Maŝinpafilo

(Alidirektita el Mitralo)

Maŝinpafilo - en tradicia esperanta vorto ankaŭ mitralo[1] laŭ kopio de la franca vorto mitrailleuse - estas portebla aŭ loke muntebla aŭtomata etkalibra pulvopafilo ĝenerale planita por rapida pafado fusil-kuglojn el pafaĵo-zono aŭ grand-enhaveca kartoĉujo, ordinare po plurcent kuglojn en minuto.[2] Antaŭ aŭtomateco, maŝin-pafiloj estis funkciigataj per aliaj rimedoj, ekzemple per permana movado krankon.

Norvegaj soldatoj kun maŝinpafilo M1917 en la fronto de Narvik.
Maŝinpafilo M2. Sub ĝi, sur la planko, videblas uzitaj kuglingoj.

Ĝi estis evoluigita fine de la 19-a jarcento, kio ebligis rapidan amasmurdadon de homoj.

Ekzistas tri tipoj de modernaj maŝinpafiloj:

  • malpeza maŝinpafilo aŭ mitralo kun forka apogilo, funkciigata de unu soldato. La pafaĵo estas konservata en arka ujo kaj uzas mezfortajn kuglojn.
  • meza aŭ ĝeneralcela maŝinpafilo kun forko aŭ tripiedo, la pafaĵoj estas en kartoĉrubando. La kartoĉo estas forta.
  • peza maŝinpafilo per akva malvarmigado, kun tripiedo, kartoĉrubando. Ĝin funkciigis soldatoj. (Nun oni taksas peza maŝinpafilo tiujn aŭtomatajn pafilojn, kiuj eligas kartoĉon de 12,7 mm aŭ pli.

Plimulto de la maŝinpafiloj pafas po 500–1000-foje en unu minuto. La modernaj pafiloj pafas daŭre ĝis oni povas postplenigi per kartoĉrubandoj. La pafiloj repleniĝas per la retropuŝa forto de la pafado.

Mitraletoj estas malgrandaj maŝinpafiloj, el kiuj soldatoj povas pafi irante.

Historio

redakti

La ideo por pafilo kiu povu pafi reripete devenis de la fino de la Mezepoko. Ekde la 14-a jarcento, kelkaj inventistoj klopodis krei malpezan defendarmilon kiu pafu je alta rapideco. Leonardo da Vinci desegnis unu tian armilon, sed tio ne praktikiĝis en ajna aparato, probable pro la manko de teknikaj rimedoj. Ekde la komenco de la 16a jarcento oni desegnis kelkajn pecojn de artilerio de mallonga atingo por la defendo kontraŭ la infanterio, kiu pafis, en diferencaj fazoj de la batalado, multajn pafaĵon konataj kiel "biskajaj skatoloj" aŭ "fer-rubaĵo", kun teruraj efikoj suer la vivaj organismoj. Tio estis la unua generacio de modernaj pafarmiloj. Eĉ tiel, la malmulta moveblo de la artilerio, speciale tiam, limigis la taktikan uzadon de tiaj armiloj.[3]

 
Ripetarmilo de Puckle.

Ekzemplo de tiaj komencoj estis klopodo de ripetanta arkebuzo, produktita de Hans Stopler el Nurembergo en 1597.[4] Sed oni atendos ĝis la plibonigo de la metalurgio por la apero de la unuaj modeloj de ripeta pafado per la franca mitrailleuse, nome armiloj kun apogo konstruitaj per supermetado de fusiltuboj ŝarĝeblaj tra la magazeno kiuj povis pafi sinsekve, semante de mitrajlo (mitraille) la celitan arkokampon por pafado fare de la armilo. Ĝia uzado en batalo en la Franc-Prusia Milito montriĝos per nesukcesaj rezultoj, ĉefe kompare kun la prusiaj artileriaj pafiloj de reŝarĝo, integre forĝitaj el ŝtalo kaj de efiko klare supera.

En 1718, James Pückle inventis artefakton kiel defendarmilo. Tiu aparato, havanta diametron de ĉirkaŭ tri centimetroj por preskaŭ unu metro de longo, estis komponita de ujetoj kun dek unu ĉambretoj antaŭŝarĝitaj kiu sukcesis pafi ses dek tri pafojn en sep minutojn, trifoje pli rapide ol la fusilo de antaŭŝarĝo.[5]​ Ĝi estis pensita por havigi al la militŝipoj manieron defendiĝi kontraŭ la ŝip-sturmoj. Ties uzado, tamen, ne estis efektive praktikita nek plibonigita.

19-a jarcento

redakti
 
Maŝinpafilo Gatling.

