Saltu al enhavo

Ludwig Wittgenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Wittgenstein)
Ludwig Wittgenstein
Persona informo
Ludwig Josef Johann Wittgenstein
Naskiĝo 26-an de aprilo 1889 (1889-04-26)
en Neuwaldegg,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de aprilo 1951 (1951-04-29) (62-jaraĝa)
en Kembriĝo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Prostata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Ascension Parish Burial Ground (en) Traduki, 5D31 52° 13′ 03″ Nordo 0° 06′ 00″ Oriento / 52.21761 °N, 0.10011 °O / 52.21761; 0.10011 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio protestantismo vd
Lingvoj germanaangla vd
Loĝloko Skjolden • Wiener Neustadt vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1938–1951)
Aŭstrio (1889–1938) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Trinity College (1911–1913)
Viktorino-Universitato de Manĉestro (1908–1911)
Teknologia Universitato Berlino - inĝenierarto (1906–1908)
Bundesrealgymnasium Linz Fadingerstraße (en) Traduki (1903–1906)
Universitato de Kembriĝo Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Ludwig Wittgenstein
Memorigilo Ludwig Wittgenstein
Familio
Dinastio Wittgenstein family vd
Patro Karl Wittgenstein (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Leopoldine 'Poldy' Kalmus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Margaret Stonborough-Wittgenstein (en) Traduki, Paul Wittgenstein, Johannes Wittgenstein (en) Traduki, Rudolf Wittgenstein (en) Traduki, Rittmeister Konrad Wittgenstein (en) Traduki, Dora Wittgenstein (en) Traduki, Helene Wittgenstein (en) Traduki kaj Hermine Wittgenstein (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Parencoj Friedrich August von Hayek (duaranga kuzo)
Joseph Joachim (duaranga kuzo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo de lingvo
aforisto
epistemologo
filozofo
matematikisto
profesoro
logikisto
arkitektura teoriisto
instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Bertrand RussellFrank P. Ramsey vd
Verkado
Verkoj Traktaĵo Logika-Filozofia ❦
Filozofiaj Esploradoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
Filozofo
Okcidenta Filozofio
Filozofio de la 20-a jarcento
Ĉefaj interesoj logiko, metafiziko, filozofio de lingvo, filozofio de matematiko
Noteblaj ideoj "Signifado estas uzo"
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ludwig Josef Johann WITTGENSTEIN [LUDvig VITgenŝtajn] (naskiĝis la 26-an de aprilo 1889 en Vieno, mortis la 29-an de aprilo 1951 en Kembriĝo, Britio) estis aŭstra-brita filozofo kiu laboris ĉefe pri logiko, filozofio de matematiko, filozofio de menso, kaj filozofio de lingvaĵo.[1]

El 1929–1947, Wittgenstein instruis en la Universitato de Kembriĝo.[2] Dum sia vivo li publikigis nur unu mallongan libron, nome la 75-paĝan Tractatus Logico-Philosophicus (1921), unu artikolon, unu librorevizion kaj unu porinfanan vortaron.[3] Liaj enormaj manuskriptoj estis eldonitaj kaj publikigitaj nur postmorte. Philosophische Untersuchungen aperis kiel libro en 1953 kaj ĉe la fino de la jarcento ĝi estis konsiderata grava moderna klasikaĵo.[4] Filozofo Bertrand Russell priskribis Wittgenstein kiel "the most perfect example I have ever known of genius as traditionally conceived; passionate, profound, intense, and dominating" (la plej perfekta ekzemplo kiun mi iam konis de geniulo kiel tradicie konsiderita; pasia, profunda, intensa, kaj dominema).[5]

