Nacia Ĝardeno (Ateno)
La Nacia Ĝardeno (greke Εθνικός Κήπος)[1][2] (iam Reĝa Ĝardeno) estas publika parko de 15.5 hektaroj en la centro de la Grekia ĉefurbo, Ateno.
Nacia Ĝardeno | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Grekio | ||||
Regiono | Ateno | ||||
Koordinatoj | 37° 58′ 27″ N, 23° 44′ 18″ O (mapo)37.97416723.738333Koordinatoj: 37° 58′ 27″ N, 23° 44′ 18″ O (mapo) [+] | ||||
Akvokolektejo | 0,15 km² (15 ha) [+] | ||||
Areo | 0,15 km² (15 ha) [+] | ||||
Nacia Ĝardeno | |||||
Vikimedia Komunejo: National Garden of Athens [+] | |||||
Ĝi situas rekte malantaŭ la konstruaĵo de la Greka Parlamento (nome la Malnova Palaco) kaj pluas suden al la areo kie estas la Zapejo, el la Panatena Stadiono aŭ Kalimarmaro Olimpia Stadiono de la Olimpiko de 1896. La Ĝardeno enhavas ankaŭ kelkajn antikvajn ruinojn, timpanojn kaj korintiajn kapitelojn de kolonoj, mozaikojn, kaj aliajn restaĵojn. Ĉe la sudorienta flanko estas la bustoj de Ioannis Kapodistrias, nome unua guberniestro de Grekio, kaj de la grekofilo Jean-Gabriel Eynard. Ĉe la suda flanko estas la bustoj de famaj grekaj poetoj Dionisios Solomos, aŭtoro de la Greka Nacia Himno, kaj de Aristotelis Valaoritis.
37° 58′ 27″ N 23° 44′ 18″ O / 37.97417 °N, 23.73833 °O (mapo)