La unua efika aŭtomata pafilo estis la Maŝinpafilo Gatling, kiu havis sesopon aŭ pliajn de fusiltuboj disponitaj en cirkla sinteno ĉirkaŭ akso kaj nutritaj per vertikala aŭ cilindra ŝarĝilo funkciigita pere de kranko.[6] Estis en 1862 kiam Richard J. Gatling6​ prezentis tiun novan patenton. La principo de ses ĝis dek girantaj paftuboj ĉirkaŭ akso nutritaj per vertikala aŭ cilindra ŝarĝilo ebligis pafi kontinue kaj pliigi la tempon por malvarmigo, ne malpliigante la paforitmon.[7]​ Tiuj armiloj kapablaj pafi simile al la aŭtomata maŝinpafilo ne estis veraj aŭtomataj maŝinpafiloj, ĉar la energio por la procezo estis akirita pere de kranko kiu devis esti funkciigita de soldato, dum en la aŭtenta aŭtomata maŝinpafilo oni devas nur munti la fermilon de la armilo kaj klaki la ellasilon; tiam la maŝinpafilo plue pafos aŭtomate ĝis oni lasos la ellasion aŭ ĝis la elĉerpado de la municio. La Gatling na estis aŭtonoma ĉar postulis la krankon por havigi la energion per kiu oni ŝarĝis la kuglujojn, oni perkutis, oni elprenos la malplenan kuglujon kaj oni elpelis ilin. Krome, la tipoj de kuglujoj uzitaj, el papero, limigis la fidindecon.

Kvankam dekomence ĝi konservis la aspekton de armilo de artilerio, muntita sur afusto kaj radoj kiel tiuj de la tiamaj kanonoj, ĝia perfektigo iom post iom malpezigis ĝin ĝis ebligi sian transporton fare de unusola ŝarĝobesto. Ĝia uzado en koloniaj militoj estis klara indikilo pri la ŝanĝoj kiujn la sinsekvaj generacioj de maŝinpafiloj estos produktantaj en la batalkampo. La bremso al la evoluado de la maŝinpafilo estis farita de la menso de la oficiroj de la okcidentaj armeoj, kiuj komprenis ilin kiel armilo taŭga nur por koloniaj militoj kontraŭ konvenciaj nemodernaj armiloj, sed maltaŭgaj por okcidenta batalkampo.

 
Mitrailleuse Reffye en la Invalidoj de Parizo.

Ĝi estis aĉetita de la usona armeo en 1865,[8]​ kiu faris modifojn por la uzado de metalaj kartoĉoj kaj kuglujoj, plinovigo kiu ege plibonigis la efikecon de la armilo. Sed, ĉar ĝi retenis la malgrandon de malgranda paftubo kaj la neceson de municiskatolo, ĝi postulis akoraŭ plibonigojn kiuj rezultos en la apero de variaj versioj. Konsiderita kiel peco de artilerio, ĝi estis ĉiam deplojita ne formante parton de la movado de la infanterio. Tio limigis ties efikojn en la taktikaj planoj, ĉar ĝia atingopovo estis pli malgranda ol tiu de kanonpafo kiu lanĉu mitrajlon.

Trans Atlantikon, en Belgio, aperis la maŝinpafilo Montigny: ĝi estis adoptita de la franca armeo kiu uzis ĝin kiel armilo de infanterio. Ĝi estis konata en Francio kiel ‘’canon à balles'’ (kuglokanono) aŭ ‘’mitrailleuse’’ (mitrajligilo) Reffye, laŭ la nomo de la militisto kiu estis responsa pri ties fabrikado. Ĝia funkciado estis eĉ pli facila ĉar ties dudek ses paftuboj, grupigitaj ene de unusola tubo kvazaŭ de kanono, povis pafi ĉu unuope ĉu samtempe. Ĝia pafkapablo kaj pafatingo estis kontentigaj kaj iam unu tia maŝinpafilo faligis kvin ĉevalojn en 90 sekundoj. Sed taktike, la armilo rezultis malmulte utila en la batalfronto, kio limigis konsiderinde sian efikecon dum la Francia-Prusia Milito de 1870, en kiu la prusia artilerio klare dominis. Spite la fakton, ke la termino estis abandonita, ĝia nomo ‘’mitrailleuse’’ restis kiel ĝenra franclingva termino por la aŭtomataj armiloj, spite la fakton, ke ĝi ankoraŭ estis funkciigita permane; de la franca lingvo ĝi pasis ankaŭ al aliaj proksimaj lingvoj. Ĝia uzado en batalo ne havigis definitivajn pozitivajn rezultojn, ĉefe kompare kun la prusiaj pecoj de artilerio de malantaŭa ŝarĝado, integre forĝitaj el ŝtalo kaj de efikeco tute supera.