Naskiĝinta en Vieno en unu el la plej riĉaj familioj de Eŭropo, li heredis grandan riĉon de sia patro en 1913. Li donis kelkajn konsiderindajn monkvantojn al malriĉaj artistoj. En periodo de akra persona deprimo post la Unua Mondmilito, li fordonis sian tutan riĉon al siaj gefratoj.[6][7] Tri el liaj fratoj faris memmortigon, kaj Wittgenstein mem vidis tion.[8] Li lasis studojn kelkajn fojojn — por militservi kiel oficiro ĉe frontolinio dum la Unua Mondmilito, kie li estis medaligita kelkajn fojojn pro sia kuraĝo; por instrui en lernejoj de malproksimaj aŭstriaj vilaĝoj kie li trafis polemikojn kiam li batis infanojn kiuj eraris en matematiko; kaj por labori kiel hospitala flegisto dum la Dua Mondmilito en Londono kie li konsilis al pacientojn ne engluti la preskribitajn drogojn dum li tre sukcesis kaŝi sekrete la fakton ke li estas unu el plej famaj filozofoj de la mondo.[9] Li priskribis filozofion, tamen, kiel "la nura laboro kiu havigas al mi realan kontentigon."[10]

Lia filozofio estas ofte dividata en frua periodo, ekzempligita ĉe la Tractatus, kaj pli posta periodo, artikulita en la Philosophische Untersuchungen. La frua Wittgenstein estis koncernita ĉe la logika rilato inter propozicioj kaj la mondo kaj kredis ke per havigo de atento pri la logika subtavoligo de tiu rilato, li estis solvinta ĉiajn filozofiajn problemojn. La posta Wittgenstein malakceptis multajn el la komprenoj de la Tractatus, argumente ke la signifo de vortoj estas pli bone subkomprenita laŭ ties uzado ene de difinita lingvoludo.[11]

La influo de Wittgenstein sentiĝis en preskaŭ ĉiu kampo de beletroj kaj sociaj sciencoj, kvankam estas diverĝaj interpretaĵoj de lia pensaro. Laŭ vortoj de lia amiko kaj kolego Georg Henrik von Wright:

Li estis de opinio... ke liaj ideoj estas ĝenerale miskomprenitaj kaj distorditaj eĉ fare de tiuj kiuj konfesis esti liaj disĉiploj. Li dubis, ke li estos pli bone komprenita en la futuro. Li iam diris ke li sentas kvazaŭ li verkas por homoj kiuj estus pensantaj laŭ diferenca vojo, spiri diferencan aeron de vivo, disde el tiuj homoj nuntempaj.[12]

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Wittgenstein naskiĝis en Vieno la 26an de aprilo 1889, kiel la oka filo de riĉega industriisto Karl Wittgenstein kaj Leopoldine Wittgenstein, denaske Kalmus. Li estis la plej juna de naŭ gefratoj, naskiĝinta en unu el la familioj plej elstaraj kaj riĉaj de la Aŭstrohungara Imperio. Liaj patroflankaj geavoj, Hermann Christian kaj Fanny Wittgenstein (kiu estis kuzino de la fama violonisto Joseph Joachim​),[13] estis ambaŭ naskiĝintaj en familioj de judoj, sed kiuj poste konvertiĝis al protestantismo kaj translokiĝintaj el Saksio al Vieno en la 1850-aj jaroj, asimiliĝis al la vienaj protestantaj profesiaj klasoj.

Karl Wittgenstein, la patro de Ludwig, estis la plej riĉa industria milionulo el Aŭstrio-Hungario.[14]

La patro de Ludwig iĝis industria entreprenisto kaj riĉiĝis ene de la siderurgia sektoro. Fine de la 1880-aj jaroj, Karl kontrolis faktan monopolon super la resursoj de fero kaj ŝtalo ene de la imperio kaj estis unu de la homoj plej riĉaj de la mondo.[15]​ Poste, Karl transigis grandan parton de sia kapitalo al nemoveblaĵaj propraĵoj, kapitalakcioj, valoraj metaloj kaj rezervoj de eksterlandaj valutoj, ĉio disigita tra Svisio, Aŭstrio, Nederlando kaj Nordameriko. Konsekvence, la enorma riĉeco de la familio estis izolita disde la krizoj de inflacio kiuj venis en postaj jaroj.[16]

Lia patrino, Leopoldine Kalmus, estis filino de patro juda kaj patrino katolika. Spite al la konverto al protestantismo fare de liaj patroflankaj geavoj, la filoj de la familio Wittgenstein estis baptitaj kiel katolikoj — nome la religio de la patrinflanka avino — kaj Ludwig ricevis katolikan entombigon.[17]

