Alexander Carlisle
Aspekto
Alexander Carlisle | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Alexander Montgomery Carlisle |
Naskiĝo | 8-an de julio 1854 en Groningen |
Morto | 5-an de marto 1926 (71-jaraĝa) en Londono |
Tombo | Golders Green Crematorium (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero entreprenisto politikisto |
Alexander Montgomery CARLISLE (8a de Julio 1854 – 6a de Marto 1926) bofrato de la Vicgrafo Pirrie, estis unu el la homoj engaĝiĝintaj en la desegnado de la tri Olympic-klasaj oceanŝipoj de la ŝipkonstrua kompanio Harland and Wolff, nome Olympic, Titanic kaj Britannic. Lia ĉefa areo de respondeco estis la ŝipsekurecaj sistemoj kiel la akvoprotektaj kupeoj kaj savboatoj.[1] Post 40 jaroj ĉe Harland and Wolff, Carlisle retiriĝis en 1910, kaj iĝis kunhavanto ĉe Welin Davit & Engineering Company Ltd, nome kompanio kiu produktis la davitojn.[2]
Kiel membro de la Privata Konsilantaro de Irlando, li estis konata kiel "The Right Honorable". Finfine, li estis elpostenigita en 1920 dum intensa debato pri memregado en Irlando.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Alexander Carlisle Obituary
- ↑ "Testimony of Alexander Carlisle". 30a de Julio 1912. Alirita la 12an de Septembro 2011.
- ↑ Louden-Brown, Paul. "Who really designed Titanic?". Titanic Belfast. Arkivita el la originalo la 1an de Oktobro 2015. Alirita la 3an de Junio 2016.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Cameron, Stephen (2011). Belfast Shipbuilders: A Titanic Tale (1a eld.). Colourpoint Books. ISBN 978-1-906578-78-7.
- "Carlisle, The Right Hon. Alexander Montgomery". Thom's Irish Who's Who. Dublin: Alexander Thom and Son Ltd. 1923. p. 32 – via Wikisource.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alexander Carlisle en la angla Vikipedio.