En Unuiĝinta Reĝlando, en 1870, la entrepreno WG Armstrong and Co. aliris permesilon por la loka produktado de kanonoj Gatling,[9] nome​ la unuaj kiuj havigis kontrolitan sekvencan pafadon, pere de mekanika ŝarĝado. Tiu armilo estis disponebla en du versioj: unu de la kalibro .45 (de 45 colcentonoj, tio estas, 11,43 milimetroj) kiu faris ĝis 700 pafojn por unu minuto, por la surtera armeo, kaj alia de la kalibro .65 (16,5 mm) por la Royal Navy (ŝiparmeo). Unu de ties unuaj uzoj estis en la batalo de Ulundi kontraŭ la zuluoj. La Brita Ŝiparmeo estis suferinta antaŭe humiligajn malvenkojn en Sudafriko en januaro 1879, kaj en nova kampanjo armitaj per du maŝinpafiloj Gatling, ĝi sukcese batalis kontraŭ la zuluaj militistoj, en la monato julio, okazigante pli ol 1 500 viktimojn. Ekde tiam tiu armilo formis parton de la britaj ekspedicioj en Egiptio kaj Sudano.

La populareco de la maŝinpafilo Gatling etendiĝis al aliaj registaroj kiel tiuj de Ĉinio, de kelkaj sudamerikaj landoj kaj Rusio, kiu mendis 400 maŝinpafilojn por la milito kontraŭ Turkio.[10]​ Ties kartoĉo evoluis ĝis pli moderna sistemo fabrikita tute el metalo, eliminante tiel multajn el la paneaj ŝtopaĵoj kaj aliaj hazardoj kiuj kutime okazis dum la bataloj. La pafritmo sukcese atingis tiam ĝis tri cent pafojn dum unu minuto. Eĉ tiel, ĉar la pafrotoj estis detruitaj per la artilerio, kiu restisekster ties atingopovo, kaj la funkciigintojn estis pafitaj de nevideblaj snajperoj, ties uzado limiĝis al la koloniaj militoj, kontraŭ malamikoj maltaŭge armitaj, en kiuj ĝi estis uzita ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Kvankam dekomence ĝi konservis la formon de peco de artilerio, muntita sur kanonbazo kiel tiu de la tiamaj kanonoj, ties perfektigo malpezigis ĝin ĝis ebligi ĝian transportadon fare de unusola tirbesto. Ĝia efikeco en koloniaj konfliktoj estis evidenta indikilo de la ŝanĝoj kiujn la sinsekvaj generacioj de maŝinpafiloj estisn okazontaj en la batalkampoj. La bremso al la evoluo de la maŝinpafilo estis rilata al la kompreno de la oficiroj de la okcidentaj armeoj, kiuj komprenis ĝin nur kiel armilo taŭga por koloniaj militoj, sed maltaŭga por eŭropa batalkampo.

En 1884 aperis la unua aŭtenta maŝinpafilo, nome la Maŝinpafilo Maxim inventita de la usonano ŝtatigita brita Hiram Maxim, kiu uzis la premon de la eliro de la pafgasoj por okazigi la retroiron de la kanono, la malfermon de la fermilo, la forpelon de la kuglingo kaj la nutradon per alia nova kartoĉo elprenita el bendo en la flanko de la armilo. Kiam la kaisero Vilhelmo la 2-a observis tiujn demonstraciojn, diris tiurilate al la kreaĵo de Maxim: «Tiu estas la armilo, estas nenio simila».

Maxim realigis demonstraciojn tra tuta Eŭropo kaj lia maŝinpafilo estis adoptita de plej parto de la armeoj de la kontinento. En 1885, la desegnisto, inventisto kaj fabrikisto John Browning prezentis en Usono modelon de maŝinpafilo funkciigita per la gaso kolektita el la paftubo tra piŝto ene de tubo konektita al la paftubo, sistemo adoptita poste por fusiloj kaj duonaŭtomataj kaj de atako.

20-a jarcento

redakti
 
Maŝinpafilo Browning M1917.

En 1917 dum la Unua Mondmilito, Browning aperigis sian plej faman modelon, nome la Maŝinpafilo Browning M1917, kiu plue estas uzata en la aktualo kaj kiu funkciigas per la retroiro de la paftubo. La Browning estis adoptitaj de la usona armeo kaj poste en multaj aliaj landoj de la NATO, kaj ŝanĝis siajn kalibrojn laŭlonge de la tempopaso.

La malpezaj maŝinpafiloj de la Unua Mondmilito kaj de la periodo inter ambaŭ Mondmilitoj estis laŭ aspekto grandaj fusiloj dezajnitaj por realigi aŭtomatan pafadon kiel apogo al la roto de tradiciaj fusilpafistoj. La usona BAR (Browning Automatic Rifle), uzita en la du Mondmilitoj, aŭ la brita Bren, uzita dum la Dua Mondmilito, eniris ene de tiu kategorio. Temas pri armiloj disvolvigitaj por tiuj konfliktoj.

Antaŭ la Dua Mondmilito, tamen, jam la germanoj inventis la mezan aŭ plurutilan maŝinpafilon. Tiu armilo povis funkcii kiel maŝinpafilo de normala pozicio, laŭ la stilo de la Unua Mondmilito, muntita sur peza tripiedo havanta cellornon por funkcii ĝis 1 200 metroj; aŭ povis esti malmuntita, havanta kongruigitan dupiedon kaj uzata kiel malpeza maŝinpafilo, sed kun potenco tre supera al tiuj planitaj kiel tiaj.