Li kreskiĝis en hejmo kiu havigis etoson escepte intensa por arta kaj intelekta disvolviĝo. Liaj gepatroj estis muzikemuloj kaj ĉiuj liaj gefiloj havis intelektajn kaj artajn kapablojn. La pli aĝa frato de Ludwig, nome Paul Wittgenstein, iĝis koncerta pianisto tutmonde fama kiu pluigis sian karieron kiel koncertisto eĉ perdinte la dekstran brakon en la Unua Mondmilito (1914-1918), kio okazigis, ke Maurice Ravel komponis por li en 1931 sian faman Konĉerto por piano por maldekstra mano.[18]

La fratino de Ludwig, nome Gretl, pentrita de Gustav Klimt por nupta portreto en 1905.

La hejmo de la familio Wittgenstein altiris klerajn ĉeestantojn, speciale muzikistojn. La familio ricevis oftajn vizitojn de artistoj kiel Gustav Mahler. La muzika edukado de Ludwig estos tre grava por li. Li eĉ uzis muzikajn ekzemplojn en siaj filozofiaj verkoj. Alia ne tiom feliĉa ebla heredaĵo estis tendenco al memmortigo: tri de liaj kvar fratoj memortigis sin.

Li ekstudis komence de la 20-a jarcento en la mezlernejo de Linz, nome Realschule Bundesrealgymnasium Fadingerstrasse. En tiu sama lernejo tiam studis ankaŭ Adolf Hitler. Ekzistas foto datita en 1901 en kiu videblas ambaŭ, kun la ceteraj lernantoj kaj unu de liaj profesoroj, poze por la lerneja jara foto. Ĝi apartenas al libro verkita de aŭstralia Kimberley Cornish titolita The Jew of Linz: Wittgenstein, Hitler and Their Secret Battle for the Mind (1998). Laŭ tiu verkistino, la juna Ludwig estus la juda infano al kiu poste aludos Adolf Hitler en sia verko Mein Kampf (Mia lukto), kvankam tiu teorio estas disputata.[19]

Li inĝenieriĝis en Berlino,[20] kaj poste translokiĝis al Kembriĝo en 1911. Fakte la dekomenca intereso intelekta de Wittgenstein ne estis filozofio sed inĝenierio. Tiukadre liaj studoj kondukis lin al Manĉestro (Britio), kie estis tiam la avangardo de la aviada inĝenierio. Kiel rezulto de sia unua laboro, li prezentis patenton por jetmotoro en 1911 kiu ŝajne havis ioman influon sur la estonta dezajno de la motoroj por helikopteroj. Estante en Anglio li interesiĝis por filozofio de matematiko kaj ekkontaktis kun Bertrand Russell, kun kiu li havos amikan kaj tumultan rilaton.[21] Tamen tiu angla etoso estis kio lanĉis lin al intelekta kariero, kun amikoj kiel George Moore kaj la ekonomikistoj John Maynard Keynes[22] kaj Piero Sraffa.

Estis tiam kiam li ekinteresiĝis en la fundamentoj de matematiko, partikulare leginte la verkojn de Bertrand Russell nome The Principles of Mathematics (1903), kaj de Gottlob Frege nome Die Grundlagen der Arithmetik, vol. 1 (1893) kaj vol. 2 (1903).[23] La fratino de Wittgenstein Hermine diris, ke li obsediĝis per matematiki kiel rezulto, kaj tiukadre perdis intereson en aeronaŭtiko.[24] Li decidis anstataŭe, ke li bezonis studi logiko kaj la fundamentojn de matematiko, priskribante sin kiel en "konstanta, neprikribebla, preskaŭ patologia stato de agitiĝo."[24] En la somero 1911 li vizitis Frege en la Universitato de Jena por montri al li iom de filozofio de matematiko kaj de logiko kion li estis verkinta, kaj por demandi ĉu meritas la penon sekvadi tion.[25] Li skribis:

Citaĵo
 Mi eniris en la studio de Frege. Frege estis malgranda, pura homo kun pinta barbo kiu trasaltis la ĉambron parolante. Li absolute balais la plankon per mi, kaj mi sentis min tre deprimita; sed fine li diris 'Vi devas reveni', tial mi kontentiĝis. Mi havis kelkaj diskutojn kun li post tio. Frege neniam paroli pri io escepte pri logiko kaj matematiko, se mi ekparolis pri alia afero, li diris ion edukite kaj poste revenis al logiko kaj matematiko.[26] 
Wittgenstein, 1910-aj jaroj.

