Joseph von Eichendorff

germana poeto

Joseph Karl Benedikt von EICHENDORFF (* la 10-an de marto 1788 ĉe Kastelo Lubowitz apud Racibórz, † la 26-an de novembro 1857 en Neisse, hodiaŭa nomo: Nysa) estis germana poeto kaj unu el la plej famaj reprezentantoj de la germana romantikismo. En Halle starigitis Eichendorff-benko por lia honoro.

Joseph von Eichendorff
Persona informo
Joseph von Eichendorff
Naskonomo Joseph Karl Benedikt von Eichendorff
Naskiĝo 10-an de marto 1788 (1788-03-10)
en Castle Lubowitz
Morto 26-an de novembro 1857 (1857-11-26) (69-jaraĝa)
en Nysa
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Pneŭmonito Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Nysa Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Jánský Vrch (kastelo) vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo - jurisprudenco (1807–)
Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle - jurisprudenco (1805–1806)
Catholic Secondary School of St. Matthias in Wrocław (en) Traduki (1801–)
Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Joseph von Eichendorff
Memorigilo Joseph von Eichendorff
Familio
Dinastio Eichendorff vd
Patro Adolph von Eichendorff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Karoline von Eichendorff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Wilhelm Eichendorff (en) Traduki kaj Luise Eichendorff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Aloysia von Eichendorff (en) Traduki (1815–1855) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Hermann Eichendorff (en) Traduki, Therese von Eichendorff Besserer-Dahlfinger (en) Traduki, Rudolf von Eichendorff (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Karl Eichendorff (en) Traduki (nepo)
Hartwig von Eichendorff (en) Traduki (nepo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
dramaturgo
taglibristo
tradukisto
poeto-juristo
romanisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en VroclavoGdańskBerlino vd
Verkado
Verkoj Aus dem Leben eines Taugenichts ❦
The Marble Statue vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkokarakteriziĝo

redakti

En sia verkaro li montras la kontraston inter la reala mondo, karakterizita de la strebo al posedo, kaj sopirita fabeleca mondo, en kiu la homoj finfine trovu pacon kaj harmonion. Oftaj temoj en lia verkaro estas sopiroj al la foro kaj al la patrio. Tre bone tio videblas en la rakonto El la vivo de netaŭgulo. Ĝi temas pri junulo, kiu forlasas sian hejmon por serĉi sian feliĉon en la malproksimo. Post multaj aventuroj li finfine revenas hejmen kaj konstatas, ke li povas trovi ĉion sopiritan ankaŭ en sia hejmo.

La lirikan verkaron de Eichendorff karakterizas simpla lingvaĵo kaj – ofte ripetiĝantaj – naturaj motivoj, kiel ekz. montoj, arbaroj kaj ĝardenoj. Multaj lirikaĵoj aperis en la prozaj verkoj de la aŭtoro kaj famaj komponistoj (ekz. Robert Schumann) faris el ili kvazaŭ popolkantojn.

Famaj verkoj

redakti
  • Ahnung und Gegenwart (1815)
  • Das Marmorbild (1819)
  • Aus dem Leben eines Taugenichts (1826)
  • Das Schloss Dürande (1834)
  • Gedichte (1837)

El liaj verkoj

redakti
Melankolio
Mi vagis boske, vale
en tarda frisko for,
ploremis akvofale
profunde en la kor'.
Kaj el pratempaj fruoj
vekiĝe val' salutis
kvazaŭ de foraj fluoj,
kiujn la nokt' englutis.
La suno dronis fore,
apenaŭ brizo ventis,
maldormis mi dumhore,
solece kamp' silentis.
(tradukis Henryk Wenzel)

En Esperanto aperis

redakti

Kanto en Esperanto

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti