Skenoplekto
(Alidirektita el Schoenoplectus)
La skenoplekto[1] (latine Schoenoplectus) estas genro de ĉirkaŭ 50 specioj de plantoj el ciperacoj[2] kun kosmopolita distribuo. La genro Schoenoplectus estas tre proksime rilata al genro Scirpus, kaj inkludata en ĝi laŭ kelkaj botanikistoj.
Skenoplekto | ||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Schoenoplectus sp.
| ||||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||||
Etimologio
redaktiSchoenoplectus elvenas el latino schœnus (kiu signifas 'junko') + plecto (kiu signifas 'plekti'), ĉar la tigoj de la planto, junkaspektaj, ofte interplektiĝas. La saman etimologion oni trovas en la greka: σχοῖνος (= junko) + πλεκτός (= plektita).
La latina litero œ, donas en pluraj latinaj lingvoj, ĉefe la franca la literon 'e'. En PIV, ĝia esperantigo ankaŭ estas 'e' (ekz: Oenanthe > enanto[3], Oenothera > enotero[4], Phoenix > feniko[5], aŭ ankoraŭ rhoeas > reado[6]).
Kelkaj specioj
redakti- Schoenoplectus acutus
- Schoenoplectus americanus
- Schoenoplectus californicus
- Schoenoplectus californicus aŭ totora (Andoj)
- Schoenoplectus heterochaetus (Nordameriko)
- Schoenoplectus hudsonianus Alpa cervoherbo
- Schoenoplectus lacustris (Eŭropo, Azio, Afriko)
- Schoenoplectus maritimus
- Schoenoplectus mucronatus (Azio, Aŭstralio, Eŭropo)
- Schoenoplectus pungens
- Schoenoplectus saximontanus
- Schoenoplectus subterminalis
- Schoenoplectus tabernaemontani