Edelvejso
vidu ankaŭ Edelvejso (disigilo).
Edelvejso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Leontopodium alpinum Cass., 1822 | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Edelvejso aŭ neĝfloro[1] (Leontopodium alpinum) estas la plej konata alpa floro.
Priskribo
redaktiLa planto alta de 3 ĝis 20 cm, la folio estas kovrita per peltosimilaj haretoj (viloj), la karakteriza floro konsistas el 5-6 malgrandaj flavaj floretoj (0,5 cm) ĉirkaŭita de folietoj en steloformo. La planto floras inter julio kaj septembro.
Edelvejso estas nevenena, protektita planto.
Vivloko
redaktiEdelvejso troviĝas sur ŝtonozaj kampoj, kalkaj rokaj klifoj, malofte sur alpaj paŝtejoj; ĝi grupiĝas neregule kaj preferas la rokajn klakŝtonajn lokojn ĝis alto de 2000 ĝis 2900 m. La planto kreskas ne nur en eŭropaj altmontaroj (Pireneoj, Alpoj kaj Karpatoj), sed ankaŭ en Centra Azio, sur la mongolaj stepoj.
Edelvejso kiel simbolo
redakti- Ĝi donas bildon sur la ducenda monero de Aŭstrio.
- La German Alpa Unuiĝo (Deutsche Alpenverein) (DAV) havas edelvejson kiel simbolon en la logoo.
- Ankaŭ sur la armea ĉapo de la aŭstraj soldatoj estas alfiksita metala edelvejso.
- Krom tiuj, edelvejso estas montarĉapa signo de montara ĉasisto de Bundeswehr (Germana Armeo).
- La opozicia junulara grupo edelvejsaj piratoj uzis edelvejson kiel rekon-signon dum la nazia diktaturo.
Ceteraj
redaktiEn la plantkultivejoj ekzistas specioj devenantaj el la Himalajo, kiuj konservas sian blankecon eĉ sur la ebenaĵoj.