Svedio

lando en norda Eŭropo
(Alidirektita el Reĝlando Svedio)

SvedioSvedujo (svede Sverige [sverje], antaŭe ankaŭ Sverge; latine Suecia; norene Sviþjóð, finne Ruotsi, en la meänkieli Ruotti) estas lando en Norda Eŭropo, en la orienta parto de la Skandinava duoninsulo.

Reĝlando Svedio
Konungariket Sverige

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Du gamla, du fria (Vi aĝa, libera)
Nacia devizo: nenio
Situo
suverena ŝtato (1523–)
unueca ŝtato
lando
lando ĉe la Balta Maro Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Stokholmo (754.948 loĝantoj en 2002).
Oficiala(j) lingvo(j) sveda lingvo, sameaj lingvoj, finna lingvo, tornival-finna lingvo, cigana lingvo, jido
Uzata(j) lingvo(j) Sveda

Oficiale rekonataj lingvoj de malplimultoj: Samea, Finna, Tornival-Finna, Cigana, Jida

Plej ofta(j) religio(j) Luteranismo
Areo 449 964 km²
- % de akvo 8,67 %
Loĝantaro 10 576 145 (2024 - inter ili 92,8% svedoj, 3,6% finnoj.)
Loĝdenso 21,9 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno se
Landokodo SE
Telefona kodo 46
Plej alta punkto Kebnekaise
Plej malalta punkto Kristianstad
Politiko
Politika sistemo konstitucia monarkio.
Ŝtatestro reĝo Karolo la 16-a Gustavo.
Ĉefministro Ulf Kristersson
Nacia tago 6-a de junio
Sendependiĝo 23-a de aŭgusto 1521
Ekonomio
Valuto sveda krono SEK (= 100 oeroj) (SEK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Sveda Esperanto-Federacio (SEF)
vdr

La oficiala nomo de Svedio en Sveda estas Konungariket Sverige (La reĝlando Svedio), estas plej granda lando en Nordio. Ĝia orienta najbaro estas Finnlando kaj okcidenta estas Norvegio, al sudo konektas al Kopenhago, ĉefurbo de Danio el Malmö per Sundoponto. Svedio apartenas al la Eŭropa Unio ekde 1995, sed plu havas propran valuton, kronon. Unu sveda krono divideblas al 100 frakciaj unuoj nomitaj öre simile kiel ekzemple unu eŭro kaj unu dolaro al 100 centoj, tamen dum 2010-aj jaroj öre-ojn oni forigis el la uzo, kaj do nuntempe prezoj estas indikitaj nur en tutaj kronoj, kaj la plej malgranda monero estas unu krono.

Svedio estas kaj pri loĝantaro kaj pri areo la plej granda el la nordiaj landoj (krom pri sia areo, se oni inkluzivas Gronlandon al areo de Danio). Ekde januaro de 2017, Svedio havas pli ol 10 milionojn da loĝantoj.[1]

Ĉefurbo kaj plej granda urbo de Svedio estas Stokholmo, kiu havas 2 408 360 loĝantojn.[2]

Historio

redakti
Vidu apartan artikolon: Historio de Svedio

La termino Sveda Imperio (svede stormaktstiden, "grandpotencaj tempoj") rilatas al la Regno de Svedio kiu teritorie kontrolis grandan parton de la regiono Baltio dum la 17-a kaj frua 18-a jarcentoj, tempo kiam Svedio estis unu el la grandaj eŭropaj potencoj. La komencon de la Imperion oni kutime fiksas per la regado de Gustavo Adolfo, kiu ekregis en 1611, kaj la finon per la perdo de teritorioj en 1721 sekve de la Granda Nordia Milito.

Geografio

redakti
 
Satelita foto de Svedio dum vintro
(19-a de februaro 2003). La tuta lando estis kovrita per neĝo kaj maro de Botnia Golfo per glacio.

Svedio estas laŭ areo granda lando – en Eŭropo nur Rusio, Ukrainio, Francio kaj Hispanio estas pli grandaj. La distanco de nordo al sudo estas 1600 kilometroj, kio egalas al la distanco Berlino-MoskvoNov-Jorko-Minneapolis. En la nordo la vintroj estas longaj, malvarmaj kaj neĝoriĉaj, sed dum la mallongaj someroj la meznokta suno brilas la tutan tagnokton. En la sudo la vintroj estas konsiderinde malpli severaj kaj la someroj pli longaj.

