Saltu al enhavo

Luno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la natura satelito de la Tero. Por pli ĝenerala signifo rigardu la paĝon Natura satelito. Por geometria figuro legu la artikolon Luno (geometrio). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Luna.
Luno ☾
Natura satelito  de Tero (I)
astronomia simbolo
astronomia simbolo
planeda satelito • planedmasa satelito • regula satelito
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ lumo vd
Malkovro
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Luna 1
(4-an de januaro 1959)
Unua enorbitiĝo Luna 10
(3-an de aprilo 1966)
Unua surteriĝo Luna 9
(3-an de februaro 1966)
Unua homa surteriĝo Apollo 11
(21-an de julio 1969)
Unua homo Neil Armstrong
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
384 399 km
363 104 km
405 696 km
Discentreco 0,0549
Klinangulo 5,145° (rilate al la ekliptiko)
Periodo 27,321582 tagoj
Meza cirkulrapido 1,022 km/s
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
3474,20 km
3476,28 km
3471,94 km
0,00125
3,793 × 107 km2
2,1958 × 1010 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
7,3477 × 1022 kg
3346,4 kg/m3
1,622 m/s2
2,38 km/s
Rotacia periodo Kaptita rotacio
Aksa kliniteco 6,687°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
- Minimuma
- Averaĝa
- Maksimuma
(poluso ĝis ekvatoro)
70 K ĝis 100 K
130 K ĝis 220 K
230 K ĝis 390 K
Albedo
Geometria albedo
0,12
0,136 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
-12,74 vd
-2,5
-12,9
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

29,3'
34,1'
vdr

La Luno estas la sola natura satelito de la Tero, kaj la kvina plej granda satelito en la Sunsistemo.

La averaĝa centr-al-centra distanco de la Tero al la Luno estas 384.403 km, proksimume tridekoble la diametron de la Tero. La diametro de la Luno estas 3.474 km, iom pli ol kvarono de tiu de la Tero. Ĉi tio signifas, ke la volumeno de la Luno estas proksimume 2 elcento de tiu de la Tero. La tirforto de gravito ĉe ĝia surfaco proksimume 17 elcentoj de tiu de la Tero. La Luno faras kompletan orbiton ĉirkaŭ la Tero dum 27,3 tagoj (orbita periodo), kaj periodaj varioj en la geometrio de la Ter-Lun-Suna sistemo estas respondecaj por lunfazoj, kiuj ripetiĝas dum 29,5 tagoj (sinoda periodo).

La Luno estas la sola astro, al kiu vojaĝis homoj, kaj sur kiu homoj surfaciĝis. La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon.

Ekzistas diversaj teorioj pri la deveno de la Luno.

Oni devas konsideri, ke la Luno ne nur estas pli malgranda ol la Tero, sed tre malsama. La Tero havas rokan surfacon kun likva akvo kaj kernon el likva fero, kiu kaŭzas, ke la Tero estas magneta, sed la Luno estas entute rokeca. Mankas al ĝi surfaca akvo, aero, magnetosfero, kontinentoj kaj vivo. Ĝi estas mondo tute morta kaj senŝanĝa, escepte de meteoroidaj influoj. Ĉar ĝi estas tiel malsama, la Luno klare ne naskiĝis same kiel la Tero.

La nuna plej populara teorio diras, ke la Tero, kiam ĝi estis juna, estis fendita de alia planedo kaj granda bulo de ĝia roko fariĝis la Luno. La Luno ja estas kiel la roka parto de la Tero. Eĉ nun la Luno tre malrapide malproksimiĝas for de la Tero.

Laŭ alia teorio la Luno estas astro kaptita de la Tero. Sed la fiziko de tia kapto ne estas klara.

Fizikaj kondiĉoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉiu objekto estas proksimume 6-oble pli malpeza sur la Luno ol sur la Tero (laŭ rilato de falakceloj sur la astroj).

Sur la Luno preskaŭ ne ekzistas atmosfero.

Ĉar akso de rotacio de la Luno estas preskaŭ perpendikla rilate plato de la ekliptiko, en la Luno ne ekzistas rimarkebla diferenco inter sezonoj de la jaro. Sed temperaturo de surfaco de Luno estas tre diferenca tage kaj nokte, ĉar tagnokto de la Luno estas longa (ĉirkaŭ 1 nia monato) kaj atmosfero preskaŭ ne ekzistas (varmo facile venas kaj foriras kiel radiado).

