Saltu al enhavo

Komunumaro Saarburg-Kell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Saarburg-Kell
Blazono
Komunumaro Saarburg-Kell (Germanio)
Komunumaro Saarburg-Kell (Germanio)
DEC

Map

komunumaro en Rejnlando-Palatinato
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Trier-Saarburg
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo TR, SAB
Oficiala Municipokodo 072355008
Subdivido 29 unuopaj komunumoj (Ortsgemeinden)
Politiko
Komunumestro Jürgen Dixius
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Adreso de la administrejo Schlossberg 6
54439 Saarburg
Demografio
Loĝantaro 34095 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)49.6091666666676.5502777777778Koordinatoj: 49° 37′ N, 6° 33′ O (mapo)
Areo 359 km²
Oficiala retejo http://www.saarburg-kell.de/
vdr

La komunumaro Saarburg-Kell - germane Verbandsgemeinde Saarburg-Kell, mallonge VG Saarburg-Kell - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Trier-Saarburg de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis 34 095 loĝantojn. Ĝi estis fondita la 1-an de januaro 2019 post la kunfandiĝo de la administraj komunumaroj Saarburg kaj Kell am See.

La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malprofitaj ekonomie.

Membraj komumunoj

[redakti | redakti fonton]
nomo ligo antaŭ 2019 areo
(km²)
loĝantoj
(1950)
loĝantoj
(fine de 2022)
Ayl VG Saarburg 7,58 931 1 553
Baldringen VG Kell am See 1,76 162 264
Fisch VG Saarburg 6,88 302 413
Freudenburg VG Saarburg 11,00 1 396 1 833
Greimerath VG Kell am See 12,12 873 953
Heddert VG Kell am See 4,90 204 275
Hentern VG Kell am See 6,15 344 434
Irsch VG Saarburg 15,21 1 249 1 583
Kastel-Staadt VG Saarburg 5,23 455 432
Kell am See VG Kell am See 28,26 1 385 2 018
Kirf VG Saarburg 19,15 954 801
Lampaden VG Kell am See 8,16 503 557
Mandern VG Kell am See 23,96 816 884
Mannebach VG Saarburg 6,02 349 334
Merzkirchen VG Saarburg 18,21 916 842
Ockfen VG Saarburg 2,46 495 609
Palzem VG Saarburg 21,30 1 378 1 557
Paschel VG Kell am See 4,30 195 238
Saarburg, urbo VG Saarburg 20,36 4 942 7 597
Schillingen VG Kell am See 19,58 902 1 233
Schoden VG Saarburg 5,14 393 726
Schömerich VG Kell am See 2,46 163 127
Serrig VG Saarburg 17,63 1 431 1 684
Taben-Rodt VG Saarburg 16,16 752 806
Trassem VG Saarburg 7,53 650 1 149
Vierherrenborn VG Kell am See 8,57 - 185
Waldweiler VG Kell am See 11,08 629 858
Wincheringen VG Saarburg 18,72 1 543 2 529
Zerf VG Kell am See 28,87 1 156 1 621
VG Saarburg-Kell  359 25 595 34 095

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]