Pli ol duono de la surfaco de Svedio estas kovrita de arbaro, plejparte konifera arbaro kun riĉa bestaro. Ĉirkaŭ 100 000 lagoj donas vivon al la pejzaĝo. Ekster la longaj bordoj de Balta maro oriente kaj Norda maro okcidente estas arkipelagoj kun dekmiloj da ŝeroj. Svedio havas landlimojn kontraŭ Norvegio kaj Finnlando. En 2000 estis inaŭgurata la Sundoponto inter Malmö kaj Kopenhago, kaj Svedio pliproksimiĝis al Danlando kaj al la eŭropa kontinento.

La monto Kebnekaise (en Esperanto "kaldrona kresto") estas la plej alta monto de Svedio je alteco de 2097 metroj super la marnivelo (norda pinto, konsistanta el roko).

Naturo

redakti

Klimato

redakti

Pro influo de la Nordatlantika Marfluo, en plej grandaj regionoj de Svedio estas modera klimato. De la sudo al la nordo Svedio havas tri malsamajn klimatojn: En la sudo estas oceana klimato; en meza Svedio estas humida kontinenta klimato; en norda Svedio estas subarktika klimato. Kompare kun Rusio kaj Kanado, Svedio estas pli varma kaj seka, pro influo de Golfa Marfluo. En suda Svedio, la averaĝa temperaturo estas -1 ℃ en januaro, en norda estas -14 ℃, averaĝa temperaturo inter 15-17 ℃ en julio. La tereno kaŭzas precipitaĵon pli multe en okcidenta parto ol orienta parto, la plimultaj regionoj havas averaĝan precipitaĵon 500–750 mm, okcidenta montareo povas havi 1000–1500 mm. Norda kaj orienta marbordo nur 450–500 mm.[3]

Naciaj parkoj

redakti

Demografio

redakti

La granda lando havas malgrandan loĝantaron, ĉirkaŭ 10,5 milionoj. 85% de la loĝantoj loĝas en la suda duono de Svedio kun granda koncentriĝo al tri urboj: la ĉefurbo Stokholmo (1,7 milionoj kun antaŭurboj), Gotenburgo ĉe la okcidenta bordo (800 000) kaj Malmö en la sudo (500 000).

Svedio longtempe estis etne homogena lando. Antaŭ la komenciĝo de la Dua Mondmilito la sameoj estis la ununura, klare difinita malplimulto en la lando. Nur dum kaj post la Dua Mondmilito la enmigro pligrandiĝis. Svedio akceptis grandan nombron da rifuĝintoj dum la militaj jaroj kaj ankaŭ poste malfermis siajn limojn dum politikaj krizoj en aliaj landoj. Nur en 1992 estis akceptitaj 84 000 homoj, la plejmulto el eksa Jugoslavio. Dum la lastaj 20 jaroj nombro de svedoj, naskiĝintaj eksterlande, duobliĝis atinginte 2 milionojn, do 20% de la loĝantaro. Dum la Eŭropa migra krizo la lando akceptis 160 mil rifuĝintojn, plejparte el Sirio, kio estis la plej alta nombro en Eŭropo, kalkulite pokape.

Amasa enmigrado kaj neefika integrado kaŭzis drastan kreskon de krimeco inter la enmigrintoj. En 2012-2022 nombro de la pafmurdoj kreskis 6-oble kaj superis averaĝan eŭropan nivelon. Banditoj ĉiam pli ofte uzas pafilojn kaj bombojn kaj 80% de la krimuloj restas nepunitaj. La 28-an de septembro 2023 sveda ĉefministro Ulf Kristersson alvokis estrojn de polico kaj armitaj fortoj uzi armeon por haltigi krimajn bandojn.

Lingvo

redakti

La sveda lingvo apartenas al la norda grupo de la ĝermana lingva familio kune kun la norvega, dana, gotlanda, islanda kaj feroa lingvoj. En Finnlando, kiu dum sescent jaroj estis parto de Svedio, 300 000 homoj parolas la svedan kiel gepatran lingvon.

Oficialaj minoritataj lingvoj estas kvin: la norma finna lingvo, la finna dialekto parolata apud la landlimo (tornival-finna, meänkieli), la samea (la leĝo ne klarigas pri kiu el la pluraj sameaj lingvoj temas), la cigana kaj la jida. En la listo mankas la gotlanda lingvo, eble ĉar la centraj aŭtoritatoj ne komprenis la diferencon inter ĝi kaj la gotlanda dialekto de la sveda lingvo.

Religio

redakti

En la 16-a jarcento Svedio nuligis la rilatojn al la romkatolika eklezio kaj dum pli ol kvar jarcentoj havis evangelian luteranan ŝtatan eklezion. La 1-an de januaro 2000 la Sveda eklezio sendependiĝis kaj preskaŭ egaliĝis al aliaj kongregacioj (tamen la ŝtatestro devas ankoraŭ, laŭleĝe, havi ĝian konfeson). En 1999 apartenis al la Sveda eklezio 84 procentoj de la loĝantaro.

