Béla Barsy
Béla BARSY [barŝi], hungare Barsy Béla estis hungara aktoro.
Béla Barsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1906 en Rákospalota |
Morto | 30-an de aprilo 1968 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Barsy naskiĝis la 24-an de januaro 1906 en Rákospalota - mortis la 30-an de aprilo 1968 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Barsy komencis sian aktoran karieron en Cluj. Ekde 1929 li ricevis rolojn endiversaj teatroj de Budapeŝto, sed baldaŭe li ludis ankaŭ en provincaj teatroj. Li emeritiĝis en Nacia Teatro (Budapeŝto) en 1966. Li ricevis premion Kossuth en 1953.
Liaj roloj (selekto)
redakti- 50 kinejaj filmoj inter 1951-1968, ekzemple Karuselo (filmo), 1955; En uniformo, 1957; Tegnap (Hieraŭ), 1959; Az aranyember (La orohomo), 1962; Dudek horoj (filmo), 1965
- 6 televiziaj filmoj inter 1959-1968, ekzemple A helység kalapácsa, 1965
- diversaj teatraĵoj, ekzemple József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Tiborc; William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Zuboly; Mór Jókai: A kőszívű ember fiai (Filoj de l' ŝtonkora homo), - Haynau