En 1942 la germanoj dezajnis la Mkb-43, poste nomita MP-43 kaj MP-44 kaj finfine popularigita kiel StG-44. Krom la MP-44 Germanio projektis la Fallschirmjägergewehr 42 aŭ FG-42 de Rheinmetall, konata kiel fusilo de paraŝutisto, ekde ties uzado en la surprizatako fare de germanaj paraŝutistoj por liberigi Benito Mussolini en la Gran Sasso la 12an de septembro 1943.

 
Malpeza maŝinpafilo BREN.
 
Kanada soldato kun maŝinpafilo BREN.

La tendenco al aŭtomataj fusiloj, malpezaj maŝinpafiloj kaj pli potencaj maŝinpafiloj rezultis en granda vario de pafarmiloj de karakteroj kombinitaj inter ordinaraj fusiloj kaj maŝinpafiloj: nome Cei-Rigotti, Fedorov Avtomat (1910), Simonov AVS-36 (1930), StG-44, karabeno M1, AK-47 kaj AR-15, kiuj estis konataj kiel sturmofusiloj (el la germanlingva termino Sturmgewehr). Multaj aviadiloj estis ekipitaj per aŭtomataj kanonoj, kaj simila kanono (kromnomita «Pom-pom») estis uzita kiel kontraŭaviadila armilo. La dezajnoj de la entreprenoj Bofors de Svedio kaj Oerlikon de Svisio estis amplekse uzitaj fare de ambaŭ tendaroj kaj influis enorme sur similaj armiloj disvolvigitaj ekde tiam.

Tiuj tipoj de armiloj normale estis nutritaj pere de ŝarĝiloj aŭ tamburoj de 30 ĝis 100 kartoĉoj kaj disponas de malgranda dupiedeto sur la pinto por ebligi pafaddon el komforta kuŝa sinteno. Tiu konsidero restas nuntempe, kaj la plimulto de la similaj aktualaj maŝinpafiloj estas sturmofusiloj modifitaj por havigi pli grandan daŭron al la paftubo, havantaj dupiedon kaj ŝarĝilojn de pli granda kapacito ol la normaloj de la origina armilo, spite la fakton ke estas nuntempaj modeloj de zono dezajnitaj intence kiel malpezaj maŝinpafiloj.

En la Dua Mondmilito, la germanoj uzis la MG-34 kaj la MG-42, kiu estas versio tre simpligita disde la antaŭa, havanta plimulton de ties pecoj en stampita lameno por malmultigi la koston. La MG-42 restas ĝis nun uzata en la NATO laŭ la nomo MG-3. Aliaj modeloj estas la usona M-60 de la epoko de la Vjetnama milito, la rusa PKM kaj la belga FN MAG.

Ekde 1948 la FN de Herstal produktis fusilon konata laŭ la mallongigo FN FAL kiu ricevis grandan disvastigon ekster la komunisma bloko. Dekomence ĝi estis uzita de la belga kaj brita armeo, sed el 1970 jam uzis ĝin pli ol 75 landoj. Ties populareco estis frukto de ĝia solideco kaj stabileco, kvakam ĝi estis iom peza. En la sama epoko en la hispana armilesplorejo Centro de Estudios Técnicos de Materiales Especiales (CETME), kunlabore kun germanaj inĝenieroj, oni disvolvis la CETME modelo 2a, nome sturmofusilo kiu anstataŭis la Mauser kiel oficiala armilo de la hispana armeo. Dekomence ĝi uzis municion de 7,92 × 57 mm, sed ĝi estis konvertita al la kalibro 7,62 × 51 mm por adapti ĝin al la municio normigita de la NATO.

El la dezajno de la CETME modelo 2a, disvolviĝis la germana modelo Heckler & Koch G3, nome sturmofusilo fabrikita de la entrepreno Heckler kaj Koch kaj aligita al la germana armeo el 1959. Inkludinte modifojn por adaptiĝi al la normigoj de la NATO kaj al la uzado de plastaj materialoj por malpliigi la pezon, la G-3 plue estas reglamenta armilo de la germana armeo kaj krome ĝi estis akceptita de granda nombro de landoj. Siaflanke Usono disvolvis aŭtomatan armilon nomita M-14, kiel evoluo de sia fusilo M1 Garand.

Dum la Malvarma Milito, en la orienta bloko de la Varsovia Traktato disvolviĝis la Kaláshnikov AK-47, kun kartoĉoj similaj al tiuj okcidentaj de kalibro 7,62 x 39 mm. La disvolvigo de tiu municio estis bazita sur tiu de la kalibro 7,92 × 33 mm Kurz de la StG-44. Temas pri malpeza armilo, tre rezistanta kaj de granda fidindeco, kun tre facila fuknciado kiu ebligis sian disvastigon inter armeoj de la landoj sub la komunisma influo de Sovetunio, kiel Ĉinio, Pollando, la Germana Demokratia Respubliko kaj Egiptio, same kiel inter multaj armitaj grupoj de la tuta mondo.[11]

Efiko sur la milito

redakti
 
La maŝinpafilo Maschinegewehr 08 (MG08), germana maŝinpafilo de la Unua Mondmilito.

