Planita ekonomio estas la ekonomia sistemo en kiu decidoj koncerne produktadon kaj investadon estas faritaj surbaze de plano formulita de centra aŭtoritato, kutime de publika instanco kiel ekzemple registara agentejo.
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
«Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo. »