Ekzistas, ekde la 19-a jarcento, en la lando pluraj memstaraj eklezioj kristanaj, kutime nomataj frikyrkor (laŭvorte "liberaj eklezioj"). Precipe pro enmigrado, estas nun grandaj grupoj de katolikoj, ortodoksaj kristanoj kaj islamanoj; judoj loĝas tie ekde pli ol ducent jaroj, budhanoj ekde ĉirkaŭ kvindek.

Ekde la komenco de 1952, la lando havas maksimuman religiliberecon.

Parlamentismo kaj monarĥio

redakti

Svedio estas parlamentisma demokratio. La parlamento, Riksdagen, estas unu-ĉambra kun 349 lokoj. Regula balotado okazas ĉiun kvaran jaron (antaŭ 1994: ĉiun trian jaron) kaj la voĉdonrajtiga aĝo estas 18 jaroj. La lokoj en la parlamento dividiĝas proporcie inter la partioj, kiuj ricevas ne malpli ol 4 procentoj de la donitaj balotoj. La socialdemokrata partio formis la registaron dum la plej granda parto de la tempo post la Dua Mondmilito. Dum la periodoj 1976-82 kaj 1991-94 la landon regis ”burĝaj”, nesocialismaj registaroj. Post la balotado en 1998 Svedio havis socialdemokratan malplimultan registaron kiu en multaj sferoj kunlaboris kun la Maldekstra partio kaj kun la Verduloj. En la balotado de 2006, la socialdemokratoj malgajnis kontraŭ alianco de la kvar "burĝaj" partioj, kaj la partiestro de la konservativa partio, Fredrik Reinfeldt, fariĝis ĉefministro.

La sveda monarĥio estas nur konstitucia. La reĝo ne havas politikan forton. La devoj de la sveda reĝo kiel ŝtatestro estas ĉefe reprezentaj kaj ceremoniaj. La nuna reĝo Karolo la 16-a Gustavo naskiĝis en 1946 kaj apartenas al la dinastio Bernadotte kun radikoj en Francio. Reĝino Silvia estas filino de germana komercisto kaj lia brazila edzino. Plej proksima al la trono estas kronprincino Victoria, naskita en 1977.

Ekonomio

redakti
 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Svedio, 2019
 
Svedio estas hejmo de Volvo, aŭtokompanio kun ĝia ĉefsidejo en Göteborg

Establinte liberalan ekonomian politikon de 1870 ĝis 1930 igis Svedion de malriĉa agrikultura lando en unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo. Malgraŭ ĝia proksima kaj dependa rilato kun Germanio, Svedio konservis neŭtralecon en ambaŭ mondmilitoj, kaj la damaĝo kiun ĝi suferspertis dum ili estis relative limigita. Post la Dua Mondmilito, Svedio establis socialdemokratian politikon kaj precipe ampleksan socialsistemon. Serio de ekonomiaj krizoj, komencitaj en la sepdekaj jaroj, faligis Svedion de la tria loko en la listo de la plej riĉaj landoj en la mondo al la 23a loko. Kiel respondo, la ekonomia politiko estis ŝanĝita, precipe por igi la labormerkaton pli fleksebla, redukti la nombron da avantaĝoj por dungitoj, kaj pliigi konkurencivon en la sveda merkato. La sveda ekonomio dependas ĉefe de la naturresursoj trovitaj en sia teritorio (ligno, akvoenergio kaj ferercoj) same kiel de inĝenieristiko, altteknologio kaj komunikado. La sveda ekonomio dependas multe de eksportaĵoj. Ĝiaj ĉefaj komercaj partneroj estas Usono kaj la landoj de la Eŭropa Ekonomia Areo (EU kaj ELKA- landoj ), precipe la najbaroj Finnlando, Norvegio, Danio, Germanio kaj Britio. Svedio estas membro de la Eŭropa Unio ekde 1995, kaj antaŭe ĝi estis membro de ELKA. Malgraŭ ĝia membreco en la Eŭropa Unio, Svedio elektis ne anstataŭigi sian nacian valuton (sveda krono) kun la eŭro.

La inĝenieristika sektoro respondecas pri 50 procentoj de industria produktaĵo kaj eksportaĵoj. La loko de agrikulturo en la ekonomio de la lando estas relative malgranda, okupante nur du procentojn de la MEP kaj same de tiuj dungitaj en la ekonomio. Ĉirkaŭ triono de la komerca sektoro en Svedio estas posedata de la registaro, la Sveda Nacia Asekuro aŭ la ŝtataj pensiaj fondusoj. La registara monopolo pri la vendo de alkoholaĵoj estas aparte nekutima kompare kun aliaj landoj.