La apero de la maŝinpafilo ŝanĝis definitive la sistemon batali, kiu ne suferis grandajn evoluojn ekde la epoko de la Napoleonaj Militoj, kaj kun la progreso de la artilerio, devigis al uzado de tranĉeoj kaj konvertis la militon en konflikto de statecaj daŭraj linioj el kiuj oni lanĉis amasajn (memortigajn kaj amasmurdajn) atakojn de infanterio kontraŭ la linioj de la malamiko, kiuj normale rezultis en senutilaj masakroj, tro ofte sen konkero de tereno.

Kiel respondo al la maŝinpafilo aperis la tanko por ataki la liniojn defenditajn per maŝinpafiloj kaj la unuaj solvoj kiuj permesis al la infanterio porti aŭtomatajn armilojn por la atako, kiel la Mitraleto aŭ la unuaj malpezaj maŝinpafiloj.

Evoluo de la maŝinpafilo

redakti

Dum la Unua Mondmilito, la maŝinpafiloj estis pezaj armiloj, muntitaj sur tripiedo aŭ afusto kun radoj laŭ stilo de malgranda kanono. Por rezisti la kontinuajn paf-ŝprucojn sen iĝi nefunkciantaj, la paftuboj estis ĉirkaŭitaj de malvarmigila mantelo kiu estis plenigita je akvo por malvarmigi la paftubojn, siavice varmegigitajn per la pafado mem.

 
Ĝeneralcela Maŝinpafilo MG 34.

La malpezaj maŝinpafiloj de la Unua Mondmilito kaj de la periodo intermilita estis laŭaspekte grandaj fusiloj desegnitaj por aŭtomata pafado kiel apogo al la tradicia roto de fusilistoj. Armiloj kiel la usona aŭtomata fusilo Browning BAR (Browning Automatic Rifle) uzita en la du mondmilitoj aŭ la brita malpeza maŝinpafilo Bren, uzita en la Dua Mondmilito, eniras ene de tiu kategorio. Normale ili estas nutrataj pere de ŝarĝiloj aŭ tamburoj de 30 ĝis 100 kartoĉoj kaj disponas de malgranda dupiedo en la pinto por povi pafi fare de komforte kuŝanta pafisto. Tiu koncepto restas ankoraŭ nuntempe, kaj la majoritato de la aktualaj maŝinpafiloj de tiu tipo estas atakfusiloj modifitaj por havigi pli longan daŭron al la kanono, havantaj dupiedon kaj ŝarĝilojn de pli granda enhavokapablo ol tiu de la normigaj de la fusilo el tiu de kiu ili devenas, kvankam estas nuntempaj modeloj de bendo desegnitaj intence kiel malpezaj maŝinpafiloj, kiel la belga FN Minimi (uzita de la usona armeo kaj de multaj landoj de la NATO) kaj la hispana CETME Ameli.

 
Malpeza maŝinpafilo FN Minimi.
 
Maŝinpafilo M60.

Antaŭ la Dua Mondmilito, la germanoj inventis siavice la ĝeneralcelan aŭ multcelan maŝinpafilon. Tiu armilo povas funkcii kiel maŝinpafilo de normala pozicio, laŭ la stilo de la Unua Mondmilito, muntita sur peza tripiedo kun rigardiloj por funkcii ĝis 1.200 m; aŭ povas esti malmuntita, kongruigita al dupiedo kaj uzita en la rolo de malpeza maŝinpafilo, sed kun potenco tre supera al tiuj intencitaj kiel tio.

En la Dua Mondmilito, la germanoj uzis la maŝinpafilojn MG 34 kaj MG 42, kiu estas simpligita versio de la unue menciita, havantaj la plej parton de siaj pecoj faritaj el lamenoj de ŝtalo stampita por malmultekostigi ĝin. La maŝinpafilo MG 42 restas ĝis nuntempe je la servo en la NATO, en plibonigita versio nomita Rheinmetall MG3. Aliaj modeloj estas la usona maŝinpafilo M60 de la epoko de la Vjetnama milito aŭ la rusa maŝinpafilo PKM.

Pezaj maŝinpafiloj

redakti
 
La maŝinpafilo Browning M2 de 12,7 mm, desegnita de John Browning, iĝis unu de la desegnoj de peza maŝinpafilo plej sukcesaj.

