Dokumento
Aspekto
Dokumento laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas "skribaĵo aŭ signifa objekto, kiu servas kiel pruvo kaj atesto"[1]. Temas do pri aĵo, kiu enhavas informon ordinare konscie lasitan de homo.
Konsiderataj laŭ sia enhavo kaj eldonmaniero, konataj dokumentspecoj estas:
- skribodokumentoj: libro, gazeto, afiŝo...
- sondokumentoj: kasedo, disko
- bilddokumentoj: mapo, desegno kaj pentraĵo...
- miksdokumentoj aŭ hiperperiloj, kiuj kunigas tekstojn, bildojn kaj sonojn.
Konsiderataj laŭ sia materia konservo, la samaj dokumentoj povas aperi:
- sur rekte legebla aĵo: papero, ŝtono, plasto...
- en kodo taŭga nur por maŝino: mikrofilmo, ĉiuj sondokumentoj, komputaj dosieroj...
Notoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficialaj dokumentoj kaj gazetaraj komunikoj - rekomendita terminaro por tradukado de oficialaj dokumentoj - de Humphrey Tonkin - en Esperanto kaj angla