Amoro (dio)
Romia dio de deziro kaj eroto
Amoro (aǔ Kupido) estas dio de amo kaj filo de Venuso. En antikva Romio li prezentatas per figuro de nuda, flugilhava knabo ark-pafanta al enamiĝontoj. Lia greka ekvivalento nomiĝas Eroso.
Amoro | |
---|---|
Sekso | vira |
Eble sama | Eroso |
Familio | |
Patro | Merkuro |
Patrino | Venuso |
Laŭ Francisko Azorín Amoro estas Romana dio, filo de Venuso kaj Jupitero, simbolo de la amo: ofte reprezentita de la artistoj kiel blinda, flugilhava junulo, sage armita.[1]
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 13.