funebraj diskursoj estis faritaj de Ernest Jones kaj de la aŭstria verkisto Stefan Zweig. La cindroj de Freud estis poste instalitaj en la Ernest George Columbarium de la Kremaciejo (nome en la nomita "Freud Corner"). Ili ripozas sur plinto desegnita de sia filo, Ernst,[114] en sigelita[113] antikvgreka kratero kun pentritaj Dionizaj scenoj kiun Freud estis ricevinta kiel donaco el Marie Bonaparte kaj kiun li estis teninta en sia studejo en Vieno dum multaj jaroj. Poste lia edzino, Martha, mortis en 1951, kaj ankaŭ ŝiaj cindroj estis metitaj en la urno.[115]

Jean-Martin Charcot montras la aplikon de la hipnoto al malsanulo pro histerio nome Blanche Wittman, Gemälde von André Brouillet (1887).

Freud esploris unue hipnoton kaj ties efiko por helpi al psike malsanajn personojn. Poste li disiĝis de tiu tekniko kaj evoluigis terapiformon, kiu baziĝis je libera asocio kaj sonĝointerpretado por kompreni la animan strukturon de la homo kaj kuraci ĝin (psikanalizo).

Por klarigi kiel funkcias la homa psiko, Freud evoluigis tiam nekutiman teknikon, per kiu li analizis siajn pacientojn kaj ties liberaj asocioj kaj hermeneŭte interpretis ilin. El tiuj observoj kaj interpretoj li evoluigis sian ideon de triparta psika strukturo. Laŭ lia propono la strukturo de la homa psiko konsistas el tri partoj (instancoj), la Ĝi, la Mi kaj la Super-Mi. Li subtenis, ke ĉirkaŭ 90 procentoj de homoj decidoj estas senkonscie motivigitaj kaj nur malgranda parto videbla.

Gravaj kunlaborantoj

[redakti | redakti fonton]
Carl Gustav Jung.

En 1902 Sigmund Freund estis nomumita eksterordinara profesoro kaj fondis la psikologan merkredan kunvenon, kiun vizitis inter aliaj Sándor Ferenczi kaj Alfred Adler. Ĉiun merkredon oni diskutis novajn esplorrezultojn kaj trejniĝis pri la nova arto de interpretado.

En 1906 Freud ekkorespondis kun sia fakkolego Carl Gustav Jung. Dum renkonto en 1907 ili ambaŭ diskutadis senhalte dum 13 horoj. Freud konsideris Jung kiel kronprincon. En 1909 ambaŭ psikanalistoj veturis kun Ferenczi al Usono, sed disiĝis en 1914.

Wilhelm Reich

Okaze de psikanaliza kunveno ĉe la viena universitato, Wilhelm Reich renkontiĝis kun Freud, kiu donis al li du el siaj libroj kaj kuraĝigis lin. Poste, Reich aktive partoprenis al psikanaliza seminario, kiun li rapide estris kiel subdirektoro. Li kreis kun Sándor Ferenczi la teknikan seminariejon (kie oni diskutis pri analiza teknika parto de psikanalizo) kaj eldonis plurajn librojn, unu el ili Die Funktion des Orgamus (La funkcio de orgasmo) (1927), kie li priskribis ke la fundo de la neŭrozoj devenas de malordo de la reprodukta funkcio, kaj en kiu li klarigis novan koncepton de seksa ekonomio, tio estas socia kaj persona agmanieroj por plugardi fluida siajn emociajn povojn. Reich konsciiĝis, ke ĝenerale la kaŭzo de neŭrozoj devenas de soci-ekonomiaj problemoj (loĝejaj problemoj, ĉefe por la junuloj, ekonomia memstara problemo de la ino, malfacileco atingi bonajn kontraŭkonceptrimedojn, ktp). Li teamiĝis kun kuracistoj, flegistoj por helpi la homojn de la malriĉaj kvartaloj de Vieno. Li kreis psikanalizan seminariejon senpagan por la malplej riĉuloj. Pro sia implikado en la sociaj aferoj, sia psikanaliza komunumo devigis lin translokiĝi al Berlino, Germanio, en 1930. Tie li aliĝis al la komunista partio cele de pli facile atingi junulojn, kiuj estis ribelantaj kontraŭ siaj viv-kondiĉoj, tiamaniere ke li povu konsili ilin pri seksologio, ĉu konference ĉu perlibre. Li ne konsentis kun la sen-politikado de la Psikoanaliza Asocio. Por pli antaŭenigi sian varbadon ĉe la amaso li kreis SEXPOL (Zeitschrift für Politische Psychologie und Sexualökonomie - Revuo pri politika psikologio kaj seksa ekonomio), publikaĵo pri la viv-kondiĉoj modernaj kaj la plena disvolviĝo de la seksa kontentigo ĉe la popola amaso. Sexpol altiris al si nombrajn asociojn, pli ol cent mil aliĝantojn kaj estis malpermesita, kiam kreskis la nazia ondo.