Wittgenstein deziris studi kun Frege, sed Frege sugestis, ke li iru al la Universitato de Kembriĝo por studi kun Russell, kaj tial la 18an de Oktobro 1911 Wittgenstein alvenis neanoncite al la ĉambroj de Russell en Trinity College.[27] Russell estis teumante kun C. K. Ogden, kiam, laŭ Russell,

Citaĵo
 nekonata germano aperis, parolante malmulte anglan sed malakceptante paroli germane. Li rezultis esti homo kiu estis lerninta inĝenieradon en Charlottenburg, sed dum tiu kurso li estis akirinta, per si mem, pasion por la filozofio de matematiko kaj venas nun al Kembriĝo kun la celo aŭskulti min.[25] 

Li estis tuj ne nur ĉeestante la prelegojn de Russell, sed ankaŭ dominante ilin. La prelegoj estis de malmultaj aŭskultataj kaj Russell ofte troviĝis prelegante nur por C. D. Broad, ric Harold Neville kaj H. T. J. Norton.[25] Wittgenstein startigis kutimon sekvi lin post la prelegoj reen al liaj ĉambroj por plie diskuti filozofion, ĝis estis tempo por la vespermanĝo en la Hall. Russell iritiĝis; li skribis al sia amatino Lady Ottoline Morrell: "Mia germana amiko minacas esti entrudulo."[28] Tamen Russell tuj ekopiniis, ke Wittgenstein estas genio, speciale post li ekzamenis la verkojn de Wittgenstein. Li skribis en Novembro 1911, ke li dekomence kredis Wittgenstein strangulo, sed tuj decidis, ke li estas genio:

Citaĵo
 Kelkaj el liaj fruaj ideoj malfaciligis la decidon. Li eltenis iam, por ekzemplo, ke ĉiuj ekzistadaj proponoj estas sensencaj. Tio okazis en prelegejo, kaj mi invitis lin konsideri la propozicion: 'Ne estas hipopotamoj en tiu salono nuntempe.' Kiam li malakceptis kredi tion, mi rigardis sub la skribotablojn trovante neniun; sed li restis nekonvinkita.[29] 
Bertrand Russell, 1907.

Tri monatojn post la alveno de Wittgenstein, Russell diris al Morrell jenon:

Citaĵo
 Mi amas lin kaj sentas, ke li solvos la problemojn, pri kiuj mi estas tro maljuna por solvi ilin ... Li estas la junulo kiun oni esperas.[30] 

Wittgenstein poste diris al David Pinsent, ke la kuraĝigo fare de Russell montriĝis lia savado, kaj ke ĝi finis naŭ jarojn de soleco kaj sufero, dum kiuj li kontinue pensis pri memmortigo. Kuraĝigante lin sekvi la vojon de la filozofio kaj pravigante lian klinon abandoni inĝenieradon, Russell estis, tre laŭvote, savinta la vivon de Wittgenstein.[30] La rol-renverso inter Bertrand Russell kaj Wittgenstein estis tuj kiel Russell priskribis en 1916, post Wittgenstein estis kritikante la propran verkaron de Russell:

Citaĵo
 Liaj kritikoj [de Wittgenstein], kvankam mi ne kredas, ke vi konstatis tion tiam, estis unuaranga okazaĵo en mia vivo, kaj tuŝis ĉion kion mi faris ekde tiam. Mi vidis, ke li pravas, kaj vidi, ke mi ne povos esperi denove fari tioman fundamentan verkon en filozofio.[31] 

Fakte Wittgenstein eltenis tre kritikan sintenon pri siaj filozofaj kolegoj kaj eĉ pri tio kion opiniis pri li aliaj figuroj de la scienca etoso. Ekzemple li diris jenon:

Citaĵo
 Mi indiferentas ĉu la tipa okcidenta sciencisto komprenas aŭ valorigas min, ĉar tiu ne komprenas la spiriton per kiu mi skribas. Nia civilizo karakterizas per la vorto 'progreso'. Progreso estas ties formo, ne unu de ties kvalitoj, nome progresi. Ĝi estas tipe konstruiva. Ĝia aktiveco kuŝas en la konstruado de produkto pli kaj pli komplika. Kaj eĉ la klareco estas je la servo de tiu celo; ĝi ne estas celo per si mem. Laŭ mi, kontraŭe, la klareco, la travidebleco, estas celo per si mem. 
— Aforismoj. Kulturo kaj valoro, 30.

