Alismo (genro)
Alismo (latine Alisma) estas genro de akvoplantoj.
Alisma | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||
A. gramineum | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Priskribo
redaktiLa alismo estas plurjara (staŭdo) herbeca akvoplanto kun bazaj folioj kaj regulformaj trinombraj floroj (floroformulo Ka3Ko3A6 aŭ ∞G6 aŭ ∞ ovario supre staranta). Alismo estas insekte polenata.
Specioj
redaktiLa genro konsistas el la jenaj specioj:
- A. canaliculatum (Kanala alismo)
- A. gramineum (Herbeca alismo)
- A. lanceolatum
- A. nanum (Nana alismo)
- A. plantago-aquatica (Plantagalismo)
- A. subcordatum (Subkorforma alismo)
- A. triviale (Triviala alismo)
- A. wahlenbergii (Alismo de Wahlenberg)
La Plantagalismo aŭ akvoplantago (latine Alisma plantago-aquatica) estas staŭdo kun blankaj aŭ helruĝaj floroj en verticile branĉiĝantaj infloreskoj sur ĝis 80 cm altaj tigoj. kreskas en marĉo aŭ malprofunda akvo. La verda planto estas venena; ĝi estas ofta fiherbo de rizkulturoj.