La amikecaj rilatoj kun Freud estis bonaj ĝis tiel, kiel Reich "nur sintenis al psikoanalizo": li estis de la intimaj proksimaj personoj. Sed disakordo aperis ekde kiam Freud proponis la teorion pri Thanatos kaj Eros: laŭ Reich, Thanatos ("la morta instinkto") estas nur dua impulso, akirita dum la vivo de la suferanto, ne la unua, tiel, kiel pensis Freud. Plie, al tio sin aldonis la risko, ene de la aktoj mem de Reich vidalvide la nova estraro de nazia Germanio, rilate al iu, kiu tro alproksimiĝis al la komunista partio: ja la rilatoj inter Freud kaj Reich malkonstruiĝis.

Otto Rank, kies naskiĝnomo estis Otto Rosenfeld, estis psikoanalizisto, verkisto kaj profesoro aŭstria. Li laboris kun Sigmund Freud dum dudek jaroj kaj eldonis du gravajn revuojn pri psikoanalizo.

Aliaj daŭrigantoj de la teorio estis Anna Freud kaj Jacques Lacan.

Freud kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]

E. James Lieberman, en sia artikolo Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron,[116] el la vidpunkto de la psikologio skizas paralelojn inter Esperanto kaj la teorioj de Sigmund Freud. Por J.C. Flugel estis kvazaŭ religia entuziasmo pro la "interna ideo", kiu estus kompendio de bonvolaj intencoj al la homaro. "La lingvo Esperanto estis senkondiĉa donaco al la tuta homaro."[117] El tiu lingvo derivas multaj pozitivaj devenoj, "parolante novan lingvon, oni fieras pro lerteco".[118] Tre interesa estas la paralelo kiun oni establas inter la figuroj de Freud kaj Zamenhof, judaj, kleraj, movadistoj, kuracistoj, fumantoj..., kaj ambaŭ parolas pri "la afero" (germane "die Sache").[119] Kaj same pri la diferencoj, dum Freud klopodas teorion, Zamenhof preferas la kreadon de praktika solvo. Alia paralelo estas establita inter Esperanto kaj hipnozo, ambaŭ duarangaj aferoj en la celoj de la du pioniroj: ambaŭ praktikoj estas malhelpataj pro ĉarlatana etoso, kiel simplaj praktikaj solvoj, pro senklereco kaj pro manko de mona aŭ morala subteno.[120] Sekvanto de Freud, nome Otto Rank emfazis la estimon de diversaj kulturoj, la homaranisman sopiron, la sanigan impulson al amikeca "familia rondo". Simile, sekvanto de Zamenhof, nome Claude Piron emfazis el vidpunkto de psikologo la gravecon de la lingvaj digno kaj rango, fromte al diskrimino.[121]

Multaj kritikoj estis direktitaj al Sigmund Freud kaj psikanalizo, kiu nun estas konsiderita pseŭdoscienco.

Laŭ la psikologo, sociologo kaj eseisto G. William Domhoff kaj la kogna psikologo David Foulkes, la ideo ke libera asocio permesas aliron al la latenta enhavo de la sonĝo estas nuligita de verkoj de eksperimenta psikologio kiuj konkludis ke tiu metodo estas arbitra. [122].

Frank Sulloway evoluigis siaflanke en Freud biologiste de l'esprit (1979) la tezon laŭ kiu Freud estus produktinta "kriptobiologian" modelon kun la celo maski siajn biologiajn teoriojn rekonitajn kiel jam malnoviĝintajn. siatempe de kelkaj el liaj subtenantoj, kiel ekzemple Ernst Kris, por prezenti psikanalizon kiel revolucian kaj originan teorion[123].

