Gyula Batthyány
Gyula Batthyány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Batthyány Gyula |
Naskiĝo | 10-an de majo 1887 en Ikervár |
Morto | 20-an de januaro 1959 (71-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 1-2-158 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Lajos Batthyány |
Patrino | Ilona Andrássy (1858-1952) |
Frat(in)o | Emanuela Katalin Borbala Ilona Gräfin Batthyány von Német-Ujvár (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Grafo Gyula Batthyány [djula batjAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Gyula estis hungara pentristo, grafikisto. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári, liaj gepatroj estis Lajos Batthyány (guberniestro) kaj Ilona Andrássy (1858-1952).
Gyula Batthyány [1] naskiĝis la 10-an de majo 1887 en Ikervár, li mortis la 20-an de januaro 1959 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Batthyány aĝis 3, kiam li kreis desegnaĵon. Li studis en Belarta Altlernejo de Budapeŝto (de János Vaszary), en akademio Julian en Parizo (3 jarojn) kaj en Munkeno (1907). Post siaj studoj li pasis 2 jarojn en Florenco. Li pentradis precipe en norda Afriko en Mezoriento. En 1922 en sia bieno en Bicske li establis artistkolonion, poste en 1937 en Eger kaj Pécs. Li okupiĝis ankaŭ pri teatraj dekoracioj kaj libroilustraĵoj. En la frua socialismo li estis deportita, poste kondamnita je malliberejo en Márianosztra pro falsaj akuzoj. Li freneziĝis en la malliberejo, li mortis en frenezulejo. Li estis reentombigita en Polgárdi en 2013.
Liaj artaĵoj ricevis medalojn en San Francisco (1916), Barcelona (1930), Parizo (1934, 1937). Li postlasis filon.
Elektitaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1914, debuta)
- Budapeŝto (1921, 1924, 1929, 1932, 1938, 1942)
- Budapeŝto (1997, memorekspozicio, 2000, postmorta)
- Vieno (1932)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Kútnál
- Keleti város
- Estély
- Seherezade
- Tornácon
- Tánc
- Tuniszban
- Akt
- Kurtizánok
- Ezerév küzdelmei (1942)
Aliaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Egy festő útinaplójából (vojaĝpriskribo, 1933)
- pluraj libroilustraĵoj
- dekoracioj kaj kostumoj por Nacia Teatro (Budapeŝto)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- en Kastelo de Bicske memorekspozicio funkcias
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-02-12 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-02-12 per la retarkivo Wayback Machine