Fortikaĵo Königstein
Fortikaĵo Königstein (germane Festung Königstein [KEniĥŝtajn] estas aro de konstruaĵoj el gotiko, renesanco, baroko kaj 19-a jarcento, kiu sur areo de 9,5 hektaroj etendiĝas sur samnoma grejsroka tablomonto en Saksa Svislando la germana parto de Elba Grejsmontaro. Ĝi tronas 240 metrojn super la rivero Elbo kvazaŭ similulo de Lilienstein kiu troviĝas vidalvide.
Ĉe la piedo de la historiŝarĝita monolito situas la urbo Königstein.
Fortikaĵo Königstein | ||
---|---|---|
Burgo | ||
Rokburgo, fortreso [+] | ||
Lando | Germanio | |
Regiono | Saksio | |
Supermara alteco | 352 m ü. NHN [+] | |
Koordinatoj | 50° 55′ 8″ N, 14° 3′ 24″ O (mapo)50.91888888888914.056666666667Koordinatoj: 50° 55′ 8″ N, 14° 3′ 24″ O (mapo) | |
Poŝtkodo | 01824 [+] | |
Fortikaĵo Königstein | ||
Vikimedia Komunejo: Festung Königstein [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Historio
redaktiLa unua dokumentita mencio de burgo sur la rokomonto Königstein okazis en la jaro 1241. Tiam ĝi apartenis al la reĝo de Bohemio. Pli poste la saksa dinastio Wettin ricevis la la montan fortreson, kiu tiutempe kiel vi vidas sur la mapo ne estis la sola en la regiono.
Inter 1589 kaj 1594 Princo-Elektisto (Kurfürst) Christian I. von Sachsen ordonis plukonstruadon je la plej granda fortreso de Germanio. Kvankam tio eble ŝajnas paradokse, neniam malamiko atakis aŭ konkeris ĉi tiun militan konstruaĵon. La milita signifo perdiĝis fine de la 19-a jarcento, kiam oni evoluigis kanonojn kun granda atingoradio.
La fortreso ludis gravan rolon en la historio de Saksio.
Turismo
redaktiAliro
redaktiDe la urbo al la fortreso kondukas du vojoj; unu pli komforta, pavimita kaj unu pli kruta vojo, tra la arbaro, kiu vualas la montodeklivon. Ĉe aŭtoparkejo, piede de la fortresomuroj, oni povas decidi. Disponeblas lifto supren, sed la pieda vojo estas pli interesa, interalie ĉar oni transiros tie levoponton.
Muzeoj
redakti- Fortreso Königstein kiel tutaĵo estas muzeo, sed ene de ĝi vi trovos pliajn (en kelkaj necesas pagi aldone por gvidado)
- Neues Zeughaus (Nova armilejo), kie temas pri fortresa konstruarto kaj milithistorio
- Torhaus (Pordegejo) enkondukas en la historion de la saksa artilerio
- Schatzhaus (Trezorejo)
- Garnisonskirche (Garnizona preĝejo)
- Georgenburg (Kastelo de Georgo) kun ekspozicio pri la rolo de la fortreso kiel ŝtata prizono- vi povas informiĝi pri famaj prizonuloj; inter ili Miĥail Bakunin kaj August Bebel -
- Proviantmagazin (Provizejo), kie temas interalie pri la historio de la fama giganta barelo de Königstein.