Iuj partoj de surfaco de la Luno estas mallumaj, sed aliaj estas lumaj. Tradicie la mallumaj partoj estas nomataj "maroj", kvankam nun oni konas, ke tie ne estas akvo. La lunaj maroj estas pli malaltaj teritorioj kaj estas mallumaj dank'al solidiĝinta lafo sur ili.

Sur surfaco de la Luno estas multe da alfrapaj krateroj, ĉar atmosfero ne detruas ilin.

Duobla planedo

[redakti | redakti fonton]

Tiu estas la nomo kiun kelkaj sciencistoj donas al la sistemo Ter-Luno pro la senmezura grando kiu montras la satelito rilate al la respektiva planedo, nur 81 fojojn pli malgranda laŭ maso kaj nur 3,6 fojojn pli malgranda laŭ diametro (se la planedo estus de la grando de korbopilko, la Luno estus kiel tenispilko). Tiu aserto estas apogita sur la rilatoj ekzistantaj inter la diversaj planedoj de la Sunsistemo kaj iliaj satelitoj, variaj tiuj inter la 3,6/1 fojojn pli malgrandaj de la Luno kaj la 8924/1 de la satelito XIII Leda rilate al Jupitero. Aliaj rilatoj estas jenaj: V Miranda 105/1 rilate al Urano, II Deimos 566/1 rilate al Marso kaj I Ío de 39/1 rilate al Jupitero.

Tiu nomaserto estas apogita sur la neekzistado de aliaj naturaj satelitoj kiuj orbitas ĉirkaŭ la Tero, ĉar plej ofta estas ke ekzistas neniu (ekzemple ĉe Merkuro aŭ ĉe Venuso) aŭ ke ekzistas multaj el ili kiel okazas ĉe la planedoj de la tipo jupitera. Tiukadre, kiam oni diras, ke la Tero priskribas elipson ĉirkaŭ la Suno, en la realo oni devus diri, ke la orbito estas markita de la centro de la sistemo Ter-Luno. Ambaŭ astroj, kunigitaj per nevidebla akso, formas io kvazaŭ sensimetria haltero kiu orbitas ĉirkaŭ sia gravitocentro.

Ĉar la maso de la Tero estas tre supera al tiu de la Luno, tiu centro, nomita "baricentro", kiu dividas la komunan mason en du egalaj partoj, estas ene de la interno de la tera globo, je ĉirkaŭ 4 683 km de ties centro. Tiel, 26 fojojn jare, la Luno pasas alternative de unu al la alia flanko de la terorbito. De tiuj konsideroj, oni deduktas, ke la movoj de la Luno estas multe pli kompleksaj ol tio kion oni supozas, estante necesa por determini precize la realajn movojn de la Luno la konsidero de 1 475 neregulaĵoj en la diversaj lunmovoj kaj kiuj inkludas la perturbojn de ties orbito okazigitaj de la altiro farita de la ceteraj astroj de la sunsistemo, speciale de Venuso (la plej proksima) kaj de Jupitero (la de plej malgranda maso), same kiel inter aliajn la delongan akcelon de la movado de la Luno.

Laŭ moderna scio, nenia vivo ekzistas sur la Luno. Sen aero, sen likva akvo, ĝi estas akre malvivema medio.

Animacio de aspekto de Luno dum unu monato. Fazoj de Luno ne estas montritaj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Balancado de Luno.

Balancado de satelito (ofte temas pri Luno) aŭ libracio estas malrapida oscilo (reala aŭ ŝajna) de satelito. Kvankam rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ Tero egalas al rivolua periodo de Luno ĉirkaŭ ĝia akso, la balancado donas eblecon vidi en diversaj tempoj de monato iomete diversaj partoj de lunsurfaco, kaj do de Tero entute videblas 59% de lunsurfaco. Tio okazas pro tio, ke Luno turniĝas ĉirkaŭ ĝia akso kun konstanta rotacirapido, sed ĉirkaŭ Tero kun nekonstanta, ĉar Luno iros laŭ ne cirkla, sed elipsa orbito.

Superluno

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Superluno.