Richard Webster, en Why Freud Was Wrong (1995), priskribis psikanalizon kiel eble la plej kompleksan kaj sukcesan pseŭdosciencon en historio[124].

F. Crews opinias, ke psikanalizo ne havas sciencan aŭ terapian meriton[125].

Sigmund Freud.

Laŭ kronologia ordo:

  • Über den psychischen Mechanismus hysterischer Phänomene. Kun Breuer. 1893.
  • Ueber Coca. En: Centralblatt für die gesammte Therapie. 2 (1884), S. 289–314 (PDF 2,1 MB; Neu durchgesehener und vermehrter Separat-Abdruck, Wien 1885) [1] Arkivigite je 2015-12-11 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Entwurf einer Psychologie. 1895 (Manuskripto; veröffentlicht 1950).
  • Studien über Hysterie. 1895.
  • Zur Ätiologie der Hysterie. 1896 (Aufsatz; erste Verwendung des Begriffes „Psychoanalyse“).
  • Die Traumdeutung. 1900, ISBN 3-596-10436-X; Nikol, ISBN 3-86820-053-3.
  • Zur Psychopathologie des Alltagslebens. 1904.
  • Drei Abhandlungen zur Sexualtheorie. 1905, ISBN 3-86820-058-4 (vgl. dazu den Artikel Infantile Sexualität nach Freud).
  • Die „kulturelle“ Sexualmoral und die moderne Nervosität. 1908.
  • Über Psychoanalyse. Fünf Vorlesungen gehalten zur 20-jährigen Gründungsfeier der Clark University in Worcester Mass. September 1909. 7. unveränderte Auflage. [2] Verlag: Franz Deuticke, Leipzig-Wien 1924
  • Über Psychoanalyse. 1910.
  • Eine Kindheitserinnerung des Leonardo da Vinci. 1910.
  • Totem und Tabu. 1913.
  • Zur Geschichte der psychoanalytischen Bewegung. 1914.
  • Zeitgemäßes über Krieg und Tod. 1915.
  • Trauer und Melancholie. 1916.
  • Vorlesungen zur Einführung in die Psychoanalyse. 1917, ISBN 3-596-10432-7; mit Neue Folge … Nikol, ISBN 3-86820-059-2.
  • Das Unheimliche. 1919.
  • Jenseits des Lustprinzips. 1920 (Ciferecigita 2. Aufl.) [3]
  • Massenpsychologie und Ich-Analyse. 1921 (Ciferecigita) [4]
  • Das Ich und das Es. 1923, ISBN 3-596-10442-4.
  • Selbstdarstellung. 1925.
  • Die Frage der Laienanalyse, 1926.
  • Hemmung, Symptom und Angst. 1926, ISBN 3-596-10443-2; Nikol, ISBN 3-86820-057-6.
  • Die Zukunft einer Illusion. 1927, ISBN 3-596-10452-1.
  • Das Unbehagen in der Kultur. 1930, ISBN 3-596-10453-X.
  • Vier psychoanalytische Krankengeschichten. Internationaler psychoanalytischer Verlag, Wien 1932, OCLC 601348028, DNB 573375720 (Ciferecigita) [5]
  • Warum Krieg? 1933 (kun Albert Einstein).
  • Neue Folge der Vorlesungen zur Einführung in die Psychoanalyse, 1933, ISBN 3-596-10433-5.
  • Die endliche und die unendliche Analyse. 1937.
  • Abriss der Psychoanalyse. 1938, ISBN 3-596-10434-3.
  • Der Mann Moses und die monotheistische Religion. 1939 (Ciferecigita). [6]

Aperis en Esperanto

[redakti | redakti fonton]
  • Freud, Sigmund: Kompendio de psikanalizo. El la germana trad. Gérard Patureaŭ. KAVA-PECH: Dobřichovice 2003. 106 p. ISBN 80-85853-62-0