La laborista publiko en Svedio havas specialan potencon: 80 procentoj de la laboristaro estas organizita en sindikatoj. En iu ajn firmao kun 25 aŭ pli da dungitoj, estas devige nomumi du dungitajn reprezentantojn al la estraro de direktoroj. En ĉiu kompanio kun limigita respondeco, kiu dungas pli ol cent dungitojn, estas la devo nomumi almenaŭ trionon de la estraro de direktoroj el inter la reprezentantoj de la sindikato.

La oficiala senlaborecoprocento en Svedio estis 6,3% procento, en aprilo 2018. La senlaborecoprocento por junuloj ĝis la aĝo de 24 jaroj estas 15,6% kaj inter tiuj 25 kaj pli aĝaj - 5,1%. Inter viroj, la senlaborecoprocento estas iomete pli alta ol inter virinoj. Inkluzive de tiuj, kiuj ne plene studas kaj ne estas dungitaj, la reala senlaboreco-procento atingas 14 procentojn kaj pinton proksime de 20 procentoj en la someraj monatoj. Enspeza distribua egaleco en Svedio estas unu el la plej altaj en la mondo.

Provincoj

redakti
 
Malneta regiona produkto po kapo en miloj da svedaj kronoj. (2004)

Svedio havas tri ĉefregionojn: Götaland, Svealand kaj Norrland.

La lando havas 21 guberniojn (svede: län). En ĉiu gubernio estas gubernia estraro elektita de la registaro. En ĉiu gubernio ankaŭ estas popolestraro (svede: landsting) elektita de la elektitoj de la loka loĝantaro. Ĉiu gubernio estas dividita en komunumojn, entute estas 290 (2005).

Sendependa de la (administra) divido en guberniojn ankaŭ ekzistas la (historia, kultura) divido en 25 historiajn provincojn (landskap):

Svedaj urboj kun pli ol 30.000 loĝantoj (2004):

Rango Urbo Loĝantoj Gubernio (Län) Provinco (Landskap)
1. Stokholmo 1.212.196 Stockholms län Sodermanlando, Uppland
2. Göteborg 487.488 Västra Götalands län Västergötland, Bohuslän
3. Malmö 280.312 Skåne län Skåne
4. Upsalo 127.734 Uppsala län Uppland
5. Västerås 107.194 Västmanlands län Västmanland
6. Örebro 98.573 Örebro län Närke
7. Linköping 96.732 Östergötlands län Östergötland
8. Helsingborg 91.025 Skåne län Skåne
9. Jönköping 83.202 Jönköpings län Småland
10. Norrköping 82.903 Östergötlands län Östergötland
11. Lund 76.263 Skåne län Skåne
12. Umeå 74.005 Västerbottens län Västerbotten
13. Gävle 68.635 Gävleborgs län Gästrikland
14. Borås 63.223 Västra Götalands län Västergötland
15. Södertälje 59.977 Stockholms län Södermanland
16. Eskilstuna 59.016 Södermanlands län Södermanland
17. Täby 58.123 Stockholms län Uppland
18. Karlstad 57.779 Värmlands län Värmland
19. Halmstad 55.658 Hallands län Halland
20. Växjö 53.607 Kronobergs län Småland
21. Sundsvall 48.463 Västernorrlands län Medelpad
22. Luleå 45.551 Norrbottens län Norrbotten
23. Trollhättan 44.522 Västra Götalands län Västergötland
24. Östersund 42.940 Jämtlands län Jämtland
25. Nyköping 39.952 Södermanlands län Södermanland
26. Borlänge 38.757 Dalarnas län Dalarna
27. Upplands Väsby 36.535 Stockholms län Uppland
28. Tumba 35.780 Stockholms län Södermanland
29. Falun 35.385 Dalarnas län Dalarna
30. Kalmar 34.745 Kalmar län Småland
31. Skövde 32.639 Västra Götalands län Västergötland
32. Karlskrona 32.309 Blekinge län Blekinge
33. Kristianstad 32.188 Skåne län Skåne
34. Lidingö 30.930 Stockholms län Uppland
35. Skellefteå 30.839 Västerbottens län Västerbotten
36. Uddevalla 30.283 Västra Götalands län Bohuslän

Kulturo

redakti
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kulturo de Svedio.

La kulturo de Svedio estas parto de la kulturo de Skandinavio. Ĝi konsistas el literaturo, folkloro, muziko, sveda lingvo, religio ktp. Pri kinarto okupiĝas la Sveda Filminstituto.