En 1912 Wittgenstein aliĝis al la Kembriĝuniversitata Klubo pri Moralaj Sciencoj, nome influa diskutgrupo pri filozofiaj profesoroj kaj studentoj, kaj havigis sian unuan tekston tie la 29an de Novembro tiun jaron, nome kvar-minuta diskurso difinante filozofion kiel

Citaĵo
 ĉiuj tiuj primitivaj propozicioj kiuj estas akceptitaj kiel veraj senprive fare de variaj sciencoj.[32][33][34] 

Li dominis la societon kaj dum ioma tempo li ĉesis partopreni komence de la 1930-aj jaroj post plendoj ke li donis neniun ŝancon paroli.[35]

En 1919 li rezignis pri la parto de la enorma familia riĉeco kiun li estis heredinta kiam lia patro mortis. La mono estis dividita inter liaj fratino Helene kaj Hermine kaj lia frato Paul. Ludwig insistis, ke ili promesu al li, ke ili neniam redonu tion al li.

Lastaj tempoj

[redakti | redakti fonton]
Tomboŝtono de la tombo de Wittgenstein en Kembriĝo.

Wittgenstein mortis en Kembriĝo en la 29a de aprilo 1951.[36] Li mortis ĉe sia kuracisto, doktoro Bevan, malakceptinte ricevi kuractraktadon kontraŭ la prostata kancero kiun li estis suferanta. Antaŭ perdi la konscion, li petis al la edzino de la doktoro Bevan reprodukti liajn lastajn vortojn: "diru al ĉiuj, ke mi havis mirindan vivon". Li tiam estis laborante pri manuskripto kiu analizas la supozojn kaj kondiĉojn de certeco, kiu estis publikigita postmorte fare de la heredantino de liaj verkoj, nome Elizabeth Anscombe, laŭ la titolo Pri la certeco.

La filozofia pensaro de Wittgenstein kutime dividiĝas en jenaj du periodoj: nome la unua periodo ĉirkaŭ lia unua grava verko, publikigita en 1923; nome la Tractatus logico-philosophicus. Post ties publikigo, Wittgenstein lasis la filozofion, en la ideo, ke li jam estis solvinta ĉiujn filozofiajn problemojn. Kelkajn jarojn poste, kaj post kelkaj malfacilaĵoj, Wittgenstein revenis al instruado kaj al filozofio, sed per spirito tre diferenca disde tiu kiu movis lin al lia antaŭa verko. De tiu dua periodo rezultis la Filozofiaj esploroj, publikigitaj postmorte en 1953. Tiuj du verkoj estas tiom diferencaj ke ofte oni parolas pri «unua Wittgenstein» aŭ «Wittgenstein de la Tractatus» kaj de «dua Wittgenstein» aŭ «Wittgenstein de la Esploroj».

La Tractatus logico-philosophicus

[redakti | redakti fonton]
Kovrilpaĝo de la anglalingva eldono de 1922 de la Tractatus logico-philosophicus.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tractatus logico-philosophicus.

La Tractatus logico-philosophicus, kies verkado komenciĝis jam en 1913, estis eldonita en 1921. La pritraktataj temoj estas la establiĝo de la mondo kiel sumo de faktoj, la specifaj karakteroj de la lingvistikaj bildoj de la faktoj, t.e. de la propozicioj (logika formo, senco, vereco, malvereco), la ĝenerala difino de elementaj propozicioj, la konstato de tio, kion eblas laŭsence diri. La ĉefa intenco de la Tractatus estas difini la kondiĉojn de "senceco" de la lingvaĵo ĝenerale - do, de unuopaj lingvaĵoj. Tial ke ĝi esploras la apriorajn kondiĉojn de la determineco de la senco de propozicioj (t.e. faktoj), la verkon oni komparis al la Kritiko pri pura racio de Immanuel Kant. Tamen laŭ Wittgenstein mensa nivelo inter lingvaĵo kaj realaĵoj ne estu necesa. La Tractatus kontribuis, kune kun la verkoj de Gottlob Frege, Bertrand Russell kaj George Edward Moore, al la naskiĝo de analitika filozofio.

