Saltu al enhavo

William Auld

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el W.Auld)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William Auld
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1924
en Erith, Kent, Anglujo, Britio
Morto 11-an de septembro 2006
en Dolaro, Clackmannanshire, Skotlando
Lingvoj Esperantoangla
Nacieco skoto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Allan Glen's School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1937–)
poeto
muzikologo
redaktisto
sciencfikcia verkisto
eseisto
verkisto
tradukisto
esperantologo Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj La infana raso
Esperanto
Tradukis en Esperanton liaj tradukaĵoj
Verkis en Esperanto listo de liaj verkoj
Aliaj aktivaĵoj liaj aktivecoj
vdr

William Auld [ŭiljam old], foje esperantigita per Vilhelmo Oldo[1] (naskiĝis la 6-an de novembro 1924 en Londono, mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro) estis skota Esperantlingva poeto, verkisto kaj tradukisto. Li plurfoje estis nomumita por la Nobel-premio pri literaturo,[2][3] en 1999, 2004, kaj 2006 kaj estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].

Laŭ profesio Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro en graflando Clackmannanshire.

En 1960, li komencis labori en lernejo en Alloa kaj restis tie ĝis sia emeritiĝo.

Malkovro de Esperanto

[redakti | redakti fonton]

William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto, kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto, kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis sin pri ĝi kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.

Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.

Dua Monda Milito

[redakti | redakti fonton]

De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.

Agadoj en esperanta mondo

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de Auld: Pri Lingvo kaj aliaj Artoj, 1978

Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.

Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj prezidanto de Esperanta PEN-Centro (1999-2005); Honora Membro de UEA.

Propono por Nobel-premio pri literaturo

[redakti | redakti fonton]

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo ekde 1999 ĝis la morto en 2006[2][3]. Laŭ informo de The Telegraph li estis proponita por la premio en 1999, en 2004 kaj en 2006[5]. Auld estis trifoje inter la plej bonaj dek kandidatoj[4].

Distingoj

[redakti | redakti fonton]

En 2000 William Auld estis honorigata per FAME-premio.

Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el la angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), Esperanto de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon "noveloj" ĝis 1998.

Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia precipa poemo, La Infana Raso (1956)[6], Inspirite parte de la Cantos de usona poeto Ezra Pound, kaj ankaŭ tradukita en la nederlanda sub la titolo "Het kinderras'[7]. Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn, la plej fama estas "Paŝoj al plena posedo".

Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.

Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

Li kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Listo de verkoj

[redakti | redakti fonton]
El Unu Verda Vivo, 1978.

Antologioj

[redakti | redakti fonton]

Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonitan en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)

Tradukaĵoj

[redakti | redakti fonton]

El la angla

[redakti | redakti fonton]

El la lalansa-skota

[redakti | redakti fonton]

El la sveda

[redakti | redakti fonton]

En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de Facetoj de Esperanto, Brita Esperanto-Asocio, 1976
Kovrilpaĝo de Enkonduko en la Originalan Literaturon de Esperanto, 1979

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)
  • Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro

[redakti | redakti fonton]
  • Clemens J. Setz: William Auld, la majstro de la malnova monda helplingvo (trad. Detlef Karthaus). Trairado tra diversaj poemoj de Auld kaj iliaj tradukoj al la germana. Beletra Almanako (33), oktobro 2018. pp. 134–150.

Pri En Barko Senpilota

Citaĵo
 Laŭ la enkonduko, la eldonejo "Edistudio" intencas iniciati la eldonadon de belliteratura serio, dediĉota monografie al la plej reprezentaj aŭtoroj de nia kulturo. Kaj jen en tiu unua volumo de la serio estas la originala poemaro de Auld.