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ford & Urban 1965, p. 109
  2. (2013) “Sigmund Freud”, Fifty Key Thinkers in Psychology. Routledge. ISBN 978-1-134-70493-4.
  3. Eric R. Kandel The Age of Insight: The Quest to Understand the Unconscious in Art, Mind and Brain, from Vienna 1900 to the Present. New York: Random House 2012, pp. 45–46.
  4. Gay 2006, pp. 136–37
  5. Jones, Ernest (1949) What is Psychoanalysis ? London: Allen & Unwin. p. 47.
  6. Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015 [1971], pp. 49–51, 152–54
  7. Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015 [1971], pp. 146–47
  8. Pri ĝia efikeco kaj la influo de psikoanalizo sur psikiatrio kaj psikoterapio, vidu The Challenge to Psychoanalysis and Psychotherapy, Chapter 9, Psychoanalysis and Psychiatry: A Changing Relationship En webarchive 6a de Junio 2009 de Robert Michels, 1999 kaj Tom Burns Our Necessary Shadow: The Nature and Meaning of Psychiatry London: Allen Lane 2013 pp. 96–97.
    • Pri la influo sur psikologio, vidu The Psychologist, Decembro 2000 En webarchive 31a de decembro 2014
    • Pri la influo de psikoanalizo sur la homaj sciencoj, vidu J. Forrester The Seductions of Psychoanalysis Cambridge University Press 1990, pp. 2–3.
    • Por la debato pri efikeco, vidu Fisher, S. kaj Greenberg, R.P., Freud Scientifically Reappraised: Testing the Theories and Therapy, New York: John Wiley, 1996, pp. 193–217
    • Por la debato pri la scienca statuso de psikanalizo vidu Stevens, Richard. (1985) Freud and Psychoanalysis. Milton Keynes: Open University Press, p. 91–116. ISBN 978-0-335-10180-1.
    , Gay (2006) p. 745, kaj (2018) “The scientific standing of psychoanalysis”, BJPsych International 15 (1), p. 5–8. doi:10.1192/bji.2017.4. 
    • Por la debato pri psikoanalizo kaj feminismo, vidu Appignanesi, Lisa & Forrester, John. Freud's Women. London: Penguin Books, 1992, pp. 455–74
  9. Thurschwell, Pamela. (2009) Sigmund Freud. London: Routledge. ISBN 0-415-21520-X.
  10. Gresser 1994, p. 225.
  11. Emanuel Rice. (1990) Freud and Moses: The Long Journey Home. SUNY Press. ISBN 978-0-7914-0453-9.
  12. Gay 2006, pp. 4–8; Clark 1980, p. 4
  13. Deborah P. Margolis, M.A. (1989). “Margolis 1989”, Mod. Psychoanal, p. 37–56. Alirita 17a de januaro 2014.. 
  14. Peter Gay, Freud (1989) p. 5-6
  15. Ernest Jones, The Life and Work of Sigmund Freud (964) p. 37-40
  16. Jones, Ernest (1964) Sigmund Freud: Life and Work. Eldonita kaj mallongigita de Lionel Trilling kaj Stephen Marcus. Harmondsworth: Penguin Books p. 37
  17. Hothersall 2004, p. 276.
  18. Hothersall 1995
  19. Costandi, Mo, "Freud was a pioneering neuroscientist", The Guardian, 10a de marto 2014. Kontrolita 16a de majo 2018.
    En tiu periodo li publikigis tri artikolojn, nome la jenaj: Por pli profunda analizo: Gamwell, Lynn. (2006) From Neurology to Psychoanalysis. State University of New York: Binghamton University Art Museum, p. 29−33, 37−39.
  20. Gay 2006 p. 36
  21. Frank Sulloway 1992 [1979], p. 22
  22. Gay 2006, pp. 42–47
  23. Peter J. Swales, "Freud, Minna Bernays and the Conquest of Rome: New Light on the Origins of Psychoanalysis", The New American Review, Spring/Summer 1982, pp. 1–23, kiu inkludas ankaŭ spekulativon pri aborto.
    • vidu Gay 2006, pp. 76, 752–53 pri skeptika rigardo al Swales.
    • por la malkovro de la hotelregistro vidu Blumenthal, Ralph (24a de decembro 2006). "Hotel log hints at desire that Freud didn't repress – Europe – International Herald Tribune". The New York Times. Arkivita el la originalo en 13a de junio 2017. Alirita la 4an de novembro 2014.
    • vidu ankaŭ 'Minna Bernays as "Mrs. Freud": What Sort of Relationship Did Sigmund Freud Have with His Sister-in-Law?' de Franz Maciejewski kaj Jeremy Gaines, American Imago, Volume 65, Number 1, Spring 2008, pp. 5–21