La Philosophische Untersuchungen

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Philosophische Untersuchungen.

Philosophische Untersuchungen (Filozofiaj esploroj) estas la titolo de verko de Wittgenstein kiu, kun la Tractatus logico-philosophicus, estas unu de la du ĉefaj verkoj de la filozofo. En ĝi Wittgenstein pristudas nombrajn problemojn kaj pridemandojn de semantiko, logiko, filozofio de matematiko kaj filozofio de menso. Li eliras el vidpunkto ke la konceptaj konfuzoj kiuj ĉirkaŭas la uzadon de la lingvo estas la kaŭzo de la plimulto de la filozofiaj problemoj. La libro estas rekonita kiel unu de la filozofiaj verkoj plej gravaj de la 20-a jarcento kaj plue influas en nuntempaj filozofoj, speciale en la studo de la menso kaj de la lingvo.

Postmortaj publikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La arkivo de Wittgenstein de nepublikigitaj tekstoj inkludis 83 manuskriptojn, 46 tajposkriptojn kaj 11 diktaĵojn, totaligante ĉirkaŭ 20 000 paĝojn. Elektante inter ripetitaj skizoj, revizioj, korektaĵoj, kaj izolaj notoj, la eldona laboro trovis preskaŭ unu trionon de la totalo taŭga por presado.[37] Interreta retejo hejmigita de la Universitato de Bergen permesis la aliron al bildoj de preskaŭ la tuta materialo kaj eĉ serĉi disponeblajn transskribojn.[38] En 2011, oni trovis du novajn skatolojn de tekstoj de Wittgenstein, kiuj supozeble perdiĝis dum la Dua Mondmilito.[39][40]

Kio iĝis la Filozofiaj esploroj estis jam preskaŭ kompletigita en 1951. La tri literaturaj zorgantoj de Wittgenstein decidis prioritaton al tio, pro sia esenca graveco kaj ĉar li eksplicite intencis publikadon. La libro estis publikigita en 1953.

Almenaŭ tri aliaj verkoj estis pli malpli finitaj. Du estis jam "kernaj tajposkriptoj", nome Filozofiaj rimarkoj kaj Filozofia gramatiko. Literatura (kun-)zorganto G. H. von Wright asertis, "Ili estas preskaŭ kompletigitaj verkoj. Sed Wittgenstein ne publikigis ilin."[41] La tria estis Rimarkoj pri koloro. "Li verkis i.a. gravan priskribon pri kolorkonceptoj, kaj tiun materialon li resumis kaj poluris, reduktante ĝin ĝis malgranda prilaboraĵo."[42]

  • Logisch-Philosophische Abhandlung, Annalen der Naturphilosophie, 14 (1921)
  • Philosophische Untersuchungen (1953)
  • Bemerkungen über die Grundlagen der Mathematik, eldonita de G.H. von Wright, R. Rhees, kaj G.E.M. Anscombe (1956)
  • Bemerkungen über die Philosophie der Psychologie, eldonita de G.E.M. Anscombe kaj G.H. von Wright (1980)
  • The Blue and Brown Books (1958) (Notoj diktitaj en la angla al studentoj de la Universitato de Kembriĝo dum 1933–1935)
  • Philosophische Bemerkungen, eldonita de Rush Rhees (1964)
  • Bemerkungen über die Farben, eldonita de G.E.M. Anscombe (1977)