En la Dua Mondmilito aperis tipo de maŝinpafiloj de granda kalibro, atingo kaj penetrokapablo: nome la pezaj maŝinpafiloj. Ili estas uzataj kiel kontraŭaviadilaj armiloj aŭ por detrui vehiklojn kun malmulta blendaĵo aŭ sen tiu; ili estas kapablaj senmembrigi soldaton, pro kio ili estas uzataj ankaŭ kiel maŝinpafiloj de pozicio kaj kutime estas elektitaj por esti muntitaj sur tankoj kiel helpa armilo, sur infanteriaj batalveturiloj aŭ en helikopteroj. Kun kalibroj inter la 12,7 mm (0.50) kaj 14,5 mm, multaj havas preskaŭ 3 000 m de atingo kaj povas trabori malpezajn blendaĵojn.

Unu tipo de armilo rilata kun la maŝinpafiloj estas la aŭtomata kanono, de 20 ĝis 30 mm, muntita sur turetoj, blenditaj batalveturiloj aŭ en helikopteroj kaj ĉasaviadiloj. Foje, tiu estas funkciigita pere de ekstera energifonto kaj disponas de multaj kanontuboj laŭ la sistemo de la antikvaj maŝinpafiloj Gatling por elteni la eliuzigon kaj la varmigon al kiu la armilo estas submetita dum la pafado. Tiu tipo de kanontubo, kiu uzas pafaĵojn havantajn traborantan kernon kaj rapidecon de pli ol 1000 m/s, sukcesas trabori blendaĵojn pli akuratajn kaj detrui vehiklojn per pli granda facileco. Por ekzemplo, la aŭtomata rotacia kanono GAU-8 de 30 mm uzata de la kontraŭtanka aviadilo A-10 Thunderbolt estas kapabla trabori la plej superan blendaĵon el ajna tanko aŭ almenaŭ damaĝi ĝin grave, kio povas okazigi gravajn vundojn al la okupantoj de la vehiklo pere de la eniranta mitrajlo.

Multaj pezaj maŝinpafiloj, kiel la Browning M2 de kalibro 50, estas sufiĉe akurataj por atingi celojn je grandaj distancoj. Dum la Vjetnama Milito, Carlos Hathcock atingis rekordon por longdistanca pafo al 2 250 m pere de peza maŝinpafilo de kalibro 50 kiun li estis ekipinta per teleskopa rigardilo.[12]

Malpezaj maŝinpafiloj

redakti
 
FN Minimi, unu de la plej popularaj modernaj malpezaj maŝinpafiloj inter la landoj de la OTAN.
 
Heckler & Koch MG4 de la Germana Armeo.

Malpeza maŝinpafilo (LMG laŭ malongigo en angla lingvo) aŭ maŝinpafila fusilo, estas maŝinpafilo desegnita por esti uzata fare de ununura soldato, ĉu kun helpanto aŭ sen helpanto, kiel apogo al la infanterio en la frontolinio. La malpeza maŝinpafilo kutime estas uzata kiel aŭtomata armilo de skadro.

Malpeza maŝinpafilo povas esti identigita ĉu per la armilo ĉu per sia taktika funkcio. Oni uzas ĝin por pafi mallongajn paf-ŝprucojn de po 8-10 pafoj, ĝenerale el dupiedo; apogilo por kontinua pafado kiel estas la tripiedo jam estas karaktero de mezpeza maŝinpafilo. Kelkaj maŝinpafiloj, aparte la ĝeneralcelaj maŝinpafiloj, povas esti deplojitaj kaj kiel malpezaj maŝinpafiloj kaj kiel mezpezaj maŝinpafiloj. Kiel ĝenerala regulo, se maŝinpafilo estas deplojita kun dupiedo ĝi estas malpeza maŝinpafilo; kaj se ĝi estas deplojita kun tripiedo ĝi estas mezpeza maŝinpafilo, se ĝi ne havas kalibron de 12,7 mm aŭ pli altan, tiam temas pri peza maŝinpafilo. La modernaj malpezaj maŝinpafiloj kutime havas pli malgrandan kalibron, krom ke ili estas pli malpezaj kaj kompaktaj, ol la mezpezaj maŝinpafiloj.

La malpezaj maŝinpafiloj, kiel la brita Lewis estis enkondukitaj por la unua fojo en la Unua Mondmilito por pliigi la pafopovon de la infanterio. Fine de la Dua Mondmilito, la malpezaj maŝinpafiloj ĝenerale estis deplojitaj je skalo de po unu por roto aŭ skadro, kaj fakte la moderna roto de infanterio naskiĝis kune kun taktikoj bazitaj en la uzado de la malpezaj maŝinpafiloj.

 
Malpeza maŝinpafilo Bren.

