Saltu al enhavo

Eskima skribo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eskima skribo estas komuna nomo por iu el skribsistemoj kiujn uzas eskimoj. Ĉar la eskima popolaro estas diversa kaj enhavas multajn popolojn kiuj loĝas en diversaj lokoj de duoninsulo Ĉukotko (Rusio), tra tuta norda Kanado ĝis Gronlando, kaj eskimaj skribsistemoj estas kreitaj sendepende en malsamaj landoj, ili tre malsamas kaj baziĝas sur malsamaj alfabetoj: sur la cirila alfabeto (en Rusio), sur la latina alfabeto (en Alasko kaj Gronlando) aŭ sur kanada indiĝena silabaro (en Nunavuto kaj Nordokcidentaj teritorioj de Kanado).[1]


Centra siberia jupika (juita) lingvo

La centra siberia jupika (memnome juita) lingvo estas parolataj far grupoj de jupikoj en duoninsulo Ĉukotko (Rusio) kaj sur Insulo Sankta Laŭrenco (Usono). Ilia lingvo havas du dialektojn, kiujn oni de tempo al tempo konsideras apartaj lingvoj: la naŭka kaj la ĉaplina.[2]

La plej fruaj provoj krei skribon por la centra siberia jupika lingvo aperis en la fino de la 18-a jarcento.[2]. En la 1920-aj jaroj A.I. Karajev, lerneja instruisto en Buĥto de Providenco kaj etna oseto, kreis varianton de skribsistemo por la juita lingvo surbaze de oseta cirilida alfabeto.[3]. Sed unua vere uzata alfabeto de la juita aperis dum periodo de "latinigo" de la 1920-aj — fruaj 1930-aj jaroj, kiam aperis projektoj de skribsistemoj de multaj lingvoj de popoloj de Sovetunio surbaze de latina alfabeto. Unua projekto de tia alfabeto aspektis jene:

A a, B в, C c, Ç ç, D d, E e, F f, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, Ŋ ŋ, O o, P p, Q q, Ş ş, T t, U u, V v, W w, X x, Ƶ ƶ[4]

En jaro 1932 aperis unua aboco en la centra siberia jupika lingvo kun nomo "Xwaŋkuta Ihaput" (Nia libro). Ĝi uzis iom ŝanĝitan latinidan alfabeton:

A a, B в, C c, D d, E e, F f, G g, H h, I i, Ь ь, J j, K k, L l, Ł ł, M m, N n, Ŋ ŋ, O o, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, W w, X x, Z z[5]

La pli disvastigita ĉaplina dialekto estis konsiderata literatura lingvo.[2]

En jaro 1937 la centra siberia jupika lingvo (samkiel multaj aliaj lingvoj de Sovetunio) estis "ciriligita", t.e. ĝiaj latinidaj alfabetoj estas anstataŭigitaj per la nova skribsistemo surbaze de la cirila (kaj eĉ aparte rusa) alfabeto. La nova alfabeto havis ĉiujn literojn de la moderna rusa alfabeto kaj aldonajn literojn Гʼ гʼ, Кʼ кʼ, Лʼ лʼ, Нʼ нʼ[6]

En la 1950-aj kaj 1980-aj jaroj la alfabeto havis reformojn kaj eventuale ekhavis modernan aspekton:

А а, Б б, В в, Г г, Ӷ ӷ, Д д, Е е, Ё ё, Ж ж, З з, И и, Й й, К к, Ӄ ӄ, Л л, Лъ лъ, М м, Н н, Ӈ ӈ, Нъ нъ, О о, П п, Р р, С с, Т т, У у, Ў ў, Ф ф, Х х, Ӽ ӽ, Ц ц, Ч ч, Ш ш, Щ щ, ъ, Ы ы, ь, Э э, Ю ю, Я я[7]

En lernolibroj kaj porinfanaj libroj longaj vokaloj estas aldone markataj per makronoj.[1]

Pro teknikaj problemoj aŭ pro manko de tiparoj antaŭ apero de Unikodo la literoj Ӷ ӷ, Ӄ ӄ, Ӈ ӈ, Ӽ ӽ estis ofte anstataŭigataj, laŭorde, aŭ per Гʼ гʼ, Кʼ кʼ, Нʼ нʼ, Хʼ хʼ, aŭ per Ґ ґ, Қ қ, Ң ң, Ҳ ҳ.[2][8]

Alfabeto por juitoj de Insulo Sankta Laŭrenco aperis en Usono en komenco de la 1970-aj jaroj. Ĝi esence celas adapti la anglan alfabetoj (t.n. "bazan latinan") por la centra siberia jupika lingvo. Ĝi aspektas kiel la angla:

A a, B в, C c, D d, E e, F f, G g, H h, I i, J j, K k, L l, M m, N n, O o, P p, Q q, R r, S s, T t, U u, V v, W w, X x, Y y, Z z

El tiuj literoj, B b, C c, D d, J j, O o, X x aperas nur en anglaj kaj alilingvaj pruntvortoj. Longaj vokaloj markiĝas per duoblado de la litero, kaj por specialaj fonemoj, kiuj ne ekzistas en la angla, oni uzas kombinaĵojn de literoj. Al cirilaj literoj ӷ, лъ, ӈ, нъ, х, ӽ, ш, ы respondas, laŭorde, kombinaĵoj gh, ll, ng, nn, gg, ghgh, rr, e.[1]

Kodiak-insula jupika (alutika) lingvo

Centra alaska jupika (jugtuna) lingvo

Alaska inuita (inupiaka) lingvo

Kanada inuita (inuktituta) lingvo

Gronlanda inuita (kalaalinsuta) lingvo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Г. А. Меновщиков, Н. Б. Вахтин, Эскимосский язык: Учеб. для уч-ся пед. уч-щ, Л., Просвещение,‎ , 303 p.. 500 kopioj. (ISBN 5-09-000157-X), p. 15-19
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Языки народов Российской Федерации и соседних государств, t. 3, М., Наука,‎ , 606 p. (ISBN 5-02-011237-2), p. 481–483
  3. А.А. Буркин, « Изучение фонетики языков малочисленных народов Севера России и проблемы развития их письменности (обзор) », Язык и речевая деятельность, СПб.,‎ (lire en ligne)
  4. Я.П. Алькор (Кошкин), « Письменность народов Севера », Культура и письменность востока, М.,‎ (lire en ligne)
  5. Языки и письменность народов Севера, t. III, М.-Л., Гос. учебно-педагогическое изд-во,‎ , 108 p. (lire en ligne)
  6. Татакʼ Касыга, Атихтугʼьяхкʼакʼ книга, Л.,‎
  7. Г. А. Меновщиков, Словарь эскимосско-русский и русско-эскимосский, Л., Просвещение,‎ , 264 p. (ISBN 5-09-000102-2), p. 11
  8. Н. П. Родионова, Практикум по эскимосскому языку, Новосибирск, Новосиб. гос. ун-т,‎ , 112 p.. 150 kopioj. (ISBN 5-94356-355-5)

Literaturo