Sonkarto
Aspekto
Sonkarto estas komputila kromkarto kiu, stirate de programo, generas elektronikajn signalojn por eligi sintezatajn sonojn per laŭtparolilo. Kutima peco de aparataro por plurmedio.
Ekde la 90-aj jaroj la komponentoj de sonkarto estas regule integritaj en la komputila ĉeftabulo.
Kelkaj konataj markoj de sonkartoj estas Creative (Sound Blaster), AdLib kaj Terratec.
Komponentoj de sonkarto
[redakti | redakti fonton]- Ciferecigilo por konverti inter analogaj kaj ciferecaj signaloj
- Sintezilo
- Mikrofona plifortigilo
- Sonmiksilo por agordi la laŭtecon de diversaj sonfontoj (mikrofono, MIDI, WAV-sono, ktp)
Konektiloj de sonkarto
[redakti | redakti fonton]- Sonenigo (angle: line in), ofte blukolora
- Mikrofonenigo, ofte rozkolora
- Soneligo (angle: line out) por la laŭtparoliloj, ofte verdkolora
- Eligo por laŭtparoliloj malantaŭ vi, ofte nigrokolora
- Eligo por aliaj laŭtparoliloj kaj subwoofer, ofte oranĝkolora