  24. Gay 2006, pp. 77, 169
  25. Freud kaj Bonaparte 2009, pp. 238–39
  26. Vitz 1988, pp. 53–54
  27. Sulloway 1992 [1979], pp. 66–67, 116
  28. Daniel Leader, Freud's Footnotes, London, Faber, 2000, pp. 34–45
  29. (1995) “Freud and the history of empathy”, The International Journal of Psycho-Analysis 76 (Pt 2), p. 237–56. 
  30. (February 1994) “Schopenhauer and Freud”, Int J Psychoanal. “A close study of Schopenhauer's central work, 'The World as Will and Representation', reveals that a number of Freud's most characteristic doctrines were first articulated by Schopenhauer. Schopenhauer's concept of the will contains the foundations of what in Freud became the concepts of the unconscious and the id. Schopenhauer's writings on madness anticipate Freud's theory of repression and his first theory of the aetiology of neurosis. Schopenhauer's work contains aspects of what become the theory of free association. And most importantly, Schopenhauer articulates major parts of the Freudian theory of sexuality. These correspondences raise some interesting questions about Freud's denial that he even read Schopenhauer until late in life.”. 
  31. Paul Roazen, en Dufresne, Todd (ed). Returns of the French Freud: Freud, Lacan, and Beyond. New York and London: Routledge Press, 1997, pp. 13–15
  32. Gay 2006, p. 45
  33. Holt 1989, p. 242
  34. Bloom 1994, p. 346
  35. Robert, Marthe (1976) From Oedipus to Moses: Freud's Jewish Identity New York: Anchor pp. 3–6
  36. Frosh, Stephen (2006) "Psychoanalysis and Judaism" in Black, David M.(ed) Psychoanalysis and Religion in the 21st Century, Hove: Routledge. pp. 205–06.
  37. Joseph Aguayo (1986). "Joseph Aguayo Charcot and Freud: Some Implications of Late 19th-century French Psychiatry and Politics for the Origins of Psychoanalysis (1986). Psychoanalysis and Contemporary Thought". Psychoanal. Contemp. Thought: 223–60. Arkivita el la originalo en 19a de julio 2011.Alirita la 28an de januaro 2020.
  38. Gay 2006, pp. 64–71
  39. jewishvirtuallibrary Sigmund Freud (1856–1939). jewishvirtuallibrary.org. Arkivita el la originalo je 9a de majo 2013. Alirita 20a de majo 2013 .
  40. Freud 1896c, pp. 203, 211, 219; Eissler 2005, p. 96
  41. J. Forrester The Seductions of Psychoanalysis Cambridge University Press 1990, pp. 75–76
  42. Gay 2006, pp. 88–96
  43. Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015, pp. 55–81
  44. Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015, p. 91
  45. Charles Bernheimer kaj Claire Kahane (eld) In Dora's Case: Freud – Hysteria – Feminism, London: Virago 1985
  46. Masson, Jeffrey Moussaieff. (2012) The Assault on Truth. Untreed Reads. ISBN 978-1-61187-280-4.
  47. Kris, Ernst, Introduction to Sigmund Freud The Origins of Psychoanalysis. Letters to Wilhelm Fliess, Drafts and Notes 1887–1902. Eld. Marie Bonaparte, Anna Freud, Ernst Kris, E. London: Imago 1954
  48. Reeder, Jurgen. (2002) Reflecting Psychoanalysis. Narrative and Resolve in the Psychoanalytic Experience. London: Karnac Books. ISBN 978-1-78049-710-5.
  49. Mannoni, Octave, Freud: The Theory of the Unconscious, London: Verso 2015, pp. 40–41.
  50. La origina foto estas en la Kongresa Biblioteko de Usono; vidu Eli Zaretsky: Freuds Jahrhundert, Die Geschichte der Psychoanalyse, Munich (dtv), 2009, p. 619
  51. Sulloway 1992 [1979], pp. 142ff.
  52. 52,0 52,1 Masson, Jeffrey M. (1984) The Assault on Truth. Freud's Suppression of the Seduction Theory. New York City: Farrar, Straus and Giroux,
  53. Bonomi, Carlos (2015) The Cut and the Building of Psychoanalysis, Volume I: Sigmund Freud and Emma Eckstein. London: Routledge, p. 80.
  54. Gay 2006, pp. 84–87, 154–56
  55. Schur, Max. "Some Additional 'Day Residues' of the Specimen Dream of Psychoanalysis." En Psychoananalysis, A General Psychology, eld. R.M. Loewenstein et al. New York: International Universities Press, 1966, pp. 45–95
  56. Gay 2006, pp. 154–56
  57. (2006) Interpreting Dreams. Penguin Books Limited. ISBN 978-0-14-191553-1. “Affiliated Professor seems to me to be the best translation of professor extraordinarius, which position has the rank of full Professor, but without payment by the University.”.
  58. Clark (1980), p. 424
  59. Phillips, Adam (2014) Becoming Freud Yale University Press. p. 139
  60. 60,0 60,1 60,2 Rose, Louis. (1998) The Freudian Calling: Early Psychoanalysis and the Pursuit of Cultural Science. Detroit: Wayne State University Press. ISBN 978-0-8143-2621-3.
  61. 61,0 61,1 61,2 Schwartz, Joseph. (2003) Cassandra's daughter: a history of psychoanalysis. London: Karnac. ISBN 978-1-85575-939-8.
  62. Ellenberger, Henri F.. (1970) The Discovery of the Unconscious: the History and Evolution of Dynamic Psychiatry. New York: Basic Books, p. [htt://archive.org/details/discoveryofuncon00ellerich/e/443 443], 454. ISBN 978-0-465-01673-0.
  63. La recenzo de Stekel aperis en 1902. En ĝi, li deklaris, ke la verko de Freud anoncis "novan epokon en psikologio".Rose, Louis. (1998) The Freudian Calling: Early Psychoanalysis and the Pursuit of Cultural Science. Detroit: Wayne State University Press. ISBN 978-0-8143-2621-3.
  64. (1998) “Freud and fetishism: previously unpublished minutes of the Vienna Psychoanalytic Society”, Psychoanalytic Quartery 57 (2), p. 147. doi:10.1080/21674086.1988.11927209. 
  65. La familio de Reitler estis konvertinta al katolikismo. Makari, George. (2008) Revolution in Mind: the Creation of Psychoanalysis. Carlton, Vic.: Melbourne University Publishing. ISBN 978-0-522-85480-0.
  66. Makari, George. (2008) Revolution in Mind: the Creation of Psychoanalysis. Carlton, Vic.: Melbourne University Publishing, p. 130–31. ISBN 978-0-522-85480-0.
  67. Stekel, Wilhelm (2007). 'On the history of the psychoanalytic movmement'. Jap Bos (trad. kaj not.). En Japp Boss kaj Leendert Groenendijk (eld). The Self-Marginalization of Wilhelm Stekel: Freudian Circles Inside and Out. New York. p. 131
  68. 68,0 68,1 Gay 2006, pp. 174–75
  69. Wehr, Gerhard. (1985) Jung – A Biography. Shambhala, p. [htt://archive.org/details/jungbiogray0000wehr/e/83 83–85]. ISBN 978-0-87773-455-0.
  70. (1991) “Reassessing Freud's case histories: the social construction of psychoanalysis”, Isis 82 (2), p. 245–75. doi:10.1086/355727. 
  71. Ellenberger, Henri F.. (1970) The Discovery of the Unconscious: the History and Evolution of Dynamic Psychiatry. New York: Basic Books. ISBN 978-0-465-01673-0.
  72. Gay 2006, p. 219
  73. Gay 2006, p. 503
  74. Martin Miller(1998) Freud and the Bolsheviks, Yale University Press, pp. 24, 45
  75. Jones, E. 1955, pp. 44–45
  76. Jones, Ernest (1964) Sigmund Freud: Life and Work. Eldonita kaj mallongigita de Lionel Trilling kaj Stephen Marcus. Harmondsworth: Penguin Books p. 332
  77. Jones, Ernest (1964) Sigmund Freud: Life and Work. Eldonita kaj mallongigita de Lionel Trilling kaj Stephen Marcus. Harmondsworth: Penguin Books pp. 334, 352, 361
  78. Gay 2006, p. 186
  79. 79,0 79,1 Gay 2006, p. 212
  80. Tri membroj de la Viena Psikoanaliza Societo rezignis samtempe kun Adler por establi la Societon por Libera Psikoanalizo. Ses aliaj membroj de la Viena Psikoanaliza Societo kiuj klopodis reteni ligilojn kun la Adler-a kaj kun la Freud-a tendaroj samtempe estis devigitaj post Freud insistis, ke ili devas elekti unu partion aŭ alian. Makari, George. (2008) Revolution in Mind: the Creation of Psychoanalysis. Carlton, Vic.: Melbourne University Publishing. ISBN 978-0-522-85480-0.