Eblas pafi per malpeza maŝinpafilo tenante ĝin sur la talio aŭ eĉ dum movado, sed tio estas malmulte preciza, pro kio ĝenerale oni pafas per ĝi el stata pozicio uzante dupiedon. Multaj antikvaj malpezaj maŝinpafiloj (kiel la malpeza maŝinpafilo Bren aŭ la aŭtomata fusilo Browning Modelo 1918) estis nutritaj pere de kuglujo (ŝarĝilo). Aliaj kiel la MG 34, povis esti nutritaj pere de zono aŭ ŝarĝilo. La modernaj malpezaj maŝinpafiloj estas dezajnitaj por pafi pli da kugloj de malpli granda kalibro kaj tendencas esti nutritaj pere de zonbendo. Kelkaj, kiel la sovet/rusa RPK, estas modifoj de dezajnoj de ekzistintaj sturmofusiloj. La adaptaĵoj ĝenerale inkludas ŝarĝilon de pli granda kapablo, pli pezan pafiltubon por rezisti la troan varmiĝon, mekanismon pli fortikan por elteni la kontinuan pafadon kaj dupiedon. Aliaj modernaj malpezaj maŝinpafiloj, kiel la FN Minimi, havigas la eblon uzi munician zonon kun elĵetebla ŝarĝilo. La modernaj malpezaj maŝinpafiloj de pli malgranda pezo permesis esti deplojitaj je skalo de roto.

Eluziĝo de la pafiltubo

redakti
 
Maŝinpafilo DShK sur tripiedo dum forta pafado.

Las maŝinpafiloj estas armiloj kiuj suferas fortan eluziĝon pro la granda kvanto de frapoj kaj frotado de siaj mekanismoj dum la energia, subita kaj neregula uzado dum la batalo, kaj pro la erozio kaj varmo generata en la paftubo. Tiuj tuboj kutime ne rezistas pli ol kelkaj centoj da kontinuaj pafoj sen dilatiĝi, tiel ke tio povas rezulti en la neutiligo portempa de la armilo, kaj pro tio oni devas dozigi la pafojn laŭ pafaroj kun intermezo, kaj la strioj de la paftubo eluziĝas tiel ke oni devas anstataŭi la tutan paftubon ĉiun 10 000-an aŭ 15 000-an pafon por pluteni la bonkvalitajn pafkarakterojn de la armilo. Krome tio kondukis la sciencistojn kaj inventistojn pri armiloj kaj metalurgio al plej zorgema esplorado tiukadre por trovi la plej adekvatajn progresojn kiuj eltenu tiun eluziĝon.

Ergonomio de uzado

redakti
 
Detalo de la M2, maŝinpafilo kiu estas parto de kompleksa subsistemo de armilaro; oni povas celumi kaj eĉ pafi el aviadilo sen manfunkciado.

La elementoj de la maŝinpafilo kiu estas en kontakto kun la fermilo estas plej ofte la tenilo kaj la ellasilo. En la unuaj maŝinpafiloj funkciigataj permane, la plej ofta tipo estis kranko. En la maŝinpafiloj funkciigataj demalproksime, oni uzas plej ofte elektronikan klakilon aŭ la ellasilo de stirstango. La malpezaj maŝinpafiloj ofte havas apudan kolbon, dum la maŝinpafiloj muntitaj sur vehikloj kun tripiedo ĝenerale havas ebenajn tenilojn. En la 20-a jarcento, la uzado de teleskopajn cellornojn kaj de aliaj kompleksaj optikaj sistemoj anstataŭis la celpunktojn simple muntitaj sur la paftubo.

La unuaj maŝinpafiloj funkciigataj permane disponis de pezaj nutrosistemoj por la forĵetitaj kuglujoj, neligitaj. La maŝinpafiloj funkciigataj permane funkcias normale kun bazo en ŝarĝiloj funkciigataj permane kiuj enhavas diversajn kvantojn de kuglujoj kio devigas demarŝi per interrompo de la pafado por ŝanĝi ilin. Male, la sistemoj bazitaj sur ŝarĝiloj aŭ skatoloj ebligas renutradon dum oni pafas per la armilo. Tio rezulstis en laŭgrada ŝanĝo direkte al sistemoj de memnutrado per zonoj de kuglujoj. La sistemoj de memnutrado bazitaj sur zonoj de kugloj ebligas facilecon por esti portataj de unusola persono, aŭ ene de skatolo kiu funkcias kiel nutrilo.

La modernajn maŝinpafilojn plej kutime oni muntas laŭ unu el kvar diferencaj maineroj, nome la jenaj:

  • Sur tripiedo. Tiun sistemon oni uzas en malpezaj kaj mezpezaj maŝinpafiloj.
  • Sur dupiedo. Ĝi ofte troviĝas integrita en la armilo. En tiu okazo la pafanto mem funkcias kvazaŭ ĝi estas la tria «kruro». Tiun sistemon oni uzas en malpezaj kaj mezpezaj maŝinpafiloj.
  • La maŝinpafilojn de aviadiloj kaj ŝipoj oni muntas ĝenerale sur afusto, baze subtenilo de ŝtalo konektita al la strukturo.
  • Finfine, maŝinpafiloj povas formi parton de kompleksa armilsistemo, kiel ĉe tanko aŭ aviadilo. Tiam ili kutime ne estas funkciigitaj rekte fare de personoj, sed male ili estas pafataj elektrike aŭ elektronike kaj disponas de kompleksaj sistemoj por celumi.

