Altaj Pireneoj
Altaj Pireneoj, france Hautes Pyrénées [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts], estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. Ĝi ŝuldas sian nomon (Supraj aŭ Altaj Pireneoj) al la plej altaj pintoj de la montaro Pireneoj kiuj troviĝas sur sia teritorio. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 4 464 km2, ĝi estas do sufiĉe malgranda departemento. Ĝi havas 227 926 loĝantojn. Pro malbonaj laborkondiĉoj kaj relativa izoliteco de la montaraj zonoj, oni observas malpliiĝon de la loĝantaro.
Hautes-Pyrénées | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Okcitanio |
Numero | 65 |
Prefektejo | Tarbes |
Subprefektejoj | Argelès-Gazost Bagnères-de-Bigorre |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Michel Pélieu |
Prefekto | Anne-Gaëlle Baudoin-Clerc |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 230 956 (2021) |
Areo | 4 464 km² |
Loĝdenso | 52 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 3 |
Kantonoj | 17 |
Komunumaroj | 30 |
Komunumoj | 472 |
La departemento tute enhavas 472 komunumojn.
Arondismentoj
redaktiLa departemento dividiĝas al tri arondismentoj:
- arondismento Argelès-Gazost / Argelèrs de Gasòst
- arondismento Bagnères-de-Bigorre / Banhèras de Bigòrra
- arondismento Tarbes / Tarba
Geografio
redaktiLa ĉefurbo de Hautes Pyrénées estas Tarbes kiu situas meze de la larĝa valo de la rivero Adour [adur]. La suda duono de la departemento estas okupata de la altaj montoj, kiuj ofte superas la 3000 metrojn kaj formas la naturan limon kun Hispanio. La norda parto konsistas el montetoj kaj mallarĝaj valetoj.
Ekonomio
redaktiEkonomio konsistas ĉefe el bredado en la montaraj zonoj, kaj kultivado de cerealoj en la valoj. Troviĝas ankaŭ kelkaj vinberejoj sufiĉe bonkvalitaj (Madiran kaj Vic-Bilh en la plej norda parto de la teritorio). La malnovaj industrioj (mekanika konstruado) rapide malaperas, kaj tio estigas gravan laborkrizon en la departemento.
Turismo
redaktiTurismo ludas nun gravan rolon en la loka ekonomio. Hautes Pyrénées disponas je la plej grandaj skiejoj de la francaj Pireneoj, kaj ban-urboj ankaŭ disvolviĝas rapide. La tielnomata "verda turismo" havas ankaŭ apartan signifon en la Nacia Natura Parko de la Okcidentaj Pireneoj (esplorado kaj observado de la naturmedio, impresaj naturpejzaĝoj, ekskursado, akvosportoj…).
La pilgrim-urbeto Lourdes [lurd], 20 km sude de Tarbes, allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.hautes-pyrenees.pref.gouv.fr Arkivigite je 2007-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.cg65.fr Arkivigite je 2003-11-19 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.saintlary.com
- http://www.saintlary.co.uk Arkivigite je 2007-05-19 per la retarkivo Wayback Machine