La libro estas vere impona pro la poemaro de la aŭtoro, sed ankaŭ imponas la prezentado de la verko; unue la enkonduko de la redaktoro Aldo de'Giorgi, sekvata de pluraj eseoj pri la verko: Amble [tiel] kun William Auld de Régulo Perez; La poeto William Auld de Edwwin de Kock; Pensoj de danka leganto de Rejna de Jong; Nacilingvaj literaturaj influoj sur la poemojn de Auld, de Majorie Boulton; Vort-statistikaj esploroj en poemoj de Auld, de Henry Vatré. Sekvas la poemaran tekston de la aŭtoro diversaj antaŭparoloj al la jam eldonitaj verkoj de W. Auld: de G. Waringhien al "Spiro de l'pasio"; antaŭparolo al la unua eldono de "La infana raso" de John Francis; prologo de Vilmos Benczik al la dua eldono; antaŭparolo al "Unufingraj Melodioj" skizo de John Francis; al "Humoroj" de Henri Vatré; kaj laste estas "Membiografio de la aŭtoro" de William Auld. La plej elstara poemo de la libro estas la konata "La infana raso", jam dufoje eldonita, eble la plej grava epopeo el la esperanta literaturo. Per la aliaj poemoj oni povas profunde koni la personecon de la aŭtoro, ĉar nenio alia krom la poezio eliras el la propra spirito de la poetoj, precipe kiam la poezio estas pli ol nura versfarado. Pro kio William Auld dediĉis sin al la esperanta poezio? Kial William Auld estas esperantisto? Per liaj poemoj oni povas certe malkovri tion. William Auld militis, kiel li diras en la membiografio. (pĝ. 848) "Fininte la liceon, mi volontule aliĝis al la brita aer-armeo (R.A.F.) kaj fariĝis ĉas-aviadila piloto (en Spitfire): kiel socialisto mi estis konscie kontraŭfaŝisma. Mi militservis en Mezoriento, Nordafriko kaj Mediteraneo". Li diras en la poemo "La perfidita juno" (pĝ 156):

Jam unu fojon ni al fremdaj bordoj
iris batale kontraŭ faŝisthordoj.
Pro mia kredo mi bueadi lernis,
kaj miltajn homajn vivojn mi ekstermis
(aŭ mi supozas tion: mi ne vidis.
......................................
Ni, la junuloj, iris en inferon
por tranĉi el la mondo mam'kanceron:
mi kredis je pli forta posta sano,
pli pura vivo laŭ pacama plano.
Oni al ni promesis la futuron,
se ni likvidos la faŝistteruron:
mensogo fia! Kion ni ricevis,
kiam la falsa bestregimo krevis?
Cu pacon kaj esperon kaj progreson?
Ne! Aŭdis ni, veninte el batalo:
la mondon savis vi por kapitalo!

Jen respondo al tiu trompaĵo en la poemo "Mankas krotaloj" (p§ 438)
Ni havas financistojn
politikistojn
furnalistojn
televidon
prudulojn
kaj ankaŭ aliajn
venenafojn.
Sed krotalojn
ni ne havas.

Kaj en la poemo "Mi trovis kredon novan" (p§ 151)
Kaj mi trovis kredon novan
kredon pri la homdestin
Se denove mi militus
laŭ ordon de I 'registaro,
kaj per bomboj forlikvidus
kelkajn milojn de I homaro —
ili estus miaj fratoj,
demokratoj:
eternan punon mi meritus,
se denove mi militus.
Do ne plu en la Eielon
mi levigos:
mian vivon mi dediĉos
al laboro sur la tero,
por futuro
tuthomara,
solidara:
jen pli granda aventuro!
Kaj je la fino de "La infana raso":
(la celon mi plenumas
la celo nin konsumas)

Vere se iam verko en Esperanto atingus la Nobel-premion, tio ja estus vera venko por Esperanto. William Hold indas ĝuste kaj juste esti proponita al tiu prestiĝa literatura premio. 
— G.M.E. Boletín n285 (mar 1988)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. “Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970, p. 155 Arkivigite je 2014-04-29 per la retarkivo Wayback Machine: Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie, mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.
  2. 2,0 2,1 (en) Paul Gubbins, William Auld, The Guardian, la 19-an de septembro 2006
  3. 3,0 3,1 (en) William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet, The Scotsman, la 15-an de julio 2006.
  4. 4,0 4,1 (eo) István SZABOLCS, Konferenco de poliglotoj en Budapest 2023 – Prelego pri Esperanto kaj Hungario, HEA, la 3-an de decembro 2023
  5. (en) William Auld, The Telegraph, 22-an de septembro 2006.
  6. (de) Clemens J. Setz, William Auld (2015-03). “Die kindliche Rasse (XIV)”, Akzente 62 (1), p. 4–7.
  7. (nl) "Het kinderras", eld. Tor, Amsteradamo, 88 paĝoj, 1982, ISBN 90 70055 384
Trovu « William Auld » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


Jen kelkaj sonekzemploj de muzike prilaboritaj poemoj:

http://www.youtube.com/watch?v=1xjHsNS6GI8 kaj la kanto "Memoro" same de W. Auld, kaj ankaŭ kantata de Maksim Fedorov, la du lastaj eroj ambaŭ el la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.