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Dennett, Daniel, "LUDWIG WITTGENSTEIN: Philosopher (subscription required) — Time 100: Scientists and Thinkers issue", Time Magazine Online. Kontrolita 29a de Novembro 2011.
  2. Dennett, Daniel. "Ludwig Wittgenstein: Philosopher" Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, Time magazine, 29a de Marto 1999.
  3. Pri publikaĵoj dum lia vivo, vidu Monk, R., How to read Wittgenstein. W.W. Norton & Company. 2005, p. 5.
  4. Sondado ĉe 400 usonaj universitataj kaj altlernejaj filozofiaj instruistoj rangis ĝin ĉe la numero unu en 1999; vidu Lackey, Douglas "What Are the Modern Classics? The Baruch Poll of Great Philosophy in the Twentieth Century", Philosophical Forum. 30 (4), Decembro 1999, pp. 329–346. Por resumo de la sondado, vidu tie [1] Arkivigite je 2011-08-20 per la retarkivo Wayback Machine. Konsultita la 3an de Septembro 2010.
  5. Pri la citaĵo de Russell, vidu ĉe McGuinness, Brian. Wittgenstein: A Life : Young Ludwig 1889–1921. University of California Press, 1988, p. 118.
  6. Kiam lia patro mortiĝis en 1913 kaj Ludwig heredis konsiderindan riĉon... Poste, post la Unua Mondmilito, en kiu li militservis kiel volontulo en la Aŭstri-Hungaria Armeo, li fordonis sian tutan riĉon al sia gefratoj kaj, suferinta deprimon, serĉis rifuĝon en Malsupran Aŭstrion, kiel li laboris kiel ordinara bazlerneja instruisto. [Goethe Institute http://www.goethe.de/ges/phi/prt/en2341144.htm ]
  7. Duffy, Bruce. "The do-it-yourself life of Ludwig Wittgenstein", The New York Times, 13a de Novembro 1988, p. 4/10.
  8. Pri memmortigo de la fratoj, vidu Waugh, Alexander. "The Wittgensteins: Viennese whirl", The Daily Telegraph, 30an de Aŭgusto 2008.
  9. Monk, R., Ludwig Wittgenstein: The Duty of Genius. Free Press, 1990, pp. 232–233, 431.
    • Por lia mencio, vidu Alexander Waugh, The House of Wittgenstein: a Family at War. Random House of Canada, 2008, p. 114.
  10. Malcolm, (Aldona noto) p. 84.
  11. PDF
  12. Malcolm, p. 6.
  13. Monk. Ludwig Wittgenstein: The Duty of Genius. p. 5.
  14. Karl Wittgenstein, Business Tycoon and Art Patron. Arkivita el la originalo je 2018-06-25. Alirita 12-a decembro 2008 .
  15. «Karl Wittgenstein, Business Tycoon and Art Patron». Arkivita el originalo la 25an de junio 2018. Konsultita la 10an de novembro 2009.
  16. «The Cambridge Wittgenstein Archive: Ludwig Wittgenstein: Background». Arkivita el originalo la 24an de novembro 2009. Konsultita la 10an de novembro 2009.
  17. «Ludwig Wittgenstein». Internet Encyclopedia of Philosophy (en angla).
  18. Monk 2002, paĝo30
  19. Kimberley Cornish. The Jew of Linz: Wittgenstein, Hitler and Their Secret Battle for the Mind, ISBN 9780712679350
  20. Monk, p. 27.
  21. O'Connor, J.J. kaj Robertson, E.F.. Ludwig Josef Johann Wittgenstein (angle). St Andrews University. Alirita 1-a de januaro 2011 .
  22. Arnau, Juan (6a de novembro 2020). Wittgenstein, la palabra y el abismo. Babelia, El País. Konsultita la 6an de novembro 2020.
  23. Beaney 1997, pp. 194–223, 258–289.
  24. 24,0 24,1 Monk 1990, p. 30.
  25. 25,0 25,1 25,2 Monk 1990, p. 36.
  26. Kanterian 2007, p. 36.
  27. Ludwig Josef Johann Wittgenstein. St Andrews University. Alirita 2a de Septembro 2010 .
  28. McGuinness 1988, pp. 88–89.
  29. McGuinness 1988, p. 88.
  30. 30,0 30,1 Monk 1990, p. 41.
  31. Russell 1998, p. 282.
  32. (1981) “Russell and the Cambridge Moral Sciences Club”, Russell: The Journal of Bertrand Russell Studies 1 (2). doi:10.15173/russell.v1i2.1538. 
  33. (2003) Ludwig Wittgenstein: Public and Private Occasions. Rowman & Littlefield.