En la astronomio kaj astrologio, la Perigeoluno, Superlunogranda luno estas plenluno ĉe kiu la distanco al la Tero estas la plej malgranda (perigeo). La distanco de la luno varias ĉiumonate inter proksimume 405 500 km kaj 363 345 km pro ĝia elipsa orbito ĉirkaŭ la tero. La punkto kie la luno estas plej malproksima de la tero nomiĝas apogeo. La averaĝa distanco inter la tero kaj la luno estas 384 450 km. Astrologo Richard Nolle uzis por la unua fojo la nomon superluno en 1979.

La Luno por la Tero

[redakti | redakti fonton]

De la Tero, oni vidas la Lunon pasi tra diversaj fazoj, kiuj ripetiĝas dum 29,5 tagoj (sinoda periodo). Ĉefaj lunfazoj nomiĝas: la novluno (kiam la Luno estas malluma), la kreskanta duonluno (aŭ unua kvarono), la plenluno, la malkreskanta duonluno (aŭ tria kvarono).

Ĉar la daŭro de la luna tago egalas tiun de la luna orbita periodo, la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero. Pro kelkaj geometriaj kaj orbitaj fenomenoj tiu flanko ne estas tute konstanta, kaj oni povas vidi el la Tero ĉirkaŭ 55 procentojn de la luna surfaco (vidu Balancado de Luno). La cetero estis absolute nekonata ĝis la 7-a de oktobro 1959, kiam la sovetia sondilo Luna 3 transsendis la unuajn fotojn de la dorsa flanko. La 10-an de novembro 1966 la usona sondilo Lunar Orbiter 1 sendis pli bonkvalitajn bildojn el ĉirkaŭluna orbito.

La kaŝita flanko de Luno, kun la videbla flanko ĉe la dekstra
"Kio kaŭzas tajdojn?" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Influo al la Tero

[redakti | redakti fonton]
Terleviĝo: Tero kaj Luno viditaj de Apollo 8.
Luno kaj Tero viditaj de kosmopramo.

Gravito de la Luno estigas tajdojn sur la Tero. Tio signifas ne nur malaltan kaj altan tajdojn de maroj, sed ankaŭ leviĝon kaj malleviĝon de termantelo.

Liberigita energio de tajdoj venas de turniĝo de la Tero kaj rilata turna movokvanto aldoniĝas al angula movokvanto de la Luno. Tial plilongiĝas nuntempe daŭro de diurno de ĉirkaŭ 20 mikrosekundoj jare. En fora estonteco, se ne malfaciligus aliaj eventoj en la Sunsistemo, la rotacio estus ligata al la Luno, kaj la Tero montrus al la Luno ĉiam sama flanko; distanco inter la Tero kaj la Luno estus ĉirkaŭ duoble pli granda ol nuntempe (pro la transiĝinta movokvanto).

Krom la videbla lumo, la Luno spegulas de la sunradiado ankaŭ parton de ties varmo al la Tero. Tia tervarmigo mezuras tamen nur tri centonojn da celsiaj gradoj de diferenco inter la plenluno kaj la novluno.[1]

Influo al vivuloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉu efikas la Luno al observanto?

Ne ekzistas sciencaj studoj pri la influo de la Luno, ekzemple al naskoj, akcidentoj, operacikomplikaĵoj, sinmortigoj aŭ similaj. Kontraŭe ekzistas pluraj studoj kiuj malpruvas tion.[2]

Tamen iuj homoj, ekzemple pri agrikulturo kaj arbara mastrumado, jam deantikve atentas, ke iuj laboroj en la naturo estu farataj dum "ĝusta" lunfazo.

Ĉe iuj specioj de anelidoj (ekzemple la palolo), kraboj kaj fiŝoj (Leuresthes) reproduktado estas forte ligita al la ŝanĝo de lunfazoj.

Migrobirdoj (vidu sube pri kaprimulgoj) kaj iuj specioj de noktagadaj insektoj uzas la Lunon por navigacio.

