Kwamikagami
kvarsilaba | lingvonoma | NATO/ICAO | |
---|---|---|---|
A | alianco | angla | alfa |
B | baobabo | bengala | bravo |
C | centelcente | cigana | ĉali ĉ aŭ c? |
Ĉ | ĉirkaŭĉizi | ĉina | ĉali-ĉapelo |
D | dromedaro (diplodoko) | dana | delta |
E | ebrieco | esperanto | eko |
F | fojnofebro | franca | fokstrot |
G | gastigema | greka | golf |
Ĝ | ĝojiĝanto | ĝenova (?) | golf-ĉapelo |
H | hundoherbo | hispana | hotel' |
Ĥ | ĥoreĥado | ĥakasa | hotel'-ĉapelo |
I | instruisto | itala | indja |
J | jakvujaro | japana | ĝuljet |
Ĵ | ĵeleaĵo | ĵerzeja | ĝuljet-ĉapelo |
K | kaprikorno | korea | kilo |
L | lernolibro | latino | lima |
M | milimetro | malaja | majk |
N | nanplanedo | nepala | novemba |
O | oriolo | oroma | oska |
P | parapeto | persa | papa' |
Q | kecal-kuo | kvenja | kebek' |
R | rosmareno | rusa | romjo |
S | stratosfero | svahila | siera |
Ŝ | ŝtrumpoŝelko | ŝona | siera-ĉapelo |
T | Tahitio | turka | tango |
U | ureuso | urdua (uzbeka) | unifom' |
Ŭ | ureuso-hoko | eŭska | unifomo-hoko |
V | Varsovio | vjetnama | vikta |
W | germana vo | volofa | viski |
X | iksokodo | xosa [!] | eksre |
Y | ipsilono | ? | janki |
Z | zebrazeno (Zamenhofo) | zulua | zulu |
[neniuj rimoj krom Tahitio/Varsovio (k iksoradio) kaj jakvujaro/dromedaro (> diplodoko?). Finaĵoj -abo, -ado, -aĵo, -anco, -anto/anta, -aro x2; -ebro, -eco, -edo, -elko, -ema, -eno x2, -ente, -ero, -erbo, -eto, -etro; -ibro, -io x3, -isto, -izi; -ofo, -olo, -ono, -orno; -uo, -uso.]
La litero komencu la du akcentatajn silabojn. Sed malfacile oni sekvus tiun ŝablonon por ĥo-, ĵo- k zo-vortoj.
Tiaj vortoj estas facile ambaŭ memori kaj rekoni, eĉ se la aŭskultanto ne konas la alfabeton, ĉar ne troviĝas multaj ebloj, kaj ĉar la litero estas dufoje akcentata. Se oni forgesos kaj anstataŭigos alian vorton, tiu vorto ankaŭ estos facile rekonebla.
(ekz-oj de aliaj ebloj: adiaŭi/aktuala/aviado/aloaĵo, balenbarko, cirkumcido, dekadenco/davidido/diplodoko, enfluejo/enviema/elpoenti, fulmofrapi/fadenfasko/fotosfero/frostofako, georgino/geografo/gumiguto/grandegulo, ideismo/inuita, ĵoke-ĵako?, korinklino/kronikisto/kalikoto/kunokazi/kavalkado/klavikordo, legaleco/landolimo/linoleo/lokalizi/lojaleco, maksimumo/manĝometo/matenmanĝo/monumento, nilonaĵo/nihonio, Oriono/osteopozo, Principeo/Portoprinco/pakpapero/panoplio/pardonpeti/partopreni, rozario/referenco/retoriko/rivereto, stetoskopo/serasalmo/suspensio, ŝtuparŝakto, tarantelo/talentulo/teatraĵo/teretaĝo/terkulturo/travertino/tablotuko, unuuza, valizvorto/vivnivelo, zarzuelo)
Plej bone eviti ekz-ecajn vortojn, kiel basketbalo k piedpilko, en kiuj la voĉeco de la konsonanto ne estas stabila. Ne elekti dufojan radikon, kiel en man-en-mane, fin-al-fina ktp. Miksaĵoj de m kaj n, kiel numenio, minimumo ne estos klaraj.
Trisilabaj vortoj havantaj la konsonanton en la unua k akcentata silaboj emus soni similaj unu al alia. Ekz-e barbaro, cicero, ĉinĉilo, dediĉo, fanfaro, gorgono, hiphopo/homhelpa, jujubo, ĵuĵuo, kriketo, lulilo, memoro, neniu, palpebro, ronroni, sensaĵo, ŝipŝelo, tritiko, vidvino, zigzago.