Kŭangĵuo
Gŭangĵu aŭ Gŭangĝu (hangule 광주, per hanzioj 光州) estas urbaro (kiel la mapo prezentas), milionurbo, la sesa plej granda urbo en Sud-Koreio kaj regiona ĉefurbo.
Geografio
Gŭangĵu situas en suda parto de la lando. Seulo troviĝas je 330 km-ojn. La urbo havas 5 distriktojn.
Historio
Gŭangĵu fondiĝis supozeble dum Kristo. La urbo estas interrompe grava komerca loko. Inter 1910-1945 ĝi apartenis al Japanio, tiutempe nomata Koŝu Japane 光州. En 1914 fervojo konstruiĝis, kiu portis la modernan industrion. En 1929 la studentoj aranĝis grandan bojkoton por la gepatra lingvo. En 1946 universitato fondiĝis. En 1967 produktado de aŭtoj komenciĝis. En 1980 la loĝantoj demonstradis kontraŭ la diktatoreco, multaj mortis pro la pafadoj de la polico.
Klimato
En Gŭangĵu jare pluvas po 1368 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter junio-septembro. La jara averaĝa temperaturo estas 14 C', vintre tio ofte falas sub forstopunkto, somere varias ĉirkaŭ 30 C'.
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Guangzhou, Ĉinio
- Ŝablono:Flagicon San Antonio, Usono
- Ŝablono:Flagicon Tajnan, Tajvano
- Ŝablono:Flagicon Hobart, Aŭstralio
- Ŝablono:Flagicon Medano, Indonezio
- Ŝablono:Flagicon Maceió, Brazilo