Kaprimulgoj kaj Luno

[redakti | redakti fonton]

Ĵusa studo montris la rilaton inter kaprimulgoj (Caprimulgus europaeus) kaj la cikloj de la Luno pri la manĝado kaj migrado. El informoj pri 39 individuoj kontrolitaj per geolokigiloj en Svedio fare de esploristoj de la Universitato de Lund oni konstatis, ke kaprimulgoj manĝis 2,5 fojojn pli dum la noktoj de plenluno ol dum noktoj sen lunlumo; evidente bona lumo faciligas la predadon. Plej interese oni registris, ke la ekflugo al aŭtuna elmigrado okazis en grandaj grupoj tuj post plenluno, foje 100 % el la lokaj populacioj; evidente dum plena lumo la birdoj plenigis la grasrezervojn necesajn por la longaj migroflugoj.[3]

Luna ĉielarko

[redakti | redakti fonton]

Nokte, pro kunestiĝo de lunlumo kaj pluveroj povas estiĝi luna ĉielarko, kiu funkcias tute laŭ la sama fizika principo kiel kutima suna ĉielarko.

Ĉielo vidata de la Luno

[redakti | redakti fonton]

Por observanto estanta sur la Luno ĉielo estas nigra eĉ tage (ĉar sur la Luno preskaŭ ne ekzistas atmosfero). Sed steloj estas vidataj tage nur de mallumigitaj lokoj. La Suno estas vidata kiel rondo de la sama grandeco ol de la Tero, sed blanka kaj nemulte pli hela ol de la Tero.

La Tero en ĉielo de la Luno estas ĉirkaŭ kvaroble pli granda ol la Luno en ĉielo de la Tero. Fazo de la Tero por observanto sur la Luno estas kontraŭa rilate fazo de la Luno por observanto sur la Tero. Ekzemple, kiam sur la Tero estas plenluno, sur la Luno estas "novtero" (preskaŭ tuta disko de la Tero estas malluma); kiam sur la Tero estas novluno, sur la Luno estas "plentero" (preskaŭ tuta disko de la Tero estas luma); kiam ni vidas kreskantan lunarkon, imagata loĝanto de la Luno vidas malkreskantan neplenan Teron.

Ĉar la Luno ĉiam direktas la saman flankon al la Tero, de la Luno la Tero estas vidata ĉiam en la sama loko de la ĉielo. Sed balancado kaŭzas malrapidajn malsimplajn movojn de la Tero ĉirkaŭ iu punkto de la ĉielo. Rezulte en iuj lokoj de la Luno la Tero de tempo al tempo leviĝas kaj subiras. Sed de la pli granda parto de surfaco de la Luno la Tero estas aŭ ĉiam vidata en ĉielo, aŭ neniam vidata.

Kiam sur la Tero estas observata luna eklipso, sur la Luno estas observata suna eklipso: la Tero ŝirmas la Sunon. Tia eklipso estas multe pli longa ol suna eklipso sur la Tero, ĉar la Tero estas vidata de la Luno kiel multe pli granda ol la Suno (kaj ol la Luno de la Tero). Dum tia eklipso atmosfero de la Tero estas vidata de la Luno kiel ruĝa ringo. Kiam sur la Tero estas observata suna eklipso, imagata observanto sur la Luno povas vidi nur malgrandan nigran makulon moviĝantan sur disko de la Tero.

La Luno estas la plej hela ĉielobjekto post la suno kaj facile videbla per la nura okulo. Ankaŭ la ŝanĝo de la diversaj lunfazoj de plenluno ĝis novluno estas tre bone observeblaj.

Mitologio

[redakti | redakti fonton]
☾
Romia skulptaĵo de la diino Luno, Seleno en la helena mitologio.

En ĉiuj arkeologie esploritaj kulturoj troveblas indikoj pri granda kulta signifo de la Luno al la tiamaj homoj. La Luno kutime reprezentis iun dion, ĉu ina (kiel ekzemple Bendis ĉe la trakoj; Isis ĉe la egiptoj; Selene, Artemiso kaj Hekate ĉe la grekoj; Luna kaj Diana ĉe la romianoj), ĉu vira (kiel Nanna en Sumero; Thot en antikva Egiptio; Cukijomi en Japanujo; Tekiztekatl ĉe la aztekoj; Mani ĉe la ĝermanoj). Aktualaj novpaganoj kultas la Luno kiel aspekton de la Ŝanĝanta Diino.

Preskaŭ ĉiam Suno kaj Luno havis kontraŭajn seksojn, kvankam ĝi povis varii. En la imperia Ĉinujo la Luno estis simbolo de okcidento, aŭtuno kaj ineco (jino).

