Saltu al enhavo

Uzanto:Ziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton!

Vikipedio:Babelejo
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
nl
3
Deze gebruiker spreekt uitstekend Nederlands.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
Uzantoj laŭ lingvo

Mi estas germano sed vivas nun en Nederlando kaj ekde 2006 post geedziĝo nomiĝas Van Dijk. Mi estas esperantisto ekde 1987/1988 kaj konatiĝis kun Vikipedio en julio 2003 danke al Chuck Smith.

Kelkaj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto-Vikipedio (simile kiel en la germana) mi okupiĝas precipe pri historio, kaj ankoraŭ pli precipe pri Esperanto-historio. Mi nove enmetis artikolojn kiel Historio de UEA, Aprila artikolo, Interkonsento de Kolonjo, La Postdomo, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, Esperanto-informado, Germana Esperanto-Ligo, kaj kunlaboris pri la artikoloj pri UEA, ties Estraroj kaj Komitatoj, Landaj Asocioj ktp.

Mi verkis ankaŭ: Helpo:Kiel verki artikolon pri historio

Cetera pri-vikipedia agado

[redakti | redakti fonton]

Laŭ mi gravas atenti pri la kvalito de Esperanto-rilataj artikoloj en fremdlingvaj vikipedioj, ĉar multaj homoj nuntempe serĉas informojn pri iu afero en la nacilingva Vikipedio. Mi faris malneton de Alvoko por plibonigi ilin.

Mi verkis informilon pri Vikipedio, por disdon(ig)i en la Universala Kongreso de 2008. Vi povas elŝuti ĝin [ĉi tie (pdf)].

Mi estas membro de Wikimedia Deutschland e. V. kaj de Vereniging Wikimedia Nederland. En Meta-Vikio mia paĝo estas [ĉi tie]. Cetere mi kunfondis retenciklopedion por infanoj en la germana lingvo, Klexikon.

Honorigoj

[redakti | redakti fonton]

Dankon pro via partopreno en la konkurso Vikipediaj paĝoj volas fotojn 2021!
--KuboF Hromoslav (diskuto) 19:54, 14 sep. 2021 (UTC)