Paranojo

psikiatria simptomo

Paranojo estas psikozo, karakterizata de sistemigita deliro, sufiĉe kohera, kiu tamen povas koncerni nur limigitan temon, lasante normala la menskapablon por la ordinaraj vivbezonoj.

Paranojo
Paranojo
Paranojo
Aliaj projektoj
Paranojo en Vikipedio
Paranojo en Komuneja kategorio
Paranojo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Elias Canetti

redakti
 
« De primitiva sorĉisto ĝis paranojulo estas apenaŭ eĉ unu paŝo. Ne pli for de ambaŭ estas la reganto, kiel li estas prezentita en multaj bone konataj ekzemploj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Homo de la paranoja naturo estas tiu, kiu pardonas kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn malamikajn agojn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la vivo estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la potenco kaj por ĝia fortigo ili devas pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri paranojo] En la psika malsano, kiu konsistas en tiom proksima parenceco kun la potenco ke oni povus nomi ilin ĝemeloj, la retransformiĝo prezentas la specon de tiranio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La paranojuloj povas ŝajnigi tiom bone, ke pri multaj el ili simple ne eblas diveni, kiom for iris ilia paranojo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La paranojulo kiel neniu alia subiĝas al la retransformiĝoj, pruvante tiel, ke li estas ostiĝinta reganto»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tre gravas substreki tiun pozitivan humoron kaj bondeziran pozicion de la amaso ĉe paralizulo kun ideoj de grandeco. Ĝi neniam elpaŝos kontraŭ li, ĝi estas la vera rimedo por realigo de liaj planoj kaj kion ajn li elpensu, ĝi ĉion por li plenumos… ĉe la paranojulo la amaso ludas alian, malamikan rolon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Tiu propra al la paranojulo sento de pozicio ludas ege gravan rolon: li ĉiam strebas defendi kaj sekurigi sian esceptan pozicion. La regantoj laŭe al la naturo de la potenco kondutas same kaj en subjektiva perceptado de sia pozicio ili ne diferenciĝas de la paranojuloj. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Utilas montri ĉi tie la rolon de la komploto ĉe la paranojulo. Konspirado, sekreta komploto ĉiam estas en lia kapo. Oni povas esti certa: kion ajn li alfrontu, ĉie sonos la sama temo. La paranojulo sentas sin ĉirkaŭita de ĉiuj flankoj. Lia supermalamiko ne kontentiĝas per tio, ke li atakas mem. Li ĉiam klopodas inciti kontraŭ li malican gregon, kiun li poste ellasos je ĝusta momento. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Paranojo estas laŭvorte malsano de la potencoSukceso ĉi tie, same kiel ĉie, dependas de hazardaĵoj. Ilia rekonstruado sub masko de leĝoj nomiĝas historio. Sub ĉiu granda nomo en la historio povus unuope stari centoj da aliaj. Talento de malnobleco estas disvastiĝinta en la homaro. Ĉiu havas apetiton kaj ĉiu aspektas kiel reĝo, starante sur la senfina kampo de la bestaj kadavroj. Honesta esplorado de la potenco devas rezigni je la sukceso kiel kriterio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri kaŭzeco en paranojo] Ĉi tie necesas indiki je la manio de kaŭzeco, kiam kaŭzeco iĝas celo en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la filozofoj. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la demandon. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ masko de la nova tempo ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla mano. Bazado iĝas la pasio, trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Procezo de deŝirado de la maskoj kaj senmaskigado por la paranojulo — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la kaŭza manio, ĉar ĉiuj kaŭzoj resumiĝas finfine je personoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la paranojulo] Eĉ vere malsaman li klopodas konsideri la sama. La malamikon li scias rekoni en ĉiuj liaj multnombraj aspektoj. Kun ajn maskon li deŝiru, malantaŭ ĝi ĉiam sin kaŝas malamiko… Malkovradon kaj senmaskigadon oni povas difini kiel retransformiĝon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Sento de ĉirkaŭiteco de la malamika grego, kiu tuta celas lin solan — tio estas baza emocio de paranojo. Plej klare ĝi manifestiĝas en halucinoj, kiam la malsanulo de ĉiuj flankoj vidas la okulojn, kiuj eniĝas sole en lin kaj en tio senteblas klara minaco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne eblas liberiĝi je la penso, ke ĉiun paranojon, same kiel ĉiun potencon, regas unusola strebo: forigi de la vojo ĉiujn por resti sola aŭ — en pli milda kaj ofte renkontiĝanta maniero — subigi ĉiujn al si por iĝi la sola helpe de ili. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Sigmund Freud

redakti
 
« Vortkombinoj en la sonĝoj similas al tiuj ĉe paranojo; ili ludas certan rolon ankaŭ je histerio kaj je obsedaj imagoj. »
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Se histerio estis patologio de la ekspresio, akriĝinta dispozicio de la subjekto, teatra kaj opera konversioj de la korpo, se paranojo estis patologio de la organizo, rigida kaj ĵaluza strukturigo de la mondo, do la komunikado, informo, imanenta promiskueco de ĉiuj retoj kaj konstanta ligiteco estos por ni plej verŝajne la nova formo de skizofrenio»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Vidu ankaŭ

redakti