Ofta ideo estas tiu pri la tri aspektojvizaĝoj de la lundiino: dum kreskanta Luno la junulino seksecplena, dum plenluno la fekunda patrino kaj dum malkreskanta Luno la maljuna virinaĉo aŭ la sorĉistino kun potenco sanigi, kiel ekzemple ĉe la grekoj (Artemiso, Seleno kaj Hekato) kaj ĉe la keltoj (Blodeuwedd, Morrigan kaj Ceridwen).

En alkemio kaj blazono, la Luno asociiĝas al la metalo arĝento.

Kalendaro

[redakti | redakti fonton]

Krom la mita adoro de la Luno, niaj prauloj jam delonge uzis la regulan kaj facile videblan ritmon de la Luno por priskribi tempoperiodon kaj kiel bazo de kalendaro. Ankoraŭ nuntempe la islama kalendaro baziĝas je luna jaro kun 354 tagoj (12 sinodaj monatoj).

Kiam estiĝis agrikulturo, kreskis la signifo de la sezonoj por semado kaj rikolto. Por respekti tion oni unue laŭbezone, kaj poste laŭ fiksitaj formuloj, kiel ekzemple la metona ciklo, aldonis kromajn monatojn, kiuj sinkroniigis lunjaron al sunjaro. Baziĝas je tiu lunsuna skemo ekzemple malnova atika kaj juda kalendaroj.

Inter la malnovaj altaj kulturoj nur la egiptoj havis nuran sunjaron kun 12 monatoj po 30 tagoj kaj kvin kromaj tagoj, kio estas sen rilato al la sinoda monato de 29,5 tagoj. Verŝajne ĉar por la egipta kulturo estis necesegaj la ekzakta antaŭanonco de la inundoj de la Nilo kaj do de la sunjaro.

La ankoraŭ nuntempe uzata sep-taga semajno baziĝas verŝajne je la tempa sinsekvo de la kvar ĉefaj lunfazoj (novluno, kreskanta duonluno, plenluno kaj malkreskanta duonluno). La tago lundo nomiĝas laŭ la Luno.

En kristanismo, la epakto (latine epacta) estas la aĝo de la Luno en la unua tago de la jaro. Ĝi utilas por kalkuli la daton de Pasko.[4]

Unuaj bildigoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉieldisko de Nebra.

La plej malnova konata bildo de la luno estas ĉirkaŭ 5.000 jarojn malnova luna mapo el la irlanda Knowth.

Alia historie grava bildo estas la ĉieldisko de Nebra retrovita en Germanujo en 1999, el ĉirkaŭ la jaro 1600 a.K.

La ŝtonmonumento de Stonehenge eble estis ĉiela observejo kaj tiel konstruita, ke apartaj pozicioj de la Luno estis antaŭanonceblaj aŭ difineblaj.

Scienca observado

[redakti | redakti fonton]
Desegnita lunmapo el la jaro 1881 (Ĝenerala Atlaseto de Andree)

Unu el la unuaj lunaj mapoj estis, en 1647, Selenographia fare de Johannes Hevelius. Ankaŭ Giovan Battista Riccioli verkis pri la "geografia" terminologio de la Luno. Pro la kreado de la lorno komencis pli detala esploro de la luno ĉirkaŭ 1650.

En 1791 estiĝis la Selenotopografio de Hieronymus Schröter.

Longfokusdistanca fotado estiĝis ĉirkaŭ 1890.

Scienca esplorado

[redakti | redakti fonton]

La unua artefarita objekto, kiu pasis proksime al la Luno estis Luna 1 de Sovetunio; la unua artefarita objekto kiu trafis la surfacon estis Luna 2; kaj Luna 3 faris la unuajn fotaĵojn de la kaŝita flanko de Luno. Ĉi tiuj eventoj ĉiuj okazis en 1959. La unua kosmoveturilo, kiu sukcese mole surluniĝis estis Luna 9 ; kaj la unua senpilota veturilo, kiu orbitis la Luno estis Luna 10 , ambaŭ en 1966.

La usona programo Ranger (1961-1965) rekte lanĉis kontraŭ la Luno serion de kosmoŝipoj de fota rekonado. Nur Ranger 7, 8 kaj 9 sukcesis atingi sian celon. La programo Lunar Orbiter lanĉis kvin senhomajn kosmoŝipojn al luna orbito inter la jaroj 1966-1967 por kartografiado kaj helpado al la Projekto Apollo por meti personon sur la Luno, historia mejloŝtono kiu estis atingita per la alveno de la Apollo 11 la 20an de julio 1969 kiu estis elsendita al la tuta planedo el la diversaj instalaaĵoj de la Reto de la Profunda Spaco.

Longtempa bazejo estas konsiderata kiel sekva paŝo en esplorado kaj koloniigo de Luno.

La usona projekto Apollo faris la solan ĝisnunan kunhoman mision, rezultante je ses surfaciĝoj inter 1969 kaj 1972. La 21-an de julio 1969 la usonaj astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Buzz Aldrin dum la misio Apollo 11 surluniĝis kaj fariĝis la unuaj homoj, kiuj vizitis alian mondon. Sume 12 homoj surluniĝis dum ĉi tiu kaj la kvin sekvaj vojaĝoj ĝis 1972. Kun la fino de la projekto Apollo homa esplorado de la Luno tre malpligrandiĝis, limiĝante nur per senhomaj misioj. En 21-a jarcento kelkaj landoj anoncis planojn sendi homojn aŭ robotajn kosmoŝipojn al la Luno.

Al la projekto Ranger sekvis la projekto Surveyor kiu post la Luna 9 sukcesis atingi mildajn surlunigojn de senhomaj kosmoŝipoj.

La usonaj kosmoŝipoj Clementine kaj Lunar Prospector, la japanaj Hiten kaj Selene, la eŭropa sondilo SMART-1, la ĉina Chang'e 1 kaj la barata Ĉandrajaan-1 faris rondiron ĉirkaŭ la Luno, abandonita ekde 1973. Ilia misio estis detekti la ĉeeston de alkvovaporo miksita kun luna polvo devena de kometoj kiuj estis frapintaj proksime de la lunaj polusoj en krateroj kie neniam ili estas lumigitaj de la Suno. En septembro 2009, oni anoncis, ke barata la sondilo Ĉandrajaan-1, kiu orbitis ĉirkaŭ la Luno, detektis fajnegajn tavoletojn de akvo en la surfaco.[5]

La Luno en amasa kulturo

[redakti | redakti fonton]