  34. Nedo & Ranchetti 1983, p. 89.
  35. Edmonds & Eidinow 2001, pp. 22–28.
  36. A Memoir (angle). Oxford University Press, p. 80–81.
  37. Stern 2010.
  38. Wittgenstein's Nachlass. Alirita 2022-11-10 .
  39. "Unpublished Wittgenstein Archive explored" (gazetnoto). Cambridge University. 28a de Aprilo 2011. Alirita la 6an de decembro 2023.
  40. "The case full of new Wittgenstein". (angle)
  41. Malcolm, Norman. (1984) Ludwig Wittgenstein – A Memoir, 2‑a eldono, Oxford: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924759-2.
  42. Wittgenstein, Ludwig. (1969) On Certainty. New York: Harper and Row. ISBN 978-0-06-131686-9.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Understanding and Meaning. Blackwell, 1980.
  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Rules, Grammar, and Necessity. Blackwell, 1985.
  • Baker, G.P. kaj Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Meaning and Mind. Blackwell, 1990.
  • Beaney, Michael, eld. (1997). The Frege Reader. Blackwell.
  • Brockhaus, Richard R. Pulling Up the Ladder: The Metaphysical Roots of Wittgenstein's Tractatus Logico-Philosophicus. Open Court, 1990.
  • Edmonds, David; Eidinow, John (2001). Wittgenstein's Poker. Ecco.
  • Fraser, Giles. "Investigating Wittgenstein, part 1: Falling in love", The Guardian, 25 January 2010.
  • Grayling, A.C. Wittgenstein: A Very Short Introduction. Oxford University Press, 2001.
  • Hacker, P.M.S.. Insight and Illusion: Themes in the Philosophy of Wittgenstein. Clarendon Press, 1986.
  • Hacker, P.M.S. "Wittgenstein, Ludwig Josef Johann," in Ted Honderich (ed.). The Oxford Companion to Philosophy. Oxford University Press, 1995.
  • Hacker, P.M.S. Wittgenstein's Place in Twentieth Century Analytic Philosophy. Blackwell, 1996.
  • Hacker, P.M.S. Wittgenstein: Mind and Will. Blackwell, 1996.
  • Jormakka, Kari. "The Fifth Wittgenstein", Datutop 24, 2004, a discussion of the connection between Wittgenstein's architecture and his philosophy.
  • Kanterian, Edward (2007). Ludwig Wittgenstein. Reaktion Books. ISBN 978-1-86189-320-8.
  • Levy, Paul. Moore: G.E. Moore and the Cambridge Apostles. Weidenfeld & Nicholson, 1979.
  • Malcolm, Norman (2001). Ludwig Wittgenstein: A Memoir (2a eld.). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-924759-2.
  • McGuinness, Brian. Wittgenstein in Cambridge: Letters and Documents 1911-1951. Wiley-Blackwell, 2008.
  • Monk, Ray. How To Read Wittgenstein. Norton, 2005.
  • Nedo, Michael; Ranchetti, Michele, eld. (1983). Ludwig Wittgenstein: sein Leben in Bildern und Texten. Suhrkamp. ISBN 978-3-518-04673-9.
  • Pears, David F. "A Special Supplement: The Development of Wittgenstein’s Philosophy", The New York Review of Books, 10 July 1969.
  • Pears, David F. The False Prison, A Study of the Development of Wittgenstein's Philosophy, Serioj 1 kaj 2. Oxford University Press, 1987 kaj 1988.
  • Richter, Duncan J. "Ludwig Wittgenstein (1889—1951)", Internet Encyclopedia of Philosophy, 30-a aŭgusto 2004.
  • Russell, Bertrand (1998). Autobiography. Routledge. ISBN 978-0-415-18985-9.
  • Scheman, Naomi kaj O'Connor, Peg (eld.). Feminist Interpretations of Ludwig Wittgenstein. Penn State Press, 2002.
  • Stern, David (September 2010). "The Bergen Electronic Edition of Wittgenstein's Nachlass". European Journal of Philosophy. 18 (3): 455–467. doi:10.1111/j.1468-0378.2010.00425.x.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(angle, france, itale)

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig Wittgenstein en la hispana Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ludwig Wittgenstein en la angla Vikipedio.