  81. Ellenberger, Henri F.. (1970) The Discovery of the Unconscious: the History and Evolution of Dynamic Psychiatry. New York: Basic Books, p. [htt://archive.org/details/discoveryofuncon00ellerich/e/456 456], 584–85. ISBN 978-0-465-01673-0.
  82. Ellenberger, Henri F.. (1970) The Discovery of the Unconscious: the History and Evolution of Dynamic Psychiatry. New York: Basic Books. ISBN 978-0-465-01673-0.
  83. Gay 2006, pp. 229–30, 241
  84. Gay 2006, pp. 474–81
  85. Gay 2006, p. 460
  86. Danto, Elizabeth Ann (2005). Freud's Free Clinics: Psychoanalysis and Social Justice, 1918–1938. New York: Columbia University Press, pp. 3, 104, 185–86.
  87. Miller, Martin (1998) Freud and the Bolsheviks, Yale University Press pp. 24, 59
  88. Miller (1998), p. 94.
  89. Maddox, Brenda (2006). Freud's Wizard: The Enigma of Ernest Jones. London: John Murray. pp. 147–79
  90. Danto, Elizabeth Ann (2005). Freud's Free Clinics: Psychoanalysis and Social Justice, 1918–1938. New York: Columbia University Press, p. 151
  91. Gay 2006, p. 406
  92. Gay 2006, p. 394
  93. Gay 2006, pp. 490–500
  94. Gay 2006, p. 571
  95. Appignanesi, Lisa & Forrester, John. Freud's Women. London: Penguin Books, 1992, p. 108
  96. Breger, Louis. Freud: Darkness in the Midst of Vision. Wiley, 2011, p. 262
  97. (2003) “Freud's psychoanalysis of Edith Banfield Jackson, 1930–1936”, Journal of the American Academy of Psychoanalysis and Dynamic Psychiatry 31 (4), p. 609–25. doi:10.1521/jaap.31.4.609.23009. 
  98. (1997) “Freud's analysis of Albert Hirst, 1903–1910”, Bulletin of the History of Medicine 71 (1), p. 69–93. doi:10.1353/bhm.1997.0045. 
  99. Gay 2006, pp. 419–20
  100. Gay 2006, pp. 592–93.
  101. 101,0 101,1 Gay 2006, pp. 618–20, 624–25.
  102. Cohen 2009, pp. 152–53.
  103. Cohen 2009, pp. 157–59.
  104. Cohen 2009, p. 160.
  105. Cohen 2009, p. 166
  106. Cohen 2009, pp. 178, 205–07.
  107. Schur, Max (1972) Freud: Living and Dying, London: Hogarth Press, pp. 498–99.
  108. Cohen 2009, p. 213.
  109. Chaney, Edward (2006). 'Egypt in England and America: The Cultural Memorials of Religion, Royalty and Religion', Sites of Exchange: European Crossroads and Faultlines, ed. M. Ascari kaj A. Corrado. Amsterdam and New York: Rodopi, Chaney'Freudian Egypt', The London Magazine (April/May 2006), pp. 62–69, kaj Chaney, 'Moses and Monotheism, by Sigmund Freud', 'The Canon', THE (Times Higher Education), 3–9 June 2010, No. 1, 950, p. 53.
  110. Gay 2006, pp. 650–51
  111. Index entry. ONS. Alirita 2-a de septembro 2016 .
  112. (2008) “Freud's Death: Historical Truth and Biographical Fictions”, American Imago 65 (1), p. 107–28. doi:10.1353/aim.0.0003. 
  113. 113,0 113,1 Sigmund Freud's Collection: An Archaeology of the Mind. Arkivita el la originalo je 22a de februaro 2014. Alirita 2014-02-08 .
  114. Welter, Volker M. (2011-10-01) Ernst L. Freud, Architect. ISBN 978-0-85745-234-4.
  115. Burke, Janine The Sphinx at the Table: Sigmund Freud's Art Collection and the Development of Psychoanalysis, New York: Walker and Co. 2006, p. 340.
  116. E. James Lieberman, Zamenhof, psikologie: de Freud al Piron En La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 438-442.
  117. Samloke, paĝo 439.
  118. Samloke.
  119. Samloke, pp. 439-440.
  120. Samloke, paĝo 440.
  121. Samloke, pp. 441-442.
  122. Foulkes D., A grammar of dreams (1978), Basic Books, 1998 kaj Domhoff G.W., La scienca studo de sonĝoj, American Psychological Association, 2003
  123. Freud kaj liaj kritikistoj, aŭtoro Paul Robinson, University of California Press, jaro 1993
  124. Webster, Richard (2005). Why Freud Was Wrong: Sin, Science and Psychoanalysis. Oxford: The Orwell Press. pp. 12, 437. ISBN 978-0-9515922-5-0.
  125. Frederick Crews (1 March 1996). "The Verdict on Freud". Psychological Science. 7 (2): 63–68. doi:10.1111/j.1467-9280.1996.tb00331.x. S2CID 143453699

