Eveline Widmer-Schlumpf
Eveline Widmer-Schlumpf naskighis la 16-an de marto 1956 en Felsberg apud Koiro, Kantono Grizono, Svislando. Ŝi estas la filino de la eksa federacia konsilanto Leon Schlumpf. Ŝi estas svisa politikistino, iama registar-konsilantino de la Kantono Grizono kaj membro de la Svisa popol-partio. La 12-an de decembro 2007 ŝi elektiĝis en la Fedeacian Konsilion anstataŭ la malelektita Christoph Blocher. Eveline Widmer-Schlumpf estas advokatino, edziniĝinta kaj patrino de tri infanoj.
Eveline Widmer-Schlumpf elektiĝis kontraŭ la volo de sia partio al la svisa registaro. Ĉar ŝi akceptis post unu-taga pripensado sian elektiĝon, la kunpartianoj la Svisa popol-partio insultis ŝin perfidistino kaj malakceptis ŝin en la parlamenta frakcio de la partio. Tiel ŝi nun kune kun sia ankaŭ el la frakcio eksigita parti-kolego Samuel Schmid nun estas senfrakcia.
Vidu ankaŭ
greke Listo de la federaciaj konsilantoj de Svislando
Eksteraj ligiloj
greke Prezento de Eveline Widmer-Schlumpf sur la retejo de la svisa departemento pri polico kaj justico