Aviadilaj maŝinpafiloj

redakti

En julio 1915, Fokker E.III ekfunkciis. Ĝi estis la unua aviadilo kun sinkronigita maŝinpafilo kiu povis pafi tra la helico. Tiu estis efikega armilo por lukti kontraŭ pli antikvaj aviadiloj. Tiu aviadilo kaj ĝia sukcedanto, konata laŭ la nomo Eindecker (monoplano en germana), ebligis la fakton, ke Germanio povis rekuperi sian akumulitan prokraston. La unua batalo de la Fokker okazis la 1an de julio 1915, ĝuste oriente de Lunéville, kiam la leŭtenanto Kurt Wintgens, unu de la pilotoj elektitaj por pruvi serion de kvin prototipoj, atakis kontraŭ Morane-Saulnier L, nome dusidloka observilo malantaŭ la frontolinioj de la Aliancanoj. Oni kalkulis ĉirkaŭ du cent kuglotruojn en la rotacia motoro de la franca aparato. La britoj adoptis la sistemon de sinkronigo fare de George Constantinesco ekde 1918. Tiu sistemo estis bazita sur la teorio kaj eksperimentoj de Constantinesco pri la transmisio de sonondoj tra likvo.[13]

Vidu ankaŭ

redakti
  1. artikolo mitralo en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio
  2. En PIV oni difinas maŝinpafilo kiel "pafilo, kun pli-malpli stabila afusto, aŭtomate ŝargita, pafanta danke al elpreno de gaso je iu punkto de la tubo, kaj kapabla kontinue kaj tre rapide pafadi" NPIV alirita la 2-an de aprilo 2020.
  3. Willbanks, 2004, p. 23.
  4. Roger Pauly (2004). Firearms: The Life Story of a Technology. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-32796-4.
  5. Willbanks, 2004, p. 23.
  6. "SAAMI.org terminology glossary". Sporting Arms and Ammunition Manufacturers' Institute. Arkivita el la originalo en 2003-08-24. Alirita la 2an de aprilo 2020.
  7. Flayderman, Norm (2011). Flayderman's Guide to Antique American Firearms (en angla) (naŭa eldono). Gun Digest Books. p. 125. ISBN 1440226512.
  8. Willbanks, 2004, p. 32.
  9. Collier, Basil (1980). Arms and the Men: The Arms Trade and Governments (en angla). Hamish Hamilton. p. 52. ISBN 0241103088.
  10. Willbanks, 2004, p. 33.
  11. Suárez Benavent 2004, p. 121.
  12. Henderson, Charles (2005). Marine Sniper. Berkley Caliber. ISBN 0-425-10355-2.
  13. Gray, Peter; Owen Thetford (1970). German Aircraft of the First World War (dua eldono). London: Putnam & Company Ltd. pp. 109–112. ISBN 0-370-00103-6.

Bibliografio

redakti
  • F. W. A. Hobart: Das Maschinengewehr. Die Geschichte einer vollautomatischen Waffe. 3. Auflage. Motorbuch-Verlag, Stuttgart 1976, ISBN 3-87943-277-5.
  • Eugen A. Lisewski: Deutsche Maschinengewehre im Einsatz. MG 01 bis MG 42. Podzun-Pallas Verlag, Wölfersheim-Berstadt 1999, ISBN 3-7909-0681-6 (Das Waffen-Arsenal Bd. 180).
  • Chris McNab: MG 34 and MG 42 Machine Guns, Bloomsbury Publishing, 2012, ISBN 978-1-78200-309-0. 82 paĝoj (rete-PDF) (Arkivita el la 15a de majo 2018 en Internet Archive) Alirita la 2an de aprilo 2020.
  • Daniel Musgrave: Deutsche Maschinengewehre. Entwicklung, Technik, Typen. Motorbuch-Verlag, Stuttgart 1995, ISBN 3-613-01653-2.
  • Ilya Shaydurov: Russische Schusswaffen - Typen. Technik. Daten. Motorbuch Verlag, Stuttgart 2010, ISBN 978-3-613-03187-6.
  • Suárez Benavent, Ángel (2004). Cabos de la Guardia Civil. Temario oposiciones. MAD-Eduforma. ISBN 8466534520. Konsultita la 29an de majo 2013.
  • Willbanks, James H. (2004). Machine guns : an illustrated history of their impact (en angla). Santa Barbara, Calif.: ABC-Clio. ISBN 1851094806. Alirita la 26an de majo 2013.
  • Rolf Wirtgen: Die Entwicklung des Maschinengewehrs. Vom Handrohr zum Universal-Maschinengewehr. Broschüre zur Sonderausstellung 2005 bei der Wehrtechnischen Studiensammlung. Bundesamt für Wehrtechnik und Beschaffung, Koblenz 2005, ISBN 3-927038-66-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ametralladora en la hispana Vikipedio.