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Bloom, Harold. The Western Canon. Riverhead Books, 1994.
  • Clark, Ronald W. (Junio 1980). Freud: The Man and the Cause (1a eld.). Random House Inc (T). ISBN 978-0-394-40983-2.
  • Cohen, David. The Escape of Sigmund Freud. JR Books, 2009.
  • Eissler, K.R. Freud and the Seduction Theory: A Brief Love Affair. Int. Univ. Press, 2005.
  • Ford, Donald H. & Urban, Hugh B. Systems of Psychotherapy: A Comparative Study. John Wiley & Sons, Inc, 1965.
  • Freud, Sigmund kaj Bonaparte, Marie (eld.). The Origins of Psychoanalysis. Letters to Wilhelm Fliess: Drafts and Notes 1887–1902. Kessinger Publishing, 2009.
  • Gay, Peter. Freud: A Life for Our Time. London: Papermac, 1988; 2a eldono, Little Books (1a de majo 2006), 864 pp., ISBN 978-1-904435-53-2; Repeso, W.W. Norton & Company (1988); W.W. Norton & Company (17a d majo 2006), 864 pp., ISBN 978-0-393-32861-5
  • Gresser, Moshe. Dual Allegiance: Freud As a Modern Jew. SUNY Press, 1994.
  • Holt, Robert. Freud Reappraised: A Fresh Look At Psychoanalytic Theory. The Guilford Press, 1989.
  • Hothersall, D. History of Psychology. 3a eldono, Mcgraw-Hill, 1995.
  • Jones, E. Sigmund Freud: Life and Work Vol 1: The Young Freud 1856–1900, Hogarth Press, 1953.
  • Jones, E. Sigmund Freud: Life and Work Vol 2: The Years of Maturity 1901–1919, Hogarth Press, 1955
  • Jones, E. Sigmund Freud: Life and Work Vol 3: The Final Years 1919–1939, Hogarth Press, 1957
  • Meissner, William W. "Freud and the Bible" en Bruce M. Metzger and Michael David Coogan (eld.). The Oxford Companion to the Bible. Oxford University Press, 1993.
  • Sulloway, Frank J. (1992) [1979]. Freud, Biologist of the Mind. Beyond the Psychoanalytic Legend. Harvard University Press. ISBN 978-0-674-32335-3.
  • Vitz, Paul C. Sigmund Freud's Christian Unconscious. The Guilford Press, 1988.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sigmund Freud en la angla Vikipedio.
Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.