Saltu al enhavo

Eseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eseo estas literatura verko, en kiu la aŭtoro ne intencas funde pritrakti temon. La klasika eseo pritraktas malsamajn temojn kiuj estas gravaj por la homa vivo laŭ filozofa maniero: stoikismo. La termino devenas de la franca - “Essai” - sperto, skizo. Fondis la ĝenron Michel de Montaigne. Ĝia origino troviĝas en la klasika literaturo, ĉefe Seneko "Leteroj al Lukilio", kaj la imperiestro Adriano.