En literaturo

[redakti | redakti fonton]
La obuso sendota al la Luno en "De Tero al Luno" (1865).
  • Jules Verne, "De Tero al Luno" (1865) kaj "Ĉirkaŭ la Luno" (1870).
    • De la Terre à la Lune, trajet direct en 97 heures 20 minutes (De Tero al Luno, rekta vojo en 97 horoj kaj 20 minutoj) estas romano de sciencfikcio de Jules Verne, aperinta en 1865. Ĝi rakontas kiel, post la fino de la Usona Enlanda Milito, asocio de artileriistoj kaj sciencistoj ligitaj al la militindustrio klopodas por sendi al la Luno obuson okupitan de tri homoj. De la Terre à la Lune formas la unuan parton de diptiko, kiu kompletiĝis per Autour de la Lune, aperinta kvar jarojn poste. Tiu verko estas inter la plej konataj romanoj de Jules Verne. Ĝi iĝis referenco en la fako de la sciencfikcio, kun nombraj sekvaĵoj kiel la romano de H. G. Wells, The First Men in the Moon, en 1901. Krome la romano estis adaptita ofte al kino kaj al televido, ekde jam en 1902 kun Georges Méliès kaj lia Voyage dans la Lune (Vojaĝo al la Luno) de Georges Méliès.
    • Autour de la Lune same estas romano de sciencfikcio de Jules Verne, aperinta en 1869. Temas pri la sekvo de De la Terre à la Lune, aperinta en 1865. Per obuso lanĉita el Florido per giganta kanono Columbiad, Michel Ardan, Impey Barbicane kaj la kapitano Nicholl estas en orbito ĉirkaŭ la Luno; ili malkovras la atmosferon kaj la kaŝitan flankon, kie ili pensas vidi urbojn, apenaŭ montritajn per la lumo de asteroïdo kiu trapasas sian itineron. Tiu hazardo devojigas ilian vojon, ankaŭ permesante ilin eliri el la luna altiro kaj reveni sendamaĝe el la Tero kie ili surmeriĝas.
Konstantin Ciolkovskij kun siaj ŝtalaj kosmoŝipoj en sia ĝardeno, 1913.
  • Konstantin Ciolkovskij, "Ekster la Tero" (ruse "Вне Земли", 1918) kaj "Sur la Luno" (ruse "На Луне", 1887). Krom sciencfickcia verkisto, li estis ĉefe sciencisto, astronomo, matematikisto, fizikisto, filozofo kaj inventisto, eltrovinto de kosmonaŭtiko. Li estis la unua, kiu proponis por la raketo esploruzi likvajn materialojn (hidrogeno, oksigeno kaj karbonhidrogenoj). La pinto de lia laboro estis la raketa bazformulo, kiun li publikigis en 1903 en la rusa periodaĵo: "Scienca Panoramo" sub la titolo: "Esploro de la kosmo per reakciaj aparatoj". Krom la detala laboro pri la likvaĵa raketa propulsio, fridigo de brulĉambro, direktado de la raketo per turbina direktilo kaj turbodirektado, donis li per la raketo bazformulon ankaŭ la principon de plurŝtupa raketo je scienca bazo.
  • The Moon and Sixpence (La Luno kaj ses pencoj) estas novelo de la angla verkisto William Somerset Maugham, publikigita en 1919. Ĝi rakontas la historion de la financisto Charles Strickland, kiu abandonas sian familion por dediĉi sin al pentrarto en Tahitio. Tie Strickland sekvas la aventurojn kaj malfacilaĵojn de la franca pentristo Paul Gauguin, lian kritikon de la Malnova Mondo kaj la artefaritan paradizon de natura socio. Adaptaĵoj de la novelo de Maugham estis samnome la unua filmo reĝisorita de Albert Lewin, en 1942,​ kun ĉefaktoroj Herbert Marshall kaj George Sanders; kaj poste televida filmo de Laurence Olivier (1959).
  • Der Mond (La Luno, 1939) estas unuakta opero kun muziko kaj germanlingva libreto de Carl Orff, bazita sur ferakonto de la fratoj Grimm. Kvar friponoj ŝtelas la Lunon por alporti ĝin al sia lando, kiu ne havis lunon. Sed ili mortas kaj kunportas la lunon al sia tombo, pro kio Sankta Petro venas al la malsupra mondo por rekuperi kaj pendi ĝin denove en la ĉielo. La du parolaj roluloj estas tiuj de infano kaj de terposedanto. La kantitaj roluloj estas tiuj de la kvar friponoj kiuj ŝtelas la lunon, Sankta Petro, farmisto kaj rakontisto.
  • Nikolaj Nosov, "Neznajka sur la Luno" (ruse "Незнайка на Луне", 1964-1965). Tiu verko estas ferakonta novelo el serio pri la aventuroj de Neznajka kun elementoj de sciencfikcio. Tiu estas la fina parto de trilogio de noveloj de Nosov. Por la unua fojo ĝi estis publikigita en la gazeto "Familio kaj Lernejo" (ruse Семья и школа) en 1964–1965. Aparta eldono de la libro estis publikigita de Deckaja Literatura en 1965. La ĉefrolulo estas kaŝpasaĝero kiu akcidente estas sendita al la Luno, kie kun kolego esploras la internon de la satelito, kie vivas civilizacio laŭ la kapitalisma sistemo, kio utilas por kritiki kapitalismon el la vidpunkto de tiama Sovetunio.
  • The Moon is a Harsh Mistress (La Luno estas kruela amantino) estas romano de sciencfikcio de Robert A. Heinlein publikigita unue felietono decembre 1965 ĝis aprilo 1966 ĉe la revuo Worlds of If, kaj poste kiel libro ĉe G. P. Putnam's Sons en 1966. En ĝi oni rakontas la historion de la lukto de la Lunanoj por ekhavi sendependecon disde la Tero, estrita de anarkieca triopo, cele al socio for de la kontrolo fare de la teraj ŝtatoj, en kiu la leĝoj estu paktoj interkonsentitaj de liberaj individuoj.

