Johannes Evangelist Haller
Johannes Evangelist Haller | |||||
---|---|---|---|---|---|
ĉefepiskopo de Salcburgo | |||||
Regado | 1890– | ||||
Antaŭulo | Franz Albert Eder | ||||
Ceteraj titoloj | kardinalo | ||||
Persona informo | |||||
Johannes Evangelist Haller | |||||
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1825 en St. Martin in Passeier | ||||
Morto | 5-an de majo 1900 en Salcburgo | ||||
Tombo | Salcburgo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1874–) katolika sacerdoto (1848–) romkatolika diakono (1847–) politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Evangelist HALLER (naskiĝis la 30-an de aprilo 1825 en St. Martin in Passeier, mortis la 5-an de majo 1900 en Salcburgo) estis romkatolika kardinalo kaj ĉefepiskopo salcburga.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de sudtirola farmisto studis en Meran, Innsbruck kaj Trento kaj doktoriĝis pri teologio. Ordinado lia estis en la 21.5.1848; poste li estis plurajn jarojn animzorganto, i.e. en Lajen. En 1871 li iĝis katedrala kapitulano en Trento, en 1874 katedrala sinjoro, en 1874 katedrala provosto kaj vicvikaro.
En la 14.8.1874 li nomumitis titulara episkopo de Adraa kaj helpepiskopo en Trento. La konsekron episkopan donis al li en la 4.10.1874 la salcburga ĉefepiskopo Maximilian Joseph von Tarnóczy; kunkonsekrantaj estis Johannes Jakub della Bona, helpepiskopa salcburga kaj Joseph Mooslechner, dekano de la katedrala kapitularo. En 1880 li nomumitis helpepiskopo de Salcburgo kaj ne tute dekon da jaroj pli poste (1890) Haller iĝis mem ĉefepiskopo. Papo Leono la 13-a deklaris lin en la 29.11.1895 kardinalo kaj en junio 1886 je kardinala sacerdoto kun la titulara kirko Sankta Bartolomeo sur la Tibera insulo de Romo.
Li meritis pri la prilaborado de la aŭstria kateĥismo kaj la starigo de katolika altlernejo en Salcburgo. Li estis entombigita en la kripto de la Katedralo de Salcburgo.
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes Evangelist Haller en la germana Vikipedio.