Zeulenroda-Triebes
Zeulenroda-Triebes | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Turingio | |||||
Distrikto | Distrikto Greiz | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 036628, 036622 | |||||
Poŝtkodo | 07931–07937, 07950 | |||||
Aŭtomobila kodo | GRZ | |||||
Oficiala Municipokodo | 16076087 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Frank Steinwachs | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Markt 1 07937 Zeulenroda-Triebes | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 16021 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 39′ N, 11° 59′ O (mapo)50.64861111111111.980555555556Koordinatoj: 50° 39′ N, 11° 59′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 415 m | |||||
Areo | 68,07 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.zeulenroda-triebes.de/ | |||||
Zeulenroda-Triebes estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 16 021 loĝantojn.
Historio kaj ekonomio
[redakti | redakti fonton]En dokumento de la voktoj de Gera fariĝis la unua urba mencio "Zeulenmrode" en 1325. Ĝi fondiĝis malfrumezepoka en la Turingia Skista Montaro ĉe nodo grava de komercaj vojoj por bohemoj kaj frankoj. La loko iĝis urbo en 1438. Sed jam en 1492 Henriko de Gera feŭde transdonis la urbon al la reuß-a bofilo de Greiz. Ĝis 1919 la urbo sekve apartenis al la Duklando Reuß pli maljuna linio ĝis 1919, poste al la Popolŝtato Reuß kaj finfine al Turingio en 1920. Kaj la Kamparana ribelo de la 16-a jc kaj la Tridekjara milito malfortigis la urbon; ekfloro vera iĝis post 1700.
Evoluis maŝinkonstruo kaj ŝtrumpfarado por kiu estiĝis propra gildo jam en 1774. La ŝtrumpfarmaŝinaron oni inventis surloke (menciindas la fabriko "Am Platze"), gravis sekve ankaŭ ĉarpentado, korsetfabrikado, trikotaĵprodukto, meblofarado. En la 1.2.2006 enkorpiĝis al Zeulenroda la urbo Triebes (unua mencio en 1209, iam soraba fondiĝo) kio eksplikas la nunan oficialan dupartan nomon de la tuturbo.
Rondireto
[redakti | redakti fonton]Diversaj fajregoj (ekz. 1790 kaj 1818) detruis multajn kvartalojn tiel ke la centra bazarplaco estiĝis en la 18-a/19-a jc laŭ klasikisma stilo. De tiam originas ekz. la Kirko Sankta Triunuo (Dreieinigkeitskirche, de 1820), la belega Urbodomo (Rathaus; de 1828, ĝian 38 metrojn altan turon kronas statuo de Temiso) kiel multaj burĝaj domoj. Dum restaŭradlaboroj inter 1964 kaj 1969 faritis la Fontano de la karpfajfisto (Karpfenpfeifer), la nuna urba emblemo.
En la Urba muzeo klarigas oni la historion de la urbo kaj la vivmanieroj. En la ĉirkaŭaĵoj belas la Rabensleite-arbaro, la akvobaraĵo Talsperre Zeulenroda kaj la Pöllwitz-arbaro.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Homoj rilataj al Zeulenroda
[redakti | redakti fonton]- Louis Metz, politikisto
|