Esperanta literaturo:
Ekzistas proverboj pri la Luno en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[6]:

  • Citaĵo
     La luno ne aŭskultas, kiam hundo ĝin insultas. 
  • Citaĵo
     Se forestas la suno, sufiĉas la luno. 
  • Citaĵo
     Vespere ĝuu lunon, sed ne serĉu la sunon. 
La ikona bildo de Le Voyage dans la Lune (Vojaĝo al la Luno) de Georges Méliès.
  • Le Voyage dans la Lune (Vojaĝo al la Luno) de Georges Méliès, estas muta nigroblanka filmo de 1902 de sciencfikcio kun scenaro verkita de la reĝisoro mem kaj de lia frato Gaston Méliès, inspirita en ampleksa vario de fontoj inter kiuj elstaras De la Terre à la Lune, de Jules Verne, kaj The First Men in the Moon, de H. G. Wells. La filmo rakontas la aventuron de grupo de astronomoj kiuj veturas al la Luno en kajuto lanĉita de kanonoj, esploras la surfaco de la satelito, fuĝas el subtera grupo de lunanoj kaj revenas al la Tero kunportante kaptitan lunanon. Por la estonteco restis la bildo de la vizaĝo de la Luno ricevante la frapon de kosmoŝipo pafita per kanonkuglo kiel unu de la plej konataj figuroj de la kinhistorio.
  • La luna estas ital-usona filmo reĝisorita de Bernardo Bertolucci kaj premierita en 1979. Fama kantistino Caterina translokiĝas al Romo, kie ŝia filo Joe eniras en la danĝera etoso de drogoj. Tiukadre ŝi alproksimiĝas al sia filo kaj tio rezultas en incesto. Joe tiel ekkonas kiu estas lia biologia patro, nome italo, kaj li klopodas por rekunigi la paron.
  • Filmo La voce della luna (La voĉo de la luno) estas itala drama komedia filmo de 1990 reĝisorita de Federico Fellini kun steluloj Roberto Benigni, Paolo Villaggio kaj Nadia Ottaviani. Bazita sur la romano Il poema dei lunatici de Ermano Cavazzoni, la filmo temas pri falsa inspektisto de putoj kaj iama prefekto kiu vagas tra la kamparo de Emilio-Romanjo kie okazis la infanaĝo de Fellini kaj malkovras distopion de televidaj reklamaĵoj, faŝismo, beleckonkurencoj, rok-muziko, katolikismo kaj paganaj ritaroj. La rakonto fokusas al la kapto de la luno fare de la fratoj Micheluzzi dum Ivo, ĵus liberigita el mensmalsanulejo, klopodas seksallogi Aldina Ferruzzi pri kiu li obsediĝis. Ivo similigas ŝian blondan belecon al la luno, origino de lia frenezeco kaj frustracio. Dum liaj klopodoj, li renkontas variajn frenezecajn rolulojn kiel hobojisto kiu dormas en tombejo, homo kies hobio estas meditadi surtegmente, kaj Gonnella, la eks-prefekto maldungita pro sia pliiĝanta paranojo. La venkinta belulino perdiĝas inter afrikaninoj kiuj kantas al la luno en abandonita grenejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
La japana porto Matsuo Basho trafas du kamparanojn celebrantajn la mez-aŭtunan lunfestivalon en presaĵo el la verko de Cukioka Joŝitoŝi nome Cent aspektoj de la Luno. La hajko diras: "Ekde la kreska luno, mi esperis tiun nokton."

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. br-online.de: Zweiter Vollmond im Juli (Dua julia plenluno), de aprilo 2007
  2. Asocio Kuffner-Sternwarte: Studoj malkonfirmas luninfluojn
  3. "Noticias científicas", Aves y naturaleza, Madrido, nº 31, 2020, paĝo 18. Citita el Norevik, G. kaj aliaj (2019) "The lunar cycle drives migration of a nocturnal bird". PLOS Biology, 17 (10): e3000456: DOI: 10. 1371/journal.pbio.3000456
  4. Roegel, Denis. The missing new moon of A.D. 16399 and other anomalies of the Gregorian calendar (angle) (2004-11-24).
  5. Jonathan Amos Detectan suelo "húmedo" en la luna BBC News, 24a de septembro 2009, Alirita la 20an de aŭgusto 2024.
  6. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-02-28 .