Margit Ladomerszky
Margit LADOMERSZKY [ladomerski], hungare Ladomerszky Margit estis hungara aktorino.
Margit Ladomerszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ladomerszky Anna Mária Margit |
Naskiĝo | 17-an de decembro 1904 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de oktobro 1979 (74-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Nova tombejo de Budapeŝto, 158/11-1-9 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | László Angyal (fr) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Margit Ladomerszky naskiĝis la 17-an de decembro 1904 en Budapeŝto - mortis la 10-an de oktobro 1979 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiMargit Ladomerszky frekventis edukejon por aktoroj, poste ŝi komencis sian aktoran karieron en 1924 en Székesfehérvár. Baldaŭe ŝi aliĝis al diversaj teatroj, ekzemple al Nacia Teatro (Szeged), Nacia Teatro (Pécs). Ekde 1929 ŝi aktoradis en Budapeŝto, ŝi longe estis ano de Nacia Teatro (Budapeŝto). Ŝi ricevis premion en 1966.
Ŝiaj roloj (elekto)
redakti- 52 kinejaj filmoj inter 1932-1978, ekzemple Budapesti tavasz (Budapeŝta printempo), 1955; Ambaŭ vivoj de onklino Mici, 1962
- 5 televiziaj filmoj inter 1966-1980
- diversaj teatraj roloj, ekzemple William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - titolrolo; Hamleto - Ophelia; Somermeznokta sonĝo - Titania; George Bernard Shaw: Mrs Warren's Profession (Profesio de S-ino Warren) - titolrolo (600-foje prezentita inter 1947-1967); Pygmalion - S-ino Higgins; Rostand: Cyrano de Bergerac - Roxane; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo) - Evo; József Katona: Bánk bán (Banuso Bánk) - Melinda