Provinco Zamoro
Zamora aŭ Zamoro estas provinco de la nordokcidento de Hispanio, situa ankaŭ en la okcidenta parto de la regiono Kastilio kaj Leono. Ĝi limas norde kun la provinco Leono, oriente kun la provinco Valadolido, sude kun la provinco Salamanko, kaj okcidente kun Portugalio kaj la provinco Oŭrenso.
Provinco Zamoro | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Blazono | |||
Administra divido de Hispanio [+] | |||
Lando | Hispanio | ||
Ĉefurbo | Zamoro | ||
- koordinatoj | 42° N, 6° U (mapo)41.75-6Koordinatoj: 42° N, 6° U (mapo) | ||
Plej alta punkto | Trevinca [+] | ||
Akvokolektejo | 10 559 km² (1 055 900 ha) [+] | ||
Areo | 10 559 km² (1 055 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 174 544 [+] (2018) | ||
Denseco | 16,53 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
Poŝtkodo | 49 [+] | ||
ISO 3166-2 | ES-ZA | ||
Provinco Zamoro | |||
Vikimedia Komunejo: Province of Zamora [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Loĝantoj
redaktiLa provinco de Zamoro havas teritorion de 10 559 km² kaj en 2020 havis 170 588 loĝantojn (en 2007 ĝi havis 197 237). Temas pri loĝantaro ege maljuna kaj en malprogresio demografia escepte en siaj loĝcentroj plej gravaj, kiel la provinca ĉefurbo Zamoro, Benavente, Toro aŭ Morales del Vino.
La provinco havas 5 209 loĝlokojn, grupigitajn en 248 municipoj, el kiuj pli ol duono havas malpli ol 250 loĝantojn, nur dek kvin el ili havas pli ol 1000 loĝantojn kaj nur Benavente, Toro kaj Zamora ĉefurbo superas 5 000 loĝantojn.
En 1950 estis pli ol 300 000 loĝantojn, en 2020 nur pli ol 170 000; do, oni perdis preskaŭ la duonon.
N.º | Municipo | Loĝantaro | N.º | Municipo | Loĝantaro | |||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1 | Zamora | 60 297 | 11 | Fermoselle | 1136 | |||||
2 | Benavente | 17 523 | 12 | Santa Cristina de la Polvorosa | 1070 | |||||
3 | Toro | 8532 | 13 | Coreses | 1059 | |||||
4 | Morales del Vino | 3030 | 14 | Alcañices | 1042 | |||||
5 | Villaralbo | 1804 | 15 | Bermillo de Sayago | 1008 | |||||
6 | Moraleja del Vino | 1740 | 16 | Roales | 987 | |||||
7 | Fuentesaúco | 1608 | 17 | Monfarracinos | 971 | |||||
7 | Villalpando | 1451 | 18 | Galende | 960 | |||||
9 | Puebla de Sanabria | 1366 | 19 | Morales de Toro | 940 | |||||
10 | San Cristóbal de Entreviñas | 1362 | 20 | Corrales del Vino | 934 | |||||
Fuente: INE 2021 |
Naturo
redaktiEn la provinco Zamora, estas la naturaj parkoj Lago de Sanabria kaj Arribes del Duero kaj la natura rezervejo de la Lagetoj de Villafáfila, same kiel la rezervejo de la biosfero de la Iberia Altebenaĵo, kunhavata kun la provinco Salamanko kaj Portugalio. Krome estas zonoj protektitaj aŭ kun speciala ĉasreĝimo en la montaroj Kulebra kaj Kabrera.
Komarkoj
redakti- Alfoz de Toro
- Aliste
- Benavente y Los Valles
- La Carballeda
- La Guareña
- Sanabria
- Sayago
- Tierra de Alba
- Tierra de Campos
- Tierra de Tábara
- Tierra del Pan
- Tierra del Vino
Krom la sociekonomiaj dividoj en komarkoj, estas kvin jurisdikciaj teritorioj en la Provinco Zamoro; nome Toro, Zamora, Benavente, Puebla de Sanabria kaj Villalpando.
Ekonomio
redaktiZamoro estas provinco malmulte industriigita, kie estas granda pezo de la unuaranga kaj triaranga sektoroj. La entreprena strukturo de la provinco baziĝas ĉefe sur la sektoro de servoj kun 5043 entreprenoj kaj 37837 laboristoj.[1]
Kelkaj produktoj de la zamora provinco estis celo de protektado fare de oficialaj nomigoj, pro ties specialaj karakteroj, inter kiuj menciindas la jenaj:[2]
- Vino: Vino de los Arribes (devennomo), Vino de la Tierra del Vino (devennomo), Vino de Toro (devennomo) kaj Vino de los Valles de Benavente (bonkvalita vino)
- Viando: Chorizo Zamorano (Zamora kolbaso, garantimarko), Lechazo de Castilla y León (ŝafido, Protektita Geografia Indiko) kaj Ternera de Aliste (bovido, garantimarko)
- Fromaĝo: Queso Zamorano (devennomo)
- Legomoj: Garbanzo de Fuentesaúco (kikeroj, Protektita Geografia Indiko)
- Faruno Harina Tradicional Zamorana (garantimarko)
La akvoj de la riveroj Duero, Tera, Esla, Bibey kaj Tormes estas retenitaj pere de akvobaraĵoj por ties profito por produkti hidroelektron, el kiuj la plej kapacitaj akvorezervejoj estas tiu de Almendra ĉe Tormes kaj de Ricobayo ĉe Esla.
Notoj
redakti- ↑ [1] Arkivigite je 2012-06-29 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 29an de Junio 2012 en Wayback Machine. Informe del Mercado de Trabajo de Zamora (2012 kun informo de 2011)
- ↑ Alimentos de Zamora