Konataj svedoj

redakti
  • Sankta Birgita (1303-1373)
  • Gustavo la 2-a Adolfo (1594-1632), reĝo de Svedio ekde 1611 ĝis sia morto en Lützen dum la Tridekjara Milito — unu el la plej fascinaj figuroj de la sveda historio ĝenerale kaj de la Tridekjara Milito speciale.
  • ABBA dum la 1970-aj jaroj komencis internacie sukcesplenan epokon por sveda popmuziko, kiu fariĝis vera eksporta produkto. Kiam Abba dissolviĝis en 1982 la diskoj de la ensemblo vendiĝis en 250 milionoj da ekzempleroj.
  • Ingmar Bergman, n. 1918, teatristo kaj filmkreinto, produktis 40 filmojn dum la jaroj 1946-82. ”Somernokta rideto” konatigis lin internacie. Lia lasta filmo estis ”Fanny kaj Alexander”. Lia teatra laboro pludaŭras.
  • Ingrid Bergman (1915-1982) venis al Holivudo en la komenciĝo de la 1940-aj jaroj. Ŝia hodiaŭ plej konata filmo estas ”Casablanca” (1943), en kiu ŝi aktoris kun Humphrey Bogart. Ŝi ricevis tri oskarojn.
  • Jussi Björling (1911-60) unu el la plej famaj tenoruloj de la mondo, debutis en la Operejo en Stokholmo ankoraŭ ne havante 20 jarojn. Li poste faris grandan internacian karieron.
  • Björn Borg, n. 1956, nomita la plej fama sveda sportisto de la 1900-aj jaroj, fariĝis historia tenisisto i.a. ĉar li gajnis la Wimbledon-konkurson dum kvin sinsekvaj jaroj.
  • Greta Garbo (1905-1990), ”La dia”, naskiĝis kaj entombiĝis en Stokholmo. Ŝi debutis en Holivudo en 1926. Ŝiaj beleco kaj voĉo igis ŝin unu el la plej grandaj publikmagnetoj iam ajn.
  • Dag Hammarskjöld, (1905-1961) estis ĝenerala sekretario de UN ekde 1953 ĝis sia morto en aviadilakcidento dum labortasko en la nuna Zambio. Li havis la ambicion doni al UN aktivan rolon dum internaciaj krizoj.
  • Valdemar Langlet, (1872-1960), ĵurnalisto, verkisto kaj esperantisto. Li faris longajn vojaĝojn, i.a. surĉevale en Hungario kaj Rusio. En Budapeŝto li laboris dum 14 jaroj kiel instruisto pri la sveda, kie li dum la Dua Mondmilito savis dekmilojn da homoj, ĉefe judojn, de nazia deportado.
  • Astrid Lindgren, (1907-2002) estas unu el la plej konataj svedoj kaj eble la plej amata. Ŝiaj libroj por infanoj estis tradukitaj al pli ol 60 lingvoj kaj donis materialon al pli ol 40 filmoj. Pipi Ŝtrumpolonga fascinis infanojn en la tuta mondo.
  • Carl von Linné, (1707-1778) estis sveda kuracisto kaj botanikisto; fondinto de la moderna sistemo de enklasigo de animaloj kaj plantoj.
  • Alfred Nobel, (1833-96) inventis la dinamiton, kio famigis kaj riĉigis lin. Li donacis la plej grandan parton de sia riĉaĵo al fonduso, el kiu oni prenas monon por la Nobel-premioj, kiuj disdoniĝas en Stokholmo kaj Oslo la 10-an de decembro ĉiujare, la mortotago de Nobel.
  • Olof Palme, (1927-1986) la internacie plej konata politikisto de Svedio. Ĉefministro 1969-76 kaj 1982-86, estro de la socialdemokratoj ekde 1969 ĝis sia morto. Li mortpafiĝis surstrate en Stokholmo. La murdo ne estas solvita.
  • August Strindberg, (1849-1912) aperas kiel la giganto en sveda literaturo. Lia grandega produktaĵo ampleksas ĉiujn ĝenrojn. Eksterlande li estas plej konata kiel dramverkisto.
  • Raoul Wallenberg, n. 1912, dum la Dua Mondmilito savis dekmilojn da judoj en Budapeŝto de nazia deportado. En 1945 sovetaj militistoj forkondukis lin. Laŭ sovetaj informoj li mortis en Moskvo en 1947, sed lia sorto restas necerta.

(Laŭ senkopirajtaj informoj de Sveda Instituto)

Esperanto en Svedio

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti