Choisy-le-Roi
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Choisy-le-Roi (stacidomo). |
Choisy-le-Roi, en esperanto Ĉuazio-la-Reĝo, estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-de-Marne kaj en la regiono Francilio. Ĝi havas proksimume 35 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomigas Choisyens en la franca.
Choisy-le-Roi | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Val-de-Marne | ||||
Arondismento | Créteil | ||||
Kantono | Choisy-le-Roi (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 94022 [+] | ||||
Poŝtkodo | 94600 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 94O22 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ro Daniel Davisse 2001-2008 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 34 336 (1999) | ||||
Loĝdenso | 6 322 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo)48.7663888888892.4077777777778Koordinatoj: 48° 46′ N, 2° 24′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | De 31 al 49 m | ||||
Areo | 5,43 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Choisy-le-Roi [+] | |||||
Geografio
redaktiChoisy-le-Roi situas 12 kilometrojn sude de Parizo. Krom Parizo propre, Choisy estas la ununura komunumo de Francilio, kies teritorio troviĝas sur la du bordoj de la rivero Sejno.
Choisy havas landlimojn kun la komunumoj Alfortville nordoriente, Créteil oriente, Valenton kaj Villeneuve-Saint-Georges sudoriente, Orly sudokcidente, Thiais okcidente kaj Vitry-sur-Seine nordokcidente.
Vidindaĵoj
redaktiLa preĝejo Saint-Louis et Saint Nicolas estis konstruita fare de Ange-Jacques Gabriel pro iniciato de la franca reĝo Ludoviko la 15-a. Restas nur hodiaŭ la enirejo de la kastelo de Choisy.
Ĝemelurboj
redaktiChoisy-le-Roi estas ĝemelita kun :
Lokaj famuloj
redaktiClaude Joseph Rouget de Lisle vivis en Choisy-le-Roi kaj mortis tie je la 26-a de junio 1836.
Esperanto en Ĉuazio
redaktiLa urbo gastigas la sidejon de la departementa asocio "La Verda Stelo - Esperanto 94" ĉe n-ro 3 de la avenuo Pablo Pikaso. Tie longjare loĝis aktiva esperantisto el la SAT-movado Klaŭdo Ĝikelo (Claude Gicquel), sed la asocio plu agadas (en 2011) post lia foriro provincen.
Sur la placo antaŭ la stacidomo staras busto de Zamenhofo identa al tiu, kiu estas en Bulonjo-ĉe-Maro. La tria ekzemplero de tiu busto troviĝas en la sidejo de SAT en Parizo.
Vidu ankaŭ
redakti- Komunumoj de Val-de-Marne
- Listo de urboj de Francio
- Choisy-le-Roi (stacidomo)
- Villeneuve-Prairie (stacidomo)
- Carle - Darthé (Tramtransporto en Parizo)
- Christophe Colomb (Tramtransporto en Parizo)
- Four - Peary (Tramtransporto en Parizo)
- Rouget de Lisle (Tramtransporto en Parizo)
- Trois Communes (Tramtransporto en Parizo)
- Verdun - Hoche (Tramtransporto en Parizo)
- Trans-Val-de-Marne
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala TTT-ejo Arkivigite je 2007-